PMEG 2023

33.1. Kio estas subfrazo?

Ene de frazo povas trovighi alia frazo, kiu rolas en la cheffrazo kiel frazparto. Tian malchefan frazon oni nomas subfrazo. Subfrazoj plej ofte ne havas rolmontrilon. Por demonstri la rolon de subfrazo en la cheffrazo oni ofte povas en klarigo anstatauigi la subfrazon per vorto, kiu povas havi rolmontrilon, ekz. tio au alian tabelvorton.

En la plej simpla okazo subfrazo staras fine de chefa frazo:

  • Li diris, ke li estas malsata. Li diris tion. La ke-frazo rolas kiel objekto en la cheffrazo.

  • Li demandis, chu mi amas lin. Li demandis tion.

  • Petro demandis, kial la preparoj dauras tiel longe. Petro demandis tion.

  • Mi legis libron, kiun tradukis Zamenhof. Mi legis libron tian. La kiu-frazo estas rekta priskribo de la vorto libron.

  • Mi kuniros, se vi promesas helpi min. Mi kuniros tiukondiche. La se-frazo estas kondicha komplemento.

  • Mi manghis la panon, kvankam ghi estis malnova. Mi manghis la panon malgrau ghia malnoveco. La kvankam-frazo estas komplemento, kiu montras nesufichan malhelpajhon.

Subfrazo povas ankau stari komence de chefa frazo:

  • Ke la tero estas ronda, neniu povas plu pridubi. Tion neniu povas plu pridubi.

  • Chu vi estas malsata, mi demandis al shi. Tion mi demandis al shi.

  • Kiam li venis, mi jam foriris. Tiam mi jam foriris. La kiam-frazo estas tempa komplemento.

  • Se Zamenhof skribis tiel, tio certe estas ghusta. Tiuokaze tio certe estas ghusta.

Ofte subfrazo staras ene de chefa frazo. La chefa frazo pludauras post la fino de la subfrazo:

  • La fakto, ke la tero estas ronda, ankorau ne estas akceptita de chiuj. La ke-frazo estas identiga priskribo de la vorto fakto.

  • Via argumento, kiun mi ne akceptas, estas tamen lerte elpensita.

  • Mi konsentas, se vi tenos viajn promesojn, kuniri al la festo.

  • La demando, kiel la universo estighis, ne estas ankorau kontentige respondita.

Ofte subfrazo ech estas disigita:

  • Kion vi audis, ke oni diras? La demandvorto kion apartenas al la subfrazo. Ghi estas objekto de diras (komparu: vi audis, ke oni diras tion). Legu pli pri tia antaumetado de frazparto.

Ofte subfrazo enhavas alian subfrazon, kiu rolas kiel frazparto en la unua subfrazo:

  • Mi sciis, ke li ne faros, kion li promesis. La frazo kion li promesis estas subfrazo de la ke-frazo.

Oni ofte faras frazojn kun pluraj niveloj de subfrazoj. La strukturo povas esti surprize komplikita, ankau en kutimaj frazoj.

  • Li diris, ke li jam faris tion, kion mi petis, ke li faru, kiam li revenos.

Tiu sufiche ordinara frazo havas la jenan surprize malsimplan strukturon:

  • La unua subfrazo estas: ...ke li jam faris tion... Ghi estas subfrazo de la cheffrazo.

  • La dua subfrazo estas: ...mi petis... Ghi estas subfrazo de la unua subfrazo. La duan subfrazon enkondukas la la vorto kion, kiu vere apartenas al la tria subfrazo.

  • La tria subfrazo estas disigita: ...kion ...ke li faru... (≈ ...ke li faru tion...). Ghi estas subfrazo de la dua subfrazo.

  • La kvara subfrazo estas: ...kiam li revenos. Ghi estas subfrazo de la tria subfrazo.

Enkondukiloj de subfrazoj «

Subfrazo normale komencighas per ia enkonduka vorteto (frazenkondukilo):