PMEG 2023

14.1.2. Chi

La vorteto chi montras proksimecon al la parolanto. Chi estas normale uzata kune kun tabelvorto je TI. Chi povas stari chu antau, chu post la tabelvorto. Chi ne povas ricevi finajhojn.

Simpla TI-vorto chiam montras ion ne tute proksiman al la parolanto. TI-vorto + chi montras ion proksiman al la parolanto:

  • tie = en tiu loko tie chi, chi tie = en tiu chi loko proksime de mi

  • tiu domo (for de mi) tiu chi domo, chi tiu domo (proksima de mi)

  • tio = tiu afero (for de mi) tio chi, chi tio = tiu chi afero

  • tiel = en tiu maniero tiel chi, chi tiel = en tiu chi maniero (kiun mi montras)

Chi tiam au tiam chi ne estas praktike uzataj. Anstataue oni uzas nun.

Noto: La preciza nuanco de chi tiam estas malklara, char ghi apenau estas uzata. Oni povus diskuti, chu chi tiam estas preferinda, kiam temas pri okazoj kaj kondichoj, dum nun ordinare estas tempa. Eble tempa chi tiam povas esti malpli forte ligita al la absoluta nuno ol nun, montrante tiun tempon, kiun la rakonto atingis.

Oni iafoje uzas chi ankau kune kun la tabelvortoj je CHI. Tiam oni povus diri ke TI-vorto estas subkomprenata:

  • chio = chiuj aferoj chio chi, chi chio = chiuj chi tiuj aferoj, chio tio chi

  • chie = en chiuj lokoj chie chi, chi chie = en chiuj tiuj chi lokoj, chie chi tie

Ne konfuzu la vorteton chi kun la tabela antauparto CHI. Ili havas tute malsamajn signifojn.

Normale estas egale, chu oni metas chi antau au post la tabelvorto, sed iafoje la loko de chi estas grava. Oni prefere ne diru ekz. *tie chi tiu knabino loghas*, char estas malklare, chu chi apartenas al tie au al tiu. Diru ekz. chi tie tiu knabino loghas, au tie tiu chi knabino loghas, depende de la signifo.

Chi estas aparta vorto. Ne skribu: *chi-tiu*, *tiu-chi*, *chi-tie*, *tie-chi*, *chio-chi* k.t.p. Skribu: chi tiu, tiu chi, chi tie, tie chi, chio chi k.t.p. Se oni skribus *tiu-chi*, *tie-chi*, *chio-chi*, oni devus akcenti: *tiú-chi*, *tié-chi*, *chió-chi*, lau la akcentoregulo, sed tiel neniu elparolas. Oni do ankau ne skribu tiel. Sed oni povas el tiaj esprimoj fari aliajn kunmetajhojn, kaj tiam oni ja kunskribu, kaj ofte oni tiam uzas dividostrekon post chi.

Teorie oni povus uzi malchi por montri malproksimecon, sed tiu formo tute ne estas uzata. Formoj kiel tie for, tiu for estas iafoje provataj, sed restas maloftaj.

Memstara chi «

Okaze oni uzas chi memstare. Tiam plej ofte la vorteto tie estas subkomprenata. Chi restas aparta vorto. Tia uzo estas plej ofta en poezio, sed kelkaj provas ghin ankau en ordinara lingvajho:

  • Chi ne estas akvo!FA1.150Chi tie ne estas akvo!

  • Neniu magazeno chi estas!FA1.119Neniu magazeno chi tie estas.

Nuntempe popularighis uzo de memstara chi anstatau tiu chi, tiun chi, tiuj chi au tiujn chi. En tiaj frazoj la vorteto tiu(j)(n) estas subkomprenata:

  • Chi libron mi shatas.Chi tiun libron mi shatas.

  • Mi tre admiras chi francajn verkistojn.Mi tre admiras tiujn chi francajn verkistojn.

En tia uzo chi transprenis la rolon de tiu(j), kaj farighis mem difinilo.

Iuj opinias, ke memstara chi anstatau chi tiu(j) estas evitinda (krom eble en poezio).

Ankau en tiaj chi okazoj estus eraro uzi dividostrekon. Ne skribu *chi-libro* au *chi-francajn verkistojn*. Tio estus same erara kiel *tiu-libro*, *la-libro*, *tiujn-francajn verkistojn*, *la-francajn verkistojn*.

Chi = “jhus menciita” «

Oni ofte uzas chi por montri jhus menciitan aferon. Temas tiam pri proksimeco en la parolo, ne pri proksimeco al la parolanto:

  • Tiu chi opinio estas tute erara.FK.283La opinio, kiun mi jhus menciis estas...

  • – Vi estas la patro de Karolo de Moor. – De kie vi tion chi scias?Rt.46De kie vi scias tion, kion vi jhus diris?

