PMEG 2023

38.1. Kio estas afikso?

Malgranda grupo de radikoj (chirkau 40) nomighas afiksoj. Ili estas radikoj, kiujn oni uzas chefe en kunmetitaj vortoj. Kelkaj estas sufiksoj – postafiksoj. Ili aperas post aliaj radikoj. Aliaj estas prefiksoj – antauafiksoj. Ili aperas antau aliaj radikoj.

Oni ne uzas unuecan principon por fari distingon inter afiksoj kaj ordinaraj radikoj. Precipe la tradicio decidis, kiuj radikoj nomighas afiksoj. Oni povus tamen diri, ke afikso estas radiko, por kiu validas specialaj reguloj en la vortfarado. Se radiko partoprenas en la vortfarado lau la ordinaraj reguloj por kombinoj kaj frazetvortoj, tiam ghi estas ordinara radiko. Se radiko partoprenas en la vortfarado lau specialaj reguloj, tiam ghi estas afikso. Iuj el la tradiciaj afiksoj estas lau tiu difino ordinaraj radikoj. En la chi-antauaj klarigoj de ordinara vortfarado estis pluraj ekzemploj kun radikoj, kiujn oni tradicie nomas afiksoj.

Plej multaj el la sufiksoj funkcias kiel chefelemento de kombino. Tio, kio staras antau la sufikso, estas preciziga antauelemento. Sed por plej multaj sufiksoj ekzistas ia speciala regulo, kiu limigas la eblajn rilatojn inter la chefelemento kaj la antauelemento. Por ordinaraj radikoj ne ekzistas tiaj limigoj.

La sufiksoj ACH, CHJ, EG, ET, IN, NJ kaj UM tamen tute ne kondutas tiel. Vortoj faritaj per tiuj sufiksoj estas nek kombinoj nek frazetvortoj. Tiuj sufiksoj do estas veraj afiksoj.

Plej multaj el la prefiksoj funkcias kiel preciziga antauelemento de kombino. Tio, kio staras post la prefikso estas chefelemento, kies signifo iel precizighas per la prefikso. Sed ekzistas normale ia speciala regulo, kiu limigas la eblajn rilatojn inter la prefikso kaj la chefelemento.

La prefiksoj GE kaj MAL tamen ne kondutas tiel. GE kaj MAL tiom shanghas la signifon de la posta elemento, ke oni ne povas klarigi tion kiel ordinaran kombinon (nek kiel frazetvorton). GE kaj MAL do estas veraj afiksoj.

La demando, kiuj el la tradiciaj afiksoj vere estas afiksoj, estas teoria demando sen tre multe da praktika valoro. El praktika vidpunkto sufichas scii la eventualajn specialajn regulojn, kiuj validas por la diversaj afiksoj.

Unu speciala principo tamen validas por chiu tradicia afikso. Che afikso oni normale ne uzas interligan finajhon – kiel en dormochambro kaj multekosta. Oni ne diras ekz. *ekokuri*, *eksosekretario*, *shipoestro*. Che ordinaraj radikoj oni chiam povas uzi tian ligfinajhon, ech kiam tio estas tute superflua. Che afiksoj oni tion ne faras, ech kiam ligfinajho faciligus la elparolon. Ligfinajhon oni uzas che afikso nur kiam tio estas pli-malpli nepra por la signifo au kompreno, ekz. unuaeco, antauenigi, posteulo. Oni provis en kelkaj okazoj uzi nenormalan ligfinajhon por montri, ke vorto ne obeas al ia speciala afiksa regulo, ekz. prezoinda. Tiaj provoj tamen ankorau restas eksperimentoj, kiuj ne apartenas al la normala lingvo.

En la sekcioj pri sufiksoj kaj pri prefiksoj estas klarigoj de chiuj oficialaj afiksoj lau la tradicia klasado. Por chiu afikso ghiaj eventualaj specialaj reguloj estas klarigitaj.

Aparte klarigitaj estas la participaj sufiksoj ANT, INT, ONT, AT, IT kaj OT. Legu ankau pri afikseca uzo de ordinaraj radikoj, vortoj kaj kunmetajhoj, kaj pri neoficialaj afiksoj.

PMEG sekvas tiun klasadon de la oficialaj prefiksoj kaj sufiksoj, kiu trovighas en la Baza Radikaro Oficiala de la Akademio de Esperanto (Aktoj de la Akademio II, p. 28 – 54). Efektive la tradicia klasado varias en nur du okazoj: la prefikso CHEF, kiu iafoje estas klasata kiel ordinara radiko, kaj la ekkria vorteto fi, kiu iafoje estas klasata kiel prefikso.