PMEG

Gramatiko / Rolmontriloj / Rolvortetoj / Aliaj rolvortetoj /

12.3.6.2. Dum

Dum montras tempodauron, = “en la dauro de”. Dum staras antau tempa au aga esprimo:

Legu pri la diferenco inter dum kaj tempa en. Legu ankau pri tempa tra, kaj tempa por.

Frazenkondukilo «

Dum estas ankau frazenkondukilo: Forghu feron dum ghi estas varmega.[PE.616] Tio estas ech la origina uzo de dum. Komence dum tute ne estis uzata kiel rolvorteto.

Vortfarado «

Dume = 1. “Dum tiu tempo”: Mi iros ghin akiri en la urbo! dume sidu iom che mia malsana infano![M.198] 2. “Provizore, ghis pli ghusta tempo”: La verketo eliras dume nur en lingvo rusa, kaj poste ni penos, ke ghi iom post iom eliru ankau en aliaj lingvoj.[OV.156] 3. “kontraste al tio, kontraue”: La ekposedo de chio tio chi [verboformoj en naciaj lingvoj] postulas inferan paciencon [...]. Dume lingvo arta anstatau tiu chi tuta hhaoso [...] donas al vi sole nur 6 vortetojn “i, as, is, os, us, u”.[FK.272]