PMEG 2023

15.1. Tabelvortoj je U

kiu Demandas pri la identeco de unu el pluraj konataj personoj, ajhoj au aferoj.
tiu Montras unu certan el pluraj konataj personoj, ajhoj au aferoj.
iu Montras nekonatan au nedifineblan individuan personon, ajhon au aferon.
chiu Montras unuope kaj senescepte la individuojn de grupo da personoj, ajhoj au aferoj.
neniu Neas la individuojn de grupo da personoj, ajhoj au aferoj.

La tabelvortoj je U montras individuecon kaj identecon. Ili estas la plej bazaj el chiuj tabelvortoj. La klarigoj de preskau chiuj aliaj tabelvortoj estas en PMEG esprimataj per la U-tabelvortoj.

La tabelvortoj je U povas akcepti N-finajhon kaj J-finajhon. Kun J-finajho ili montras plurajn individuojn.

La tabelvortoj je U povas roli A-vortece kiel rekta priskribo de O-vorto, chu persona O-vorto, chu ajha, chu alispeca. Ili povas ankau aperi memstare, kaj tiam oni chiam subkomprenas ian postan O-vorton, lau la kunteksto au situacio. Se nenio en la kunteksto montras alian subkomprenajhon, oni normale supozas, ke temas pri la vorto “persono”, “homo” au simile.

La tabelvortoj je U estas difiniloj. Tial oni ne povas uzi la kune kun ili.

Kiu «

  • Kiu kuraghas rajdi sur leono?FE.7 Demanda kiu. Kiukiu persono.

  • Kiuj povas esti tiuj fremduloj?FA2.92 Demanda kiuj. Kiujkiuj personoj.

  • Kiun daton ni havas hodiau?FE.12

  • Se vi scius, kiu li estas, vi lin pli estimus.FE.26 Kiu en demanda subfrazo.

  • Jen estas la pomo, kiun mi trovis.FE.6 Rilata kiu.

  • Mi redonas al vi la monon, kiun vi pruntis al mi.FE.14

  • Tio chi estis feino, kiu prenis sur sin la formon de malricha vilagha virino.FE.14

  • Shi prenis la plej belan arghentan vazon, kiu estis en la loghejo.FE.19

  • El la kaldrono, en kiu sin trovas bolanta akvo, eliras vaporo.FE.25

  • Oni metis antau mi manghilaron, kiu konsistis el telero, kulero, tranchilo, forko, glaseto por brando, glaso por vino kaj telertuketo.FE.34

  • Kiu okupas sin je mehhaniko, estas mehhanikisto, kaj kiu okupas sin je hhemio, estas hhemiisto.FE.32Tiu, kiu okupas... Kiu rilatas al subkomprenataj tiu.

Tiu «

  • La alteco de tiu monto ne estas tre granda.FE.35 Tiu montras individuan vidatan monton.

  • Tiu chi patrino varmege amis sian pli maljunan filinon.FE.13

  • En tiu sama tempo shi havis teruran malamon kontrau la pli juna.FE.13

  • Tiu chi urbo havas milionon da loghantoj.FE.14

  • Tiuj chi du amikoj promenas chiam duope.FE.14

  • Tiuj estas miaj filinoj. Tiuj montras iujn el pluraj knabinoj.

  • Kiun el la libroj vi volas? – Mi volas tiun. Tiu montras unu el pluraj libroj.

Iafoje kiam cheestas rilata kiu-subfrazo, tiu povas esti forlasata.

Tiu(j) anstatau li, shi, ghi au ili «

Kiam li, shi, ghi au ili povus esti miskomprenata, oni povas uzi tiu(j) kiel alternativon. Tiam li, shi, ghi au ili priparolas persono(j)n, kiu(j) en antaua frazo estis subjekto, dum tiu(j) priparolas alia(j)n persono(j)n en la antaua frazo:

  • Jakob alproksimighis al sia patro Isaak, kaj tiu lin palpis.Gn.27 TiuIsaak. LinJakob.

  • Li rakontis al sia edzino pri la malnova domo kaj la maljuna viro kaj pri la stana soldato, kiun li sendis al tiu.FA2.149 Tiula maljuna viro.

Lau la sama principo oni uzas ties anstatau lia, shia, ghia au ilia. Oni ankau faras similan distingon per la vorteto chi.

