PMEG 2023

12.3.6.9. Por

Por montras intencatan celon, sed havas plurajn kromajn uzojn.

Ankau al montras celon, sed por pli montras, ke la celo estas ies intenco (kiu eble ne efektivighas). Che al temas normale pri efektiva celo. Legu ankau pri la diferenco inter por kaj pro.

Celata ago, celata uzo... «

Por povas montri celatan agon, staton, uzon, uzolokon k.s.:

  • En unu el la neghaj domoj du homoj jam kushighis por ripozo.FA3.83 La celo de kushigho estis ripozo.

  • Lignon por hejtado vi trovos malantau la forno.M.8 La uzocelo de la ligno estas hejtado.

  • Shi estas tuj preta por chiuj komplezoj.Rz.93

  • Mi estas kolera, kaj mi havas sufichan kauzon por tio.FA3.26

  • Mi ne havas tempon por tio.M.76

  • Glaso de vino estas glaso, en kiu antaue sin trovis vino, au kiun oni uzas por vino.FE.32

  • Oni metis antau mi manghilaron, kiu konsistis el telero, kulero, tranchilo, forko, glaseto por brando, glaso por vino kaj telertuketo.FE.34

  • Vipo estas por chevalo, brido por azeno, kaj bastono por la dorso de malsaghuloj.SS.26

  • Iru do jam fine, mi devas vesti min por la teatro.M.165...surmeti vestojn, kiuj konvenas en la teatro.

  • Tie staris chiaj laboriloj necesaj por tanejo.FA3.43

  • Antau tagigho li levighis, kisis nin chiujn por adiau kaj forveturis.FA1.236

  • Mi donos al vi kaj al via idaro post vi la landon [...] por eterna posedajho.Gn.17 La celo estas, ke la lando estu eterna posedajho. Pli ofte oni uzas komparan kiel-esprimon en chi tiaj frazoj: ...kiel eternan posedajhon.

Celata uzanto, profitanto... «

Por povas montri celatan uzanton, posedanton, ricevanton, profitanton, kontentighanton, ghuanton k.s.:

  • Por miaj kvar infanoj mi achetis dek du pomojn, kaj al chiu el la infanoj mi donis po tri pomoj.FE.14 Mi achetis la pomojn kun la celo, ke la infanoj ricevu ilin. Chi tie oni klare vidas la diferencon inter por kaj al. Por montras la intencon. Al montras la efektivan transdonon.

  • Tiuj bonaj homoj certe trovos por mi laboron.M.65...laboron, kiun mi ricevu.

  • Tuj ordigu bone tiun chambron por la gasto.Rz.40 La gasto uzos la chambron.

  • Mi iros por vi ghis la fino de la mondo.FA3.3...por via profito...

  • La naturo, kiu longan tempon batalis kontrau ni, batalas nun por ni.OV.376

  • Tiu shtono [...] kushas ankorau sur la korto kiel ludloko por la infanoj.FA3.23

Celata tempo «

Por povas montri celatan tempon, en kiu io okazu, au dum kiu dauru lauplane ia ago, au dum kiu dauru la rezulto de ago:

  • Chiuj sopiroj de la koro celis nur loghejon por la nokto.FA1.143 La loghejon oni uzu dum la nokto.

  • Por chiu horo de la tago li havis apartan surtuton.FA1.107 Chiu surtuto estas celita por uzo en aparta horo.

  • Shi silentighis por momento, kvazau shi bezonus denove kolekti siajn fortojn.M.57 Shia celo estis resti silenta nur momenton.

  • Kuzino Marinjo! mi petas vin chi tien por unu minuto.M.44

  • Li forveturis por unu tago pro tre grava afero.Rz.90

  • Tie trovighu almenau nova fresha funebra krepo, kiam la maljunulo fermos por chiam siajn okulojn.FA3.146

Ne konfuzu tempan por kun dum. Dum simple montras tempodauron. Por montras celatan tempon: Mi petas vin chi tien dum unu minuto. La peto dauras unu minuton. Mi petas vin chi tien por unu minuto. La peto celas, ke la alparolato venu por resti dum unu minuto.

Pozitiva opinio «

Por povas montri ion, kion oni favoras, pri kio oni havas pozitivan opinion:

  • Aperas artikoloj plenaj de aprobo por la ideo mem kaj por ghiaj batalantoj.FK.257

  • Se la plimulto da esperantistoj vochos por la unua punkto, tiam ni tute chesos paroladi pli pri reformoj.OV.186

  • Ili forjhetu sian indiferentecon kaj alsendu al ni kiel eble plej frue sian vochon por au kontrau la propono.OV.189

Vidpunkto «

Por povas montri tiun, el kies subjektiva vidpunkto oni taksas aferon:

  • Nia regimentestro estas por siaj soldatoj kiel bona patro.FE.37 El la vidpunkto de la soldatoj li estas kiel patro.

  • Tiu chi grava tago restos por mi chiam memorinda.FE.41

  • Por patrino ne ekzistas infano malbela.PE.357

  • Por knabinoj tio ne estis irebla vojo, ili disshirus al si la vestojn.FA2.88

  • Mi povas nur partopreni en parolado pri tiaj aferoj, kiuj estas kompreneblaj por chiuj.FA1.120

Komparu kun al, kiu povas montri tiun, kiu efektive sentas au spertas ion. Por estas pli subjektiva, al pli objektiva.

