PMEG

Gramatiko / Unu-nombro kaj multe-nombro / Uzado de unu-nombro kaj multe-nombro /

8.2.3. Nombro che A-vortoj

A-vorto havu J-finajhon, se ghi priskribas ion multe-nombran:

Rimarku, ke la vortoj krajona kaj krajonaj neniel montras, kiom da krajonoj estas. La uzo de J dependas nur de la nombro de notoj.

Multe-nombra estas kompreneble chiu vorto, kiu havas J-finajhon, sed ankau personaj pronomoj povas esti multe-nombraj. La pronomoj ni kaj ili estas chiam multe-nombraj. Vi kaj si estas jen unu-nombraj, jen multe-nombraj. Oni estas normale unu-nombra, sed povas esti multe-nombra. Mi estas chiam unu-nombra (kaj ankau ci). La vorteto ambau estas chiam multe-nombra:

A-vorto, kiu priskribas subkomprenatan O-vorton, havu J-finajhon, se tiu O-vorto havus J-finajhon:

Se A-vorto priskribas nombran vorteton (sen posta O-vorto), oni uzu J-finajhon, se estas pli ol unu:

Nombraj vortetoj iafoje montras abstraktan nombron, kaj nenia O-vorto estas subkomprenata. Tiam oni normale uzas E-vorton kiel priskribon. E-vortoj neniam povas havi J-finajhon: Mil estas multe. Du multiplikite per du estas kvar. Se oni uzas A-vorton en tia frazo, oni komprenus, ke ia O-vorto estas subkomprenata: Dek estas difektitaj. = Dek autoj/mashinoj/seghoj... estas difektitaj.

Se A-vorto priskribas plurajn O-vortojn, ghi havu J-finajhon, char la signifo estas multe-nombra:

J nur se fakte temas pri pluraj aferoj «

Iafoje A-vorto rilatas al O-vorto kun J-finajho, sed priskribas lausence nur unu el la pluraj aferoj. Tiam la A-vorto ne havu J-finajhon:

  • Tie staris pluraj grandaj kaj unu malgranda tabloj. Kvankam malgranda rilatas al la vorto tabloj, ghi estu sen J, char ghi priskribas nur unu el la tabloj.

  • Mi volas verdan kaj rughan krajonojn. = ...unu verdan krajonon kaj unu rughan krajonon.

  • Chiuj damoj, la karoa, kera, trefa kaj pika, sidis en la unua vico.[FA2.106] Estis nur po unu damo el chiu speco. (Efektive la A-vortoj priskribas la unu-nombran vorton damo, kiu estas subkomprenata post chiu el ili.)

  • Venis Franca kaj Germanaj gastoj. = Venis unu Franca kaj pluraj Germanaj gastoj.

  • Du partoprenantoj estis respektive Japana kaj Korea. Estis unu Japana partoprenanto kaj unu Korea partoprenanto.

Por tiaj chi komplikaj signifoj oni elektu facile kompreneblan esprimomanieron. La chi-antauaj frazoj estas chiuj gramatike korektaj, sed iuj el ili povus esti pli klaraj. Ekz. anstatau Franca kaj Germanaj gastoj estas pli klare diri unu Franca kaj pluraj Germanaj gastoj.

Evito de miksaj formoj «

Multe-nombra A-vorto kune kun pluraj unu-nombraj O-vortoj povas iafoje shajni kiel stranga miksajho, kvankam tio estas tute logika. Zamenhof ofte evitis tian mikson, uzante unu-nombran A-vorton, precipe kiam la A-vorto estis poseda pronomo, au kiam temis pri pluraj abstraktaj O-vortoj:

  • mia frato kaj fratino[FE.36] = miaj frato kaj fratino. Oni povus diri, ke mia estas subkomprenata antau fratino: mia frato kaj mia fratino.

  • Shi estis tiel simila al la patrino per sia karaktero kaj vizagho.[FE.11] Sia estas priskribo kaj de karaktero, kaj de vizagho. Oni povus diri, ke sia estas subkomprenata antau vizagho.

  • la simpla lernado kaj uzado de Esperanto[OV.378] Simpla estas subkomprenata antau uzado. Alternative oni povas diri, ke lernado kaj uzado kune estas unu ideo.

  • Oni povas proponi [...] ekzemple internacian monsistemon, horsistemon, kalendaron k.t.p.[OV.379] Internacian estas subkomprenata antau horsistemon kaj kalendaron.

Same Zamenhof ofte evitis uzi plurajn unu-nombrajn A-vortojn kune kun unu multe-nombra O-vorto:

  • Estis inter la sepa kaj oka horo vespere.[M.200] = ...la sepa kaj (la) oka horoj...

Atentu al kio rilatas A-vorto «

Iafoje oni riskas erare rilatigi A-vorton al ia vorto, kiu staras pli proksime ol tiu, kiun la A-vorto vere priskribas:

  • Iu el tiuj malshatindaj friponoj certe estas kulpa. Ne *kulpaj*, char kulpa estas priskribo de iu, ne de friponoj.

  • Unu el miaj plej bonaj amikoj estis elektita en la Akademion. Elektita priskribas la vorton unu, ne la vorton amikoj.

  • Iuj en tiu granda nedistingebla homamaso estis alvenontaj al la sama celo kiel ni. Alvenontaj priskribas iuj, ne homamaso.

Speco de «

Che esprimoj kun speco de povas iafoje ekesti hezito inter unu-nombro kaj multe-nombro:

  • Tiaj specoj de vino estas tre multekostaj. Multekostaj priskribas la vorton specoj, kvankam ghi sence rilatas ankau al vino.

A-vortecaj vortetoj «

Vortetoj, kiuj povas roli A-vortece, kaj kiuj povas ricevi J-finajhon, sekvas la samajn regulojn pri J-finajho kiel A-vortoj.

  • tiu domo tiuj domoj

  • tia domo tiaj domoj

  • tiuj kato kaj hundo = tiu kato kaj tiu hundo

  • tiuj kato kaj hundoj = tiu kato kaj tiuj hundoj

  • Jen la kato kaj la hundo, kiu apartenas al mi. Nur la hundo apartenas al mi.

  • Jen la kato kaj la hundo, kiuj apartenas al mi. Kaj la kato, kaj la hundo apartenas al mi.

  • Jen la kato kaj la hundoj, kiuj apartenas al mi. La frazo estas dusenca. Vershajne nur la hundoj apartenas al mi, sed povas esti, ke ankau la kato estas mia.

  • Jen la hundