PMEG 2023

31.8. Komenci, fini, daurigi, chesi

Komenci kaj fini «

Komenci kaj fini estas objektaj verboj. Komenci = “kauzi, ke io eniru en sian komencan fazon”. Fini = “kauzi, ke io eniru en sian finan fazon, ke io atingu sian finon”. Se la objekto estas I-verbo, ghia senca subjekto estas la subjekto de komenci au fini:

  • Ili volas nun ankau komenci kanti.FA2.123 ≈ Ili volas nun ankau komenci la kantadon.

  • Salomono finis preghi.Rgh1.8 ≈ Salomono finis sian preghadon.

  • Shi komencis interparoli kun li. ≈ Shi [...] komencis interparolon kun li.BV.87

  • Kiam mi finos labori, mi serchos mian horloghon. ≈ Kiam mi finos mian laboron, mi serchos mian horloghon.FE.20

Legu pri la diferenco inter komenci kaj komencighi, kaj inter fini kaj finighi.

Daurigi «

Daurigi devenas de la verbo dauri. Dauri = “plu esti, plu okazi”. Daurigi = “kauzi, ke io plu estu au plu okazu”. Daurigi estas objekta verbo. Ghia objekto povas esti ordinara O-vorto au O-vorteca vorteto, sed ghi ankau povas esti I-verbo. Se la objekto estas I-verbo, ghia senca subjekto estas la subjekto de daurigi:

  • Ili daurigis sian interrompitan interparoladon.M.204Ili rekomencis interparoli post la interrompo.

  • Mi estis elektita por tri jaroj lau la volo de la nobelaro kaj mi daurigadis mian oficon ghis la nuna tempo.Rz.57...mi plu oficis ghis la nuna tempo.

  • La morto daurigis rigardi lin per siaj grandaj malplenaj okulkavoj.FA2.30 ≈ La morto daurigis sian rigardadon de li...

  • Kial mi ne daurigis songhi?Rt.43 ≈ Kial mi ne daurigis mian songhadon?

  • “Ho jes”, shi respondis kun gaja rido kaj daurigis kudri diligente.BV.53 ≈ ...kaj daurigis sian diligentan kudradon.

Chesi «

Chesi estas senobjekta verbo. Ghi havas du signifojn:

  • 1. “komenci ne plu esti au okazi”

  • 2. “komenci ne plu agi (pri io)”

En la unua signifo la subjekto de chesi montras tion, kio komencas ne plu esti au ne plu okazi. Tiam chesi ne estas uzata kune kun I-verbo. En tiaj chi frazoj chesi similas al finighi:

  • La muziko silentighis kaj la dancado chesis.BV.77

  • Chesis la pluvo.

En la dua signifo chesi estas uzebla kune kun en-komplemento, kun-komplemento, pri-komplemento, au simile, kiu montras agon. La subjekto estas tiu, kiu komencas ne plu fari tiun agon. La komplemento tamen plej ofte estas I-verbo. Tiam la rolvorteto forfalas, kiel kutime che I-verboj:

  • Ili jam obstine celados al ghi chiam pli kaj pli kaj ne chesos en sia celado tiel longe, ghis ili la aferon atingos.FK.265

  • Chesu do fine kun viaj plorkantoj!FA1.139

  • La infano ne chesas petoli.FE.20 ≈ La infano ne chesas en sia petolado.

  • Oni postulas, ke mi nepre chesu fumi.L2.297 ≈ ...ke mi nepre chesu pri fumado.

  • La patro de Antono chesis esti richa komercisto.FA3.144 ≈ “...chesis pri sia komercista estado.”

Ofte oni diras, ke I-verbo post chesi estas objekto, sed tio ne estas ebla, char chesi estas senobjekta verbo. Chesi + I-verbo similas al ekz. sukcesi, ghoji kaj honti + I-verbo: Feliche mi sukcesis ekbruligi la fajron.FA3.152 ≈ Mi sukcesis en ekbruligado de la fajro. / Mi ghojas vin vidi.H.15 ≈ ...ghojas pri vidado de vi. / Kaj vi ne hontas fanfaroni per chi tio?Rt.19 ≈ Kaj vi ne hontas pri fanfaronado per chi tio?

El chesi oni povas fari la objektan verbon chesigi. Pro tio, ke chesi havas du signifojn, ankau chesigi ricevas teorie du signifojn:

  • 1. “kauzi, ke io komencu ne plu esti au okazi”

  • 2. “kauzi, ke io komencu ne plu agi (pri io)”

Praktike oni uzas nur la unuan signifon:

  • Clemency fine chesigis sian senesperan penadon.BV.83 Shi agis tiel, ke la penado chesis.

  • Oni chesigis la dancadon. Oni agis tiel, ke la dancado chesis.

  • Io chesigis la pluvon. Io kauzis, ke la pluvado chesis.

Teorie oni povas uzi I-verban objekton de chesigi, ekz.: Nepre chesigu fumi.Nepre igu vian fumadon chesi. En la praktiko oni tamen uzas nur chesi kun I-verboj, kio donas praktike la saman sencon. Atentu pri la diferenco inter li chesigis fumi kaj li chesigis la fumadon. Se oni uzas I-verbon, temas nepre pri la fumado de li, la subjekto de chesigis, same kiel daurigi + I-verbo. Sed se oni uzas fumadon, povas esti la fumado de iu ajn. Oni povas precizigi per li chesigis sian fumadon, li chesigis ilian fumadon k.s.

La dua signifo de chesigi donus frazojn kiel: Ili chesigis lin pri lia fiagado.Ili kauzis, ke li chesis pri sia fiagado. En la praktiko tiaj frazoj ne aperas.

Malsimetrio inter daurigi kaj chesi «

Che I-verboj oni uzas daurigi kaj chesi, sed ne dauri nek chesigi. Tio aspektas malsimetrie. La malsimetrio ekzistas jam che dauri kaj chesi. Chesi havas duan signifon, “komenci ne plu agi (pri io)”, kiu estas uzebla antau I-verbo, dum dauri ne havas tian signifon. Se dauri signifus ankau “plu agi (pri io)”, tiam oni povus diri ekz. *li dauris pri fumado* kaj *li dauris fumi*, simile al li chesis pri fumado kaj li chesis fumi. La verbo daurigi tamen ja havas signifon, kiu taugas che I-verbo: Li daurigis la fumadon. Li daurigis fumi.Li igis la fumadon plu okazi. Ankau chesigi havas signifon, kiu taugas che I-verbo, sed oni ne bezonas uzi chesigi, char la pli mallonga verbo chesi sufichas. Estus eble krei simetrion, se oni ekuzus nur chesigi antau I-verboj. Tio estus tute logika. La lingvo tiam farighus pli simetria (kaj ankau pli peza). Sed kial shanghi plene logikan lingvouzon nur por krei suprajhan simetrion?

Hezito pri daurigi + I-verbo «

Tradicie oni hezitas uzi daurigi + I-verbon. Tiu hezito estas senbaza. Daurigi iriigi iradon dauri. Komparu kun komenci iriigi iradon komencighi. Se komenci povas esti uzata kun I-verba objekto, tiam ankau daurigi povas esti tiel uzata.

Noto: Zamenhof verkis konfuzitan klarigon, kie li malkonsilis uzi daurigi + I-verbon (Lingvaj Respondoj p. 17, n-ro 21). Sed li ne obeis sian propran konsilon, kaj ja uzis daurigi + I-verbon. Nun oni pli-malpli tute libere uzadas daurigi tiel, kio estas tute logika kaj oportuna.