Bazo de taksado «

Por povas montri tion, kion oni konsideras, kiam oni pritaksas aferon, au tion, rilate al kio validas io bona au malbona, k.s.:

  • Ili ne forgesu, ke tio chi estus danghera por la afero mem.DL.12

  • Kun danghero por nia vivo ni akiras nian panon.Pk.5

  • Ghi havis verdan koloron, kio estis agrabla por la okuloj.FA3.129

  • Por sia agho shi estas ankorau sufiche juna.Rn.31

  • Mi neniam havis talenton por muziko.M.28

Varo au servo pagata «

Che esprimo de pago por povas montri komercajhon k.s., kiun oni achetas, akiras, luas k.s.:

  • Neniu donos ech tiom, kiom oni devas pagi por fasko da ligno.M.197 Se oni volas acheti au akiri faskon da ligno, oni devas pagi.

  • Mi ne donos al vi manghi, ghis vi pagos por la antaua.Rz.22...por la antaua mangho.

  • Al tiuj niaj abonantoj, kiuj pagis por unu jaro, ni permesas al ni memorigi, ke ilia tempo de abonado finighis.OV.82 Komparu kun tempa por.

  • Post du tagoj estos la fikstempo, en kiu mi devas enporti la luan pagon por la loghejo kaj la mebloj.M.63

  • Por la hodiaua tago mi ricevis duoblan pagon.FE.14Por tiu laboro, kiun mi faris hodiau, oni pagis al mi duoble.

Che pago Zamenhof iafoje uzis pro.

Oni povas “pagi” au rekompenci ne nur per mono, sed ankau per danko au ech maldanko au puno:

  • Mi dankis lin por la tuja plenumo de mia deziro.FE.31 La plenumo estas kiel servo au komercajho. La danko estas kvazau pago por tio.

  • Mi dankas vin por la prunto.FE.14

  • – Shajnas al mi, ke li ech jhetis vin malsupren de la shtuparo. – Por tio mi enjhetos lin en la inferon.Rt.39

  • Shia fratino en chio estas kulpa; mi pagos al shi por tio chi!FE.21 Pagi al shi chi tie signifas puni shin. La frazo estas ironia.

Danki por io estis malprave kritikata. Ghi estas tute bona esprimo, char la simileco al pagado estas klara. Sed oni povas ankau uzi la esprimon danki pro io, kiu nuntempe estas tre ofta. Ambau dirmanieroj estas same logikaj.

Mono pagata au ricevata «

Por povas ankau montri monon, prezon k.s., kiun oni pagas au ricevas por achetajho, vendajho au laboro:

  • La juna vidvino por la iom da spesdekoj [...] achetis iom da butero.M.64

  • Mi kudrados po dek horoj chiutage por dudek spesdekoj.M.109

  • Mi [...] disvendis chion por plej bagatelaj prezoj.Gm.66

Sufiche ofte oni uzas anstataue pro. Oni povas ankau uzi kontrau kaj iafoje per.

Se chi tia mona komplemento havas antau si la vorteton po, oni normale forlasas por: Shi ricevis iel du lecionojn po dudek spesdekoj por horo.M.102...du lecionojn por po dudek spesdekoj por horo.

Por estas do uzata egale pri komercajho, kiun oni pagas, kaj pri mono, kiun oni donas por acheti komercajhon, kaj pri mono, kiun oni ricevas pro vendo de komercajho. Por estas ghenerala rolvorteto por tiaj frazroloj.

Kalkulbazo «

Por povas montri kalkulbazon che disdonado, distribuo k.s.:

  • Por chiu tago mi ricevas kvin frankojn.FE.14 Oni obligas kvin frankojn per la nombro de tagoj. La nombro de tagoj decidas la salajron.

  • Por chiu achetita funto da teo tiu chi komercisto aldonas senpage funton da sukero.FE.31 Se oni achetis tri funtojn da teo, oni ricevas tri funtojn da sukero.

  • Grupoj au societoj povas elekti po unu delegito por chiuj 25 membroj.L2.265 La nombro de 25-oj da membroj decidas la nombron de delegitoj.

  • Tio signifas, ke vi ricevus 100, 120, maksimume 150 spesmilojn por jaro.M.30

Tiu chi Zamenhofa uzo klare montras, ke por estas la baza vorto por legi frakcistrekojn: 50 km/hkvindek kilometroj por horo. Sed iafoje aliaj alternativoj povas esti pli klaraj.

Erara identeco «

Por povas montri eraran identecon k.s., sed preskau nur che preni, kiu kune kun por povas havi la signifon “erari pri identeco”:

  • Unu fojon oni ech prenis min por chefa militestro.Rz.46

  • Tio, kion oni prenis por natura legho de chiuj lingvoj, estas nur okaza apartenajho de kelkaj lingvoj.LR.72A

  • Vi akceptas por kontanta mono la vortojn, kiuj vere ne enhavas ech plej malgrandan indon.H.26 Normale: ...kiel kontantan monon...

Antau ke-frazo «

Oni ofte uzas por antau ke-frazo:

  • Kaj shi tuj lavis sian kruchon kaj cherpis akvon en la plej pura loko de la fonto kaj alportis al la virino, chiam subtenante la kruchon, por ke la virino povu trinki pli oportune.FE.15

  • Jen prenu ankorau du panojn kaj unu shinkon, por ke vi ne bezonu malsati!FA2.70

Oni povus intermeti helpan tio, kiel oni faras che aliaj rolvortetoj antau ke-frazo, sed tio preskau neniam okazas che por. Anstataue oni ofte ech uzas simplan ke anstatau por (tio), ke.

Preskau chiam oni uzas U-verbon post por ke.

Antau I-verbo «

Ofte oni metas por antau I-verbo: Unu fajrero estas suficha, por eksplodigi pulvon.FE.41