PMEG 2023

34.2.2. Antaumetado el subfrazo

Iafoje oni povas meti frazparton, kiu vere apartenas al subfrazo, en la komencon de la tuta frazo. Tio kreas tre fortan emfazon pro la malkutimeco de la vortordo:

  • Tiun laboron mi diris, ke mi faros.Mi diris, ke mi faros tiun laboron. La frazparto tiun laboron estas objekto de faros, kaj apartenas plene al la ke-frazo. Por emfazo ghi tamen staras komence de la tuta frazo.

  • En salono Zamenhof mi pensas, ke okazas nun la solena inauguro.Mi pensas, ke okazas nun en salono Zamenhof la solena inauguro. La loka komplemento ne montras la lokon de la pensado, char ghi vere apartenas al la subfrazo.

  • El tio povas elveni, la diablo scias, kio.Rz.9 En tiu chi tre nekutima frazo, chio el la subfraza demando, krom la demanda vorto kio, estas antaumetita. Normala vortordo estas: La diablo scias, kio el tio povas elveni.

Ofte povas estighi konfuzo, al kiu parto de la frazo vere apartenas antaumetitaj vortoj. Povas shajni, ke ili apartenas al la cheffraza verbo, char ili ja staras pli proksime al ghi. Tial tia chi vortordo estas tre malofte uzata (sed vidu chi-poste pri KI-vortoj). Se la frazparto, kiun oni volas emfazi, rolas kiel subjekto en sia subfrazo, oni nepre ne povas formovi ghin, char subjekto devas cheesti che sia chefverbo. Nepre ne uzu: *Tiu laboro mi pensas, ke estas malfacila.* Oni devas diri: Mi pensas, ke tiu laboro estas malfacila.

Pri-solvo «

Iafoje, se la senco permesas, oni povas emfazi frazparton en subfrazo per uzo de antaumetita pri-komplemento. Tiun frazparton, kiun oni volas emfazi, oni lasas en ghia loko en la subfrazo en la formo de pronomo au tabelvorto, kaj en la komenco de la tuta frazo oni metas ghin en la formo de pri-komplemento. La emfazata afero aperas do dufoje, unu fojon kiel pri-komplemento en la cheffrazo, kaj unu fojon pronome en sia vera frazrolo en la subfrazo:

  • Pri tiu laboro mi diris, ke mi faros ghin.Mi diris, ke mi faros tiun laboron.

  • Pri tiu tasko mi pensas, ke ghi estas malfacila.

  • Pri talento mi neniam audis, ke vi ian havas.M.156Mi neniam audis, ke vi havas ian talenton.

Antaumetado de KI-vorto el subfrazo «

Kiam oni faras KI-demandon, oni movas la pridemandatan aferon de sia normala loko al la komenco de la frazo:

  • Vi volas ion. Kion vi volas?

  • Li nomighas Karlo. Kiel li nomighas?

Se la tuta frazo enhavas en si subfrazon, kaj la pridemandota afero trovighas en tiu subfrazo, oni devas, kiam oni formas demandan frazon, movi tiun aferon al la komenco de la tuta demanda frazo, kvankam ghi ankorau sence apartenas al la subfrazo. Tiaj frazoj povas farighi malfacile kompreneblaj:

  • Vi konsilas, ke ni respondu ion al chi tiu popolo. Kion vi konsilas, ke ni respondu al chi tiu popolo [...]?Kr1.12 Kion estas objekto de la chefverbo respondu, kvankam ghi staras pli proksime al konsilas. La frazo sonas tamen sufiche nature, char kion ankau povus rilati al la cheffraza verbo konsilas.

  • Petro diris, ke lia amiko nomighas Karlo. Kiel Petro diris, ke lia amiko nomighas? Estas risko, ke oni pensas, ke kiel rilatas al diris, kio donus tre strangan signifon. Pli komprenebla alternativo estas: Kiel lau Petro nomighas lia amiko?

  • Vi deziras, ke mi agu iel. Kiel vi deziras, ke mi agu? Pli normala demando estas: Kiel mi agu? Sed tio ne signifas precize la samon.

  • Vi audis, ke oni vendas ion. Kion vi audis, ke oni vendas? Pli volonte oni dirus simple: Kion oni vendas? Sed tio ne estas precize la sama demando.

  • Vi volas, ke mi vendu ion al vi. Kion vi volas, ke mi vendu al vi? Pli simpla (sed ne tute samsenca) estas: Kion mi vendu al vi?

Oni plene evitu chi tiajn frazojn, se la subfrazo mem estas demando, char tia konstruo farighas tro komplikita:

  • Shi demandis, chu mi shatas muzikon. *Kion shi demandis, chu mi shatas?* Oni devas diri nur Kion shi demandis? kvankam tio estas malpli preciza, au uzi la pri-solvon montrotan chi-poste.

