PMEG 2023

12.3.4.14. Tra

Loko de movigho «

Tra montras lokon, ene de kiu okazas movigho. La movigho komencighas ekster la afero, iras en ghin, kaj pluiras ghis la alia ekstremo de la afero. La movigho povas ankau komencighi che unu ekstremo, kaj dauri al la alia ekstremo. La movigho povas pluiri for de la loko, au resti ene de ghi sen iri pluen, lau la kunteksto:

  • Tra la fenestro, kiu sin trovas apud la pordo, la vaporo iras sur la korton.FE.25 La vaporo estas unue en la domo, iras al la fenestro, en ghin, el ghi, kaj atingas fine la korton.

  • La koboldo rigardis tra la serura truo kaj vidis, ke la studento legas.FA3.52 La rigardo “iris” en la seruran truon, el ghi, kaj en la alian chambron.

  • Li estas tiel dika, ke li ne povas trairi tra nia mallargha pordo.FE.33

  • Mallargha vojeto kondukas tra tiu chi kampo al nia domo.FE.38 Oni rigardas la kampon kiel lokon kun interno. La vojeto “iras” de ie, en la kampon, al la alia flanko de la kampo, kaj pluen al nia domo.

  • Du ekbriloj de fulmo trakuris tra la malluma chielo.FE.40 La ekbriloj aperis en unu flanko de la chielo, kaj kuris ghis la alia flanko. Oni rigardas la chielon kiel lokon kun interno. (Oni povas rigardi ghin ankau kiel surfacon. Tiam oni uzus trans.)

  • Ni veturos de Hamburgo al Oslo tra Kopenhago. Iafoje oni uzas per au pere de en tiaj chi esprimoj.

Malpreciza tra «

Ofte la movigho ne iras precize de unu flanko ghis la alia, sed iel de loko al loko ene de la afero:

  • La soldatoj kondukis la arestitojn tra la stratoj.FE.22 Ili iris de iuj lokoj en la stratoj al aliaj lokoj en la stratoj.

  • Bala muziko bruis tra la festaj salonoj.FA3.15 La muziko sonis de loko al loko ene de la salonoj.

Loko sen movigho «

Iafoje tra ech ne montras movighon, sed nur diversajn lokojn ene de io, iel pensigante pri ebla movigho de loko al loko: Estos granda malsato tra la tuta mondo. Se oni iros tra la mondo, oni trovos malsaton en multaj lokoj. La eklezio tra la tuta Judujo kaj Galileo kaj Samario havis pacon. Simile oni uzas ankau la rolvorteton chirkau.

Tra povus ankau montri lokon, kiu estas atingebla per movo ene de io. Tiaj frazoj estas tamen tre maloftaj. La oficejo trovighas tra tiu pordo. Ghi trovighas en chambro atingebla per iro tra tiu pordo. Simila uzo estas ebla sed same malofta che preter. Che trans tia uzo estas tamen tute normala.

Tra + direkta N-finajho «

Por klare montri, ke movigho plene trairas, kaj pluiras el la loko, oni povas uzi tra + N-finajhon. Jam simpla tra povas havi tian signifon, kaj oni uzu N-finajhon nur kiam tio helpas al klareco:

  • La stana soldato falis tra fendon kaj kushis nun en nefermita tombo.FA2.148...plene tra la fendo kaj plu el ghi.

  • La sago iris tra lian koron.Rgh2.9 ≈ La sago plene penetris lian koron.

  • Mi pafos per mia pafilo tra la kradan aperturon de la pordego, kaj tiam chiu gardu sian nazon!Rn.32 La pafoj eble trafos tiujn, kiuj staros ekstere.

Komparu kun similaj uzoj de chirkau, preter, trans kaj kontrau.

Tempo «

Tra povas signifi “la tutan tempon de la komenco ghis la fino”:

  • La alta urbo, kiu tra dek jaroj la tutan grekan forton kontraustaris, prezentas nun ruinojn.IT.43

  • La koko krias tra la tuta nokto.H.8

Tempa tra similas al dum. Tra tamen pli emfazas la sencon “de la komenco ghis la fino”. Oni ankau preferas tra, se io ripete au multfoje okazis dum la tempo. Vidu ankau en kaj por.

Tra kaj trans «

Ne konfuzu tra kun trans. Vidu che trans klarigon pri la diferenco.

Vortfarado «

  • Trae = “tra io”: Iru, mi diras, au mi trapikos vin trae!Rt.132 (= ...tra via korpo!)

  • Traigi = “movi au piki k.s. tra io, tredi”: Li traigis la fadenon tra la trueton de la kudrilo.