PMEG 2023

16.1. Kaj

Kaj ligas plurajn vortojn au vortgrupojn, kiuj ludas la saman rolon en la frazo:

  • Karlo kaj Petro manghas. Du personoj faras la saman agon. Estas du subjektoj.

  • Karlo manghas kaj trinkas. Karlo faras du agojn (samtempe au sinsekve). Estas du chefverboj.

  • Karlo manghas rizon kaj legomojn. Du aferoj estas trafataj de la sama ago en la sama maniero. Estas du objektoj samspecaj.

  • Petro manghas per forko kaj tranchilo. Du iloj helpas al la sama ago. Oni ne bezonas ripeti la rolvorteton antau ambau. La unua rolvorteto sufichas por montri la rolon ankau de la vorto post kaj. Sed oni povas ghin ripeti: per forko kaj per tranchilo.

  • Antauen sen halto kaj timo!FK.313Antauen sen halto kaj sen timo!

  • Petro estas maljuna kaj sagha. Du ecoj estas ligitaj al la sama subjekto per la sama verbo. Estas du perverbaj priskriboj.

  • Karlo kantas bele kaj elegante. Estas du manieraj komplementoj.

  • Petro havas grandan kaj luksan domon. Kiam du A-vortoj rekte priskribas la saman O-vorton, oni ofte forlasas kaj: Petro havas grandan luksan domon.

  • Li havas domon el ligno kaj el shtono. Du frazpartoj kun rolvorteto rekte priskribas la saman O-vorton. Oni povas forlasi la duan el: ...el ligno kaj shtono.

  • Karlo laboras por kaj per Esperanto. La vorto Esperanto partoprenas en du roloj en la frazo. Anstatau diri por Esperanto kaj per Esperanto oni ligas la du rolvortetojn per kaj, kio estas pli eleganta.

Pli ol du elementoj «

Se estas pli ol du elementoj en tia listo, oni kutime metas kaj nur antau la lasta, precipe se estas tre longa elnombrado de aferoj. Tie, kie mankas kaj, oni elparole povas iomete pauzi. Skribe oni tie metas komon:

  • Petro, Karlo, Elizabeto kaj Eva vojaghis kune al la kongreso.Petro kaj Karlo kaj Elizabeto kaj Eva vojaghis...

  • Hodiau ni manghos supon, salaton, viandajhon, frititajn terpomojn kaj glaciajhon.

  • Petro laboras per fosiloj, hakiloj, martelo, segilo kaj multaj aliaj aferoj.

  • Karlo laboras tro rapide, senzorge kaj malracie.

  • La domo de Petro estas granda, luksa, komforta, bela kaj bonege konstruita.

  • Karlo laboras por, per, pri kaj en Esperanto.

Legu ankau pri evitado de N-finajho en apudmeto, kiu estas longa listo.

Kaj inter tutaj frazoj «

Kaj povas ligi tutajn frazojn, kiuj iamaniere kunapartenas. La ligitaj frazoj devas esti samspecaj. Au ili chiuj estas cheffrazoj, au ili chiuj estas subfrazoj:

  • Petro legis la gazeton, kaj Karlo rigardis televidon. Du ligitaj cheffrazoj.

  • Anno iros promenigi la hundon, kaj Elizabeto restos hejme. Du ligitaj cheffrazoj.

  • Li iras per auto, (kaj) shi iras per trajno, kaj mi iras piede. Tri ligitaj cheffrazoj. Kiel kutime oni preferas meti kaj nur antau la lasta.

  • Ili diris, ke ili tre amuzighis, kaj ke ili volonte revenos venontjare. Du ligitaj ke-frazoj. Ambau estas objekto de la chefverbo diris.

  • Jen venas tiu knabino, kiu savis mian vivon, kaj kiu poste malaperis. Du ligitaj kiu-frazoj. Ambau estas rekta priskribo de tiu knabino.

  • Mi volas foriri, char mi estas laca, kaj char mi havas kapdoloron. Du ligitaj char-frazoj. Ambau montras kialon de la cheffrazo mi volas foriri.

  • Mi volas foriri, char mi estas laca, kaj mi havas kapdoloron. Du ligitaj frazoj, kiuj kune formas unu char-frazon. La du frazoj kune montras kialon de la cheffrazo. Praktike apenau estas diferenco inter chi tiu ekzemplo, kaj la antaua.

  • Li diris, kaj ke li fartas malbone, kaj ke li volas kuniri.

Kiam pluraj frazoj estas ligitaj, oni ofte povas forlasi frazelementojn, kiuj aperas en chiuj frazoj. Tio tamen ne chiam estas ebla.

Kaj... kaj «

Por emfazi kaj insisti oni povas uzi kaj antau chiuj partoj de elnombrado, ankau antau la unua. Legu pri kaj... kaj en la klarigoj pri kombinitaj vortetoj.

Forlaso de kaj «

Iafoje oni plene forlasas kaj en tiaj chi elnombradoj:

  • La (tre malmultajn) vortojn kun “um” oni devas lerni, kiel simplajn vortojn. Ekzemple: plenumi, kolumo, manumo.FE.42

  • Faru el tio incensajhon kunmetitan lau la arto de la shmirajhisto, bone frotmiksitan, puran, sanktan.Er.30

  • Varsovio ghojis, bruis, brilis.M.115

  • Chu vi scias, ke li edzighas kun mia filino, ke mi mem estos grandrangulo, ke mi forsendigos rekte en Siberion?Rz.92

Diversspecaj rilatoj inter ligitaj frazoj «

Kiam kaj ligas frazojn, la ligo povas reprezenti diversajn signiforilatojn. Kia estas la rilato, oni devas kompreni el la kunteksto. Oni povas klarigi la rilaton per aldonaj esprimoj:

  • Mi lavis la vestajhojn, kaj (poste) mi sekigis ilin. Kaj montras tempan sinsekvon. La vorto poste je bezono povas helpi al kompreno.

  • Shi audis teruran bruon, kaj (tial) shi telefonis al la polico. Kaj montras sekvon au rezulton. Tial povas helpi al kompreno.

  • Anno estas gaja persono, kaj (kontraste) Elizabeto estas silentema. Kaj montras kontraston. Oni ankau povas uzi dum por esprimi kontraston: Anno estas gaja persono, dum Elizabeto estas silentema.

  • Ni klopodis per chiuj fortoj, kaj (tamen) ni malsukcesis. Kaj montras neatenditan sekvon. Tamen povas pliklarigi tion. Ankorau pli klara estus sed anstatau kaj.

  • Demandu ilin, kaj vi audos, kion ili diros al vi.FA1.58 Kaj montras kondichan rilaton inter la frazoj. Tiam povas helpi al la kompreno: ...kaj tiam vi audos... Ech pli klare estus transformi la unuan frazon en subfrazon kun se: Se vi demandos ilin, (tiam) vi audos.... Tiam oni ne povas uzi kaj, char la du frazoj ne plu estas samspecaj. Unu estas subfrazo, kaj la alia estas cheffrazo.

  • Shi havas brunajn okulojn, kaj (aldone) shiaj haroj estas longaj. Kaj montras aldonan informon.

  • Li preferis foriri tre frue de la festo, kaj tio ne surprizas min, char vere estis tre enue tie. Kaj montras komenton.