PMEG

Gramatiko / Rolmontriloj / Rolvortetoj / Lokaj rolvortetoj /

12.3.4.4. Chirkau

Chirkau montras pozicion chiuflanke de io. (Tute ne devas esti rondforma pozicio malgrau la simileco kun la vorto cirklo.) Ofte chirkau montras nur pli-malpli enferman pozicion:

Chirkau + direktaj rolmontriloj «

  • Foriru de chirkau la loghejo de Korahh.[Nm.16] = Foriru de pozicio chirkau... Ankau simpla de sufichas.

  • Siajn brakojn shi metis chirkau mian kolon.[FA1.152] = ...al pozicio chirkau mia kolo.

  • Shi sidigis lin en la glitveturilo apud si kaj metis chirkau lin la pelton.[FA2.54]

  • Shi frotis denove unu alumeton je la muro; ghi jhetis chirkau sin vastan lumon.[FA2.114]

En la chi-antauaj ekzemploj temas pri movigho al pozicio chirkau io. Tio estas la normala uzo de loka rolvorteto + direkta N-finajho. Sed oni uzas chirkau + N-finajhon ankau por montri movighon al loko, kiun oni atingas per chirkaumovo chirkau io alia:

  • Shi dancis chirkau la angulon de la preghejo, char shi ne povis halti.[FA2.100] Shi dancis al la alia flanko de la pregheja angulo per chirkaumovo. La celo de la movigho do ne estas pozicio chirkau la angulo, sed pozicio che la alia flanko de la angulo.

  • Chirkau la mondon iras la vojagho. La vojagho iras kompletan rondiron, kaj revenas al la komenca loko.

Komparu kun similaj uzoj de preter, tra, trans kaj kontrau.

Proksimumeco «

Antau tempaj vortoj chirkau montras proksimuman tempon, chu antau, chu post tempopunkto (eventuale kaj antau, kaj post tempopunkto):

  • Chirkau la mateno la ventego finighis.[FA1.56] = Proksimume je la mateno...

  • La granda persekutado [...] furiozis plej kruele chirkau la mezo de la dekkvara jarcento.[Rn.6]

  • Chirkau la unua horo posttagmeze Marta estis denove sur la trotuaro.[M.134]

Chirkau montras proksimumecon ankau kune kun nombrovortoj: chirkau tridek spesmiloj[M.37].

Vortfarado «

Chirkaua = “trovighanta chirkau io”: Li havis pacon kun chiuj chirkauaj landoj.[Rgh1.4]

Chirkaue = “chiuflanke de io”: Chirkaue regis mallumo.[FA3.36] Supre sur ghi li aranghis chirkaue tintilojn.[FA2.17] Chiuflanke chirkaue ghi estis kovrita per verda shtofo.[FA2.44] La kuracisto rigardis chirkauen.[M.194] Ardis karboj en tia kvanto, ke [...] ili povu nur eligi chirkauen agrablan varmon.[M.147]

Chirkaui = “esti en chirkaua pozicio, teni chirkaue, iri al pozicio chirkaua”: La ghardenon chirkauis fera krada barilo.[FA2.149] Per la brako shi chirkauis la malgrandan talion de la infano.[M.9] Saul kun siaj homoj penis chirkaui Davidon kaj liajn homojn, por kapti ilin.[Sm1.23]

Chirkauigi = “kovri chiuflanke, almeti ion chiuflanke”: Vi chirkauigus vian kolon per travidigaj puntoj.[M.155]