Tiu(j) anstatau ripeto de O-vorto «

En iaj frazoj oni uzas tiu(j) anstatau difinita O-vorto. En tiaj frazoj oni jam uzis ian O-vorton, kaj volas ghin ripeti kun distinga priskribo, kiu ne estas A-vorto. Anstatau ripeti la O-vorton oni uzas tiu(j):

  • Aperis chiuj hundoj, tiu kun la okuloj kiel tasoj, tiu kun la okuloj kiel radoj de muelilo kaj tiu, kiu havis okulojn tiel grandajn, kiel rondaj turoj.FA1.12...la hundo kun la okuloj kiel tasoj, la hundo kun la okuloj kiel radoj de muelilo ... Tiu chiufoje anstatauas la hundo.

  • Chu vi preferas la hajkojn de Buson au tiujn de Issa?...au la hajkojn de Issa?

  • Ili loghas jen en tiu chi domo, jen en tiu sur la monteto....jen en la domo sur la monteto.

Se la distinga priskribo estas A-vorto, oni ne uzas tiu(j), sed simple forlasas la O-vorton: Aperis chiuj hundoj, la malgranda [hundo], la mezgranda [hundo] kaj la granda [hundo]. Chu vi preferas la verdan teon au la nigran [teon].

Iu «

  • Subite li audis, ke iu alrajdas de la vojo al la domo.FA1.15 Iu = “iu persono, persono nekonata”.

  • Estis jam chirkau vespero, kiam li vekighis per tio, ke iu lin skuis.FA1.217

  • Ghi amis ilin tiel, kiel ghi neniam antaue iun amis.FA2.40

  • Ili ja ne sciis, ke li estas iu alia ol efektiva porkopashtisto.FA2.18

  • Chiufoje, kiam iu malpli altranga ekparolis al li au kuraghis demandi lin pri io, li respondadis nenion krom “P!”.FA2.25

Iu estas uzata preskau nur memstare. Povas aperi aliaj rektaj priskriboj, sed la priskribata O-vorto estas normale nur subkomprenata. Se la O-vorto ja aperas, oni plej ofte forlasas iu, char la nedifinitecon montras sufiche bone la manko de difinilo. Sed oni ja povas uzi iu kune kun O-vorto, se oni volas aparte emfazi la nedifinitecon:

  • Chiu shangho postulus de la lernantoj iun aldonan laboron, iun tushon de la jam akirita alkutimigho.L1.245

  • Mi faros miraklojn, kiuj neniam ekzistis sur la tuta tero nek che iuj gentoj.Er.34

Iu iom similas al individueca au duondifina unu. Anstatau iuj oni povas ankau uzi kelkaj, se la ideo de kvanto au nombro estas pli grava.

En maloftegaj okazoj iu povas aperi kvazau ordinara O-vorto same kiel io.

Chiu «

Chiu(j) estas chiam multe-nombra lausence, sed oni tamen faras distingon inter chiu kaj chiuj.

  • Oni uzas chiu, se oni konsideras la individuojn aparte.

  • Oni uzas chiuj, se oni pensas pri la tuta grupo kune.

Iafoje tiu distingo ne estas grava, sed alifoje la diferenco estas granda:

  • Por chiu tago mi ricevas kvin frankojn.FE.14Por chiu aparta tago...

  • Chiu amas ordinare personon, kiu estas simila al li.FE.13Chiu aparta homo amas...

  • Al chiu el la infanoj mi donis po tri pomoj.FE.14Al chiu aparta infano...

  • La hundo [...] havas du okulojn, el kiuj chiu estas tiel granda, kiel ronda turo.FA1.6 Chiu aparta okulo estas tiel granda.

  • Ne chiu kreskajho estas manghebla.FE.41 Aldono de J-finajho ne farus multe da diferenco chi tie.

  • Kvinope ili sin jhetis sur min, sed mi venkis chiujn kvin atakantojn.FE.14...mi venkis la tutan grupon. Chi tie J estas necesa, char oni mencias la nombron kvin. Sed oni povus alternative diri: ...mi venkis chiun el la kvin atakantoj. Sed tiam oni ne parolas pri unu batalo kontrau tuta grupo, sed pri kvin pli-malpli apartaj bataloj.

  • Post la kurado chiuj estis terure lacaj. Oni parolas pri la tuta grupo de kurintoj. Oni ankau povas diri: ...chiu estis terure laca.

  • El chiuj miaj infanoj Ernesto estas la plej juna.FE.10El la tuta grupo de miaj infanoj...

  • Nun mi legas, vi legas kaj li legas; ni chiuj legas.FE.20 Ni estas multe-nombra vorto. Tial chiuj nepre devas havi J.

