PMEG 2023

31.7.5. Povus, devus kaj volus

La verba finajho US normale montras, ke temas pri nereala, imagata ago. Sed la verbaj formoj povus, devus kaj volus havas tamen specialan signifon. Plej ofte ili esprimas realan devon, povon au volon rilate al ago, kiun oni tamen ne faris, faras au faros:

  • Mi devus labori.Ja ekzistas por mi devo labori, sed mi tamen ne laboras.

  • Mi povus foriri.Estas al mi eble foriri, sed mi tamen restos.

  • Mi volus helpi al vi.Mi ja volas helpi al vi, sed tio ne estas ebla.

  • Ili iris, sed ghuste en la direkto ghuste kontraua al tiu, en kiu ili devus iri.FA3.89

  • Mi povus jhuri al vi, ke ili estas sinceraj.Rt.73 Vershajne mi tamen ne jhuros, char tio ne estas necesa.

  • Volus kato fishojn, sed la akvon ghi timas.PE.559

Iafoje povus, devus kaj volus tamen povas aperi kun la ordinara nerealeca senco de la US-finajho:

  • En grupo respektege staris en angulo la pastraro de la chirkauajho, kvazau devus okazi enterigo, sed tie estis gaja festo, ghi nur ankorau ne sufiche ekmovighis.FA3.49 La devo estis nur shajno.

Se temas pri ago, kiun oni tamen ne faris, oni ne nepre devas uzi povus, devus au volus. Se la kunteksto klare montras la sencon, oni ankau povas uzi IS-finajhon:

  • Mi volis lin bati, sed li forkuris de mi.FE.18 Mi ne sukcesis bati lin.

  • Nun la samovaro devis kanti, sed ghi senkulpigis sin per malvarmumo.FA1.202 La samovaro ne kantis.

  • La chambelanoj, kiuj devis porti la trenajhon de la vesto, eltiris siajn manojn al la planko, kvazau ili levas la trenajhon.FA1.112 La chambelanoj ne portis la trenajhon, char ghi ne ekzistis. Tion la leganto jam scias.

  • La hundo tuj malaperis, kaj antau ol la soldato povis pensi pri tio, li vidis ghin jam returne kun la reghidino.FA1.9 Li tamen ne pensis pri tio.