  • Li ellasis la kolombon, kaj chi tiu jam ne plu revenis al li.Gn.8 Chi tiula (jhus menciita) kolombo.

  • Unu el la abeloj pikis lin en la mano, tiel ke li elfaligis la florpoton, kaj chi tiu rompighis.FA2.15 Chi tiula (jhus menciita) florpoto.

Ofte chi ne estas vere necesa en tiaj frazoj, sed nur aldonas ian viglan nuancon. Iafoje, kiam oni faras distingon inter du aferoj, estas tamen grave, chu oni uzas au ne uzas chi. Por la pli jhuse menciita oni uzu TI-vorton kun chi, dum por pli frue menciita afero oni uzu TI-vorton sen chi:

  • En nia loko ne estas moro, ke oni donu la pli junan [filinon] antau ol la pli maljunan. Pasigu semajnon kun chi tiu [= la pli maljuna], tiam mi donos al vi ankau tiun [= la pli junan].Gn.29

  • La vojkamarado tion audis, kaj en la sama momento, kiam la reghidino englitis tra la fenestro en sian dormochambron kaj la sorchisto volis ekflugi returne, li [= la vojkamarado] kaptis chi tiun [= la sorchiston, ne la reghidinon] je lia longa nigra barbo kaj dehakis al li per la sabro lian abomenindan kapon.FA1.78

Iafoje oni aldonas la vorton lasta(j) por maksimuma klareco:

  • La virino [...] ekridis per mallonga, seka rido, kies sono, kontrastante kun shia tuta fresha eksterajho, harmoniis kun la velkinteco de la frunto kaj, simile al tiu chi lasta [= la velkinta frunto, ne la fresha eksterajho], povis veki rilate shin malkonfidon au kompaton. Marta videble sentis tiun chi lastan senton [= kompaton, ne malkonfidon].M.151

Kiam oni uzas lasta(j) oni povas forlasi chi: Grandaj shipoj povis naghi sub la superpendantaj branchoj, kaj en tiuj lastaj [= la branchoj, ne la shipoj] loghis najtingalo.FA2.24 Oni povas ankau fari distingon per la unua kaj la lasta au simile.

Nuntempe oni sufiche ofte mallongigas la esprimon tiu(j) chi lasta(j) al chi lasta(j): Mi renkontis Karlon kaj Petron. Chi lasta [= Petro] estas malnova amiko de mi. Iafoje oni vidas la skribon chi-lasta(j), kiu plej ofte estas erara, char ne temas pri vortkunmetado, sed pri subkompreno de la vorto tiu(j). Tamen chi-lasta(j) povas esti senerara, se oni uzas apartan difinilon (la, lia, ilia k.s.), kaj komprenas chi-lasta(j) kiel vortigon de la frazeto tie chi laste menciita (au simile): La chi-lastaj ekzemploj gravas.La tie chi laste menciitaj ekzemploj gravas. La chi-lasta [afero] estas mia.La tie chi laste montrita [afero] estas mia.

Legu ankau pri simila distingo inter tiu kaj persona pronomo.

Chi en kunmetitaj vortoj «

Oni ofte faras A-vorton au E-vorton el frazparto, kiu enhavas la vorteton chi. Tiam la tuta esprimo farighas unu vorto. Normale la TI-vorto malaperas. Por klareco oni kutimas meti dividostrekon post chi en tiaj vortoj:

  • chi tie chi-tieaFE.30: Kiel urbestro de la chi-tiea urbo mi havas la devon zorgi pri tio, ke al la traveturantoj kaj al chiuj noblaj homoj estu nenia premado.Rz.29...de la urbo, kiu trovighas chi tie...

  • en tiu chi nokto chi-nokte

  • sur chi tiu flanko chi-flanke

  • la somero de tiu chi jaro la chi-jara somero

  • sub tio chi chi-sube: Ni donas chi-sube la protokolon de la lasta kunsido....poste en tiu chi teksto...

  • che la supro de tio chi chi-supre: La chi-supre citita teksto estas de Privat.La teksto citita pli supre...

  • kun tio chi chi-kuneBonvolu trovi chi-kune modestan donacon....kun tiu chi sendajho...

  • Vi malgranda griza chi-landa birdo!FA1.139...birdo de tiu chi lando!

Oni povus konservi la TI-vorton: tiu-chi-nokte, chi-tiu-flanke, tiu-chi-jara, k.t.p., sed tiajn vortojn oni normale ne uzas.

Principe oni tute rajtas skribi tiajn kunmetajhojn ankau sen dividostreko: chitiea, chinokte, chiflanke, chijara, chisube, chisupre, tiuchinokte, chitiuflanke, tiuchijara. Sed preskau neniam oni vidas tian skribon en la praktiko.

Rimarku, ke kunmetajhoj kun prefikseca chi chiam havas A-finajhon au E-finajhon. O-vortoj kun prefikseca chi ne estas eblaj.