  • Petro demandis, kiam mi iros al la urbo. *Kien Petro demandis, kiam mi iros?* Eble oni devas kontentighi per Kion Petro demandis?

La sama problemo ekzistas che rilataj (nedemandaj) KI-vortoj. Ankau tiaj KI-vortoj estu en la komenco de la subfrazo. Se la rilata KI-vorto vere apartenas al subfrazo de la subfrazo, konfuzo povas estighi:

  • Vi asertis, ke vi vidis homon. La homo, kiun vi asertis, ke vi vidis, estas jam delonge mortinta. Evitinda frazo, char kiun shajnas esti objekto de asertis, kvankam ghi vere estas objekto de vidis. (Chi tie oni povas uzi la elturnighon La homo, kiun vi asertis esti vidinta...)

  • Shi scius, kio estas kuirita sur chiu fajrejo. Ekzistis neniu fajrejo, kie shi ne scius, kio estas kuirita. Evitinda frazo, char kie shajnas montri la lokon de la sciado, dum ghi fakte montras la lokon de la kuirado. Vidu Zamenhofan solvon chi-poste.

Pri-solvo che KI-vortoj «

Ofte oni povas elturnighi per antaumetita pri-komplemento. Oni lasas la KI-aferon en ghia loko en la formo de pronomo, kaj uzas pri-komplementon kiel demandesprimon au frazenkondukilon:

  • Shi demandis, chu mi shatas muzikon. Pri kio shi demandis, chu mi shatas ghin?

  • Vi asertis, ke vi vidis homon. La homo, pri kiu vi asertis, ke vi vidis lin, estas jam delonge mortinta.

  • Shi scius, kio estas kuirita sur chiu fajrejo. Ekzistis neniu fajrejo, pri kiu shi ne scius, kio estas kuirita sur ghi.FA2.18

  • Shajnis al mi, ke mi havas prudenton. Mia prudento, pri kiu shajnis al mi, ke mi ghin havas, protestas.M.34

Sed pri-solvo ne chiam funkcias:

  • Karlo renkontis tiun viron, kiu vendis domon al Elizabeto. *Elizabeto baldau ekloghos en la domo, kiun Karlo renkontis tiun viron, kiu vendis al shi.* La frazo estas tute nekomprenebla, sed pri-solvo ne helpas: *Elizabeto baldau ekloghos en la domo, pri kiu Karlo renkontis tiun viron, kiu vendis ghin al shi.* La pri-solvo ne funkcias, char pri kiu (= pri la domo) chi tie ne donas sencon. En tiu chi okazo oni povas anstataue elturnighi per kompleta renverso de la origina frazo: La domon vendis al Elizabeto tiu viro, kiun Karlo renkontis. Elizabeto baldau ekloghos en la domo, kiun vendis al shi tiu viro, kiun Karlo renkontis.

  • Vi deziras, ke aliaj agu kun vi iel. *Agu kun aliaj en tia maniero, pri kiu vi deziras, ke aliaj agu kun vi en ghi.* La pri-solvo estas tro komplikita. Efektive kiel bone povas rilati ankau al deziras, kaj tial simpla kaj rekta KI-frazo bone funkcias: Agu kun aliaj tiel, kiel vi deziras ke aliaj agu kun vi.OV.320

Ne movu subjekton for de ghia verbo «

Se la KI-afero rolas kiel subjekto, oni ne povas movi ghin for el la subfrazo. La subjekto de verbo devas cheesti en sia frazo:

  • Karlo diris, ke lia frato edzighis. *Kiu Karlo diris, ke edzighis?* Diris shajnas havi du subjektojn, dum edzighis shajnas tute ne havi subjekton. Uzu la pri-solvon: Pri kiu Karlo diris, ke li edzighis?

  • Vi pensas, ke tiu knabino amas min. *Shi estas tiu knabino, kiu vi pensas, ke amas min.* Chi tie pensas shajnas havi du subjektojn (kiu kaj vi), kaj amas shajnas havi neniun subjekton. Diru: Shi estas tiu knabino, pri kiu vi pensas, ke shi amas min.

  • Mi diris, ke Karlo prenis la auton. *Jen estas Karlo, kiu mi diris, ke prenis la auton.* Diru: Jen estas Karlo, pri kiu mi diris, ke li prenis la auton.

Disigo en plurajn frazojn «

La plej bona maniero esprimi chi tiel malsimplajn aferojn ofte estas uzado de pluraj memstaraj frazoj, ekz.: Vi asertis, ke vi vidis certan homon, sed tiu homo estas jam delonge mortinta. / Elizabeto baldau ekloghos en la domo. Karlo vidis tiun viron, kiu vendis ghin al shi. / Karlo diris, ke iu edzighis. Kiu estas tiu persono? / Vi pensas, ke iu knabino amas min. Shi estas tiu knabino. / Jen estas Karlo, kiu prenis la auton. Tion mi diris antaue.