Neniu «

Memstara neniu aperas kutime sen J-finajho:

  • La tempon venontan neniu ankorau konas.FE.22 Neniuneniu persono.

  • En la salono estis neniu krom li kaj lia fianchino.FE.26

  • Mi konas neniun en tiu chi urbo.FE.28

  • Neniu, krom la regho, havas la permeson venadi al shi.FA1.8

Ankau kun posta O-vorto oni normale uzas neniu sen J:

  • Neniu libro estas tiel konata en la tuta civilizita mondo, kiel la Biblio.OV.51

  • Shi ne vidis ech la chielon, char ghi estis kovrita de nuboj kaj neniu stelo en ghi brilis.M.17

  • Ho ve, nun mi plu havas neniun chevalon!FA1.14

Oni povas tamen uzi neniuj, se oni volas iel montri kontraston kun la ideo “pli ol unu”, sed tion oni faras normale nur kiam sekvas O-vorto:

  • Che la fenestro restis plu neniuj floroj.FA1.34 Antaue estis tie multaj floroj.

Diferenco inter tabelvortoj je A kaj U «

La tabelvortoj je A montras econ au specon, dum tabelvortoj je U montras identecon. Che kia/kiu kaj tia/tiu la diferenco normale estas klara. Che ia/iu, chia/chiu kaj nenia/neniu estas iafoje nur malgranda diferenco:

  • Kia homo li estas? Oni volas karakterizon de la homo.

  • Kiu homo li estas? Oni volas ekz. la nomon de la homo por ekscii lian identecon.

  • Tia opinio estas tute erara.LR.149A Chiuj opinioj de tiu speco estas eraraj.

  • Tiu opinio estas tute erara. La diskutata opinio estas erara. Aliaj similaj opinioj eble estas ghustaj.

  • Ni devas enloghighi en ia hotelo.OV.562...en hotelo de iu el la diversaj specoj de hoteloj.

  • Ni devas enloghighi en iu hotelo....en iu el la diversaj individuaj hoteloj, kiuj trovighas chi tie. Normale oni simple forlasas iu en tia frazo.

Ofte la diferenco inter U kaj A respondas al uzo kaj neuzo de la:

  • Chu vi vidis la chambriston au la kuiriston? – Neniun serviston mi vidis. La demandanto interesighas pri du konataj individuoj. La respondanto ne vidis iun el tiuj du individuoj.

  • Chu vi vidis chambriston au kuiriston? – Nenian serviston mi vidis. La demandanto interesighas pri du specoj de servistoj. La respondanto ne vidis serviston, chu de chambrista speco, chu de kuirista speco, chu de alia speco.

Oni povus tamen en ambau okazoj uzi nenian en la respondo, char se oni ech ne vidis ian specon de servisto, tiam oni ja ankau ne vidis iun individuon. Kaj oni povus ankau uzi neniun en ambau respondoj, char se oni vidis neniun individuon, oni ja ankau vidis nenian. La diferenco inter tabelvortoj je A kaj U ne chiam estas grava. Iafoje oni povas elekti lauplache sen grava diferenco.

Diferenco inter tabelvortoj je U kaj O «

La tabelvortoj je O estas memstaraj frazpartoj. Ili ne povas priskribi O-vorton. Ili respondas al U-tabelvorto + afero (objekto/ajho...):

  • Kio estas tio?Kiu afero estas tiu afero?

  • Tio estas speco de meblo.Tiu afero estas speco de meblo.

  • Chio restis kiel antaue.Chiu afero restis kiel antaue.

  • Kion bonan vi trovis tie?Kiujn bonajn aferojn vi trovis tie?

  • Nenion interesan mi trovis.Neniun interesan aferon mi trovis.

La tabelvortoj je U normale priskribas O-vorton, sed la O-vorto povas esti subkomprenata. Se nenio en la kunteksto montras alie, oni supozas, ke temas pri persono(j):

  • Kiu libro estas via? Kiu estas via?

  • Tiu segho shajnas bona. Tiu shajnas bona.

  • Chiu homo devas pensi mem. Chiu devas pensi mem.

  • Kiu persono venis? Kiu venis?

  • Chu estas iu [persono] en la kuirejo? – Jes, Paulo estas tie.

  • Jen kelkaj bonaj libroj. Kiun [libron] vi volas legi? – Mi volas tiun [libron].

  • Chu vi havas krajonon? – Neniun [krajonon] mi havas.