PMEG

Gramatiko / O-vortecaj kaj A-vortecaj vortetoj /

15.6. Liternomoj

La nomoj de la Esperantaj literoj estas: a, bo, co, cho, do, e, fo, go, gho, ho, hho, i, jo, jho, ko, lo, mo, no, o, po, ro, so, sho, to, u, uo, vo, zo.

La liternomojn oni uzas por paroli pri la literoj mem, por klarigi, kiel vorto estas skribata, kaj por elparoli mallongigojn. La “o” de la konsonantaj nomoj ne estas O-finajho, sed elparolhelpa vokalo. Diversaj finajhoj povas aldonighi, sed la “o” chiam restas.

La liternomoj povas aperi O-vortece en frazo sen aldono de finajho:

Oni povas aldoni finajhojn lau bezono. Se oni volas aldoni J-finajhon au N-finajhon, oni devas unue almeti O-finajhon:

Por uzi liternomon A-vortece au E-vortece oni devas uzi A-finajhon au E-finajhon (sed apenau estas okazoj uzi verbajn finajhojn):

Noto: Multaj asertas, ke la “o” de la liternomoj ja estas O-finajho, sed normale ili tamen en la praktiko sekvas la chi-antauajn regulojn. Sed kelkaj fakte traktas tiujn chi helpvokalojn kiel verajn O-finajhojn. Ili diras: bo, boj, bon, bojn, ba, baj, ban, bajn, k.t.p. Tiam la finajhoj ricevas akcenton, kio normale neniam okazas.

La principoj por uzi liternomojn en frazoj similas al la uzo de ne-Esperantigitaj propraj nomoj kaj citajhoj.

Ankau multaj ne-Esperantaj liternomoj estas vortetoj.

Aperis diversaj proponoj de aliaj liternomoj, sed neniu propono farighis vaste uzata. Oni restu che la Fundamentaj liternomoj. Ili estas la solaj, kiuj funkcias praktike, char nur ili estas konataj de chiuj Esperantistoj.

En ekz. telefonado la ordinaraj liternomoj tamen povas esti malfacile audeblaj. Kiam en tiaj okazoj necesas klarigi la literumadon de vorto, oni povas uzi “literuman alfabeton”, kie chiu litero estas reprezentata de tuta vorto. La sekva literuma alfabeto estas uzata de Universala Esperanto-Asocio:

Asfalto, Barbaro, Centimetro, CHefo, Doktoro, Elemento, Fabriko, Gumo, GHirafo, Hotelo, HHaoso, Insekto, Jubileo, JHurnalo, Kilogramo, Legendo, Mashino, Naturo, Oktobro, Papero, Rekordo, Salato, SHilingo, Triumfo, Universo, U Universo-hoko, Vulkano, Zinko.

La ne-Esperantajn literojn Q, W, X kaj Y oni en tiaj okazoj nomu per iliaj plenaj Esperantaj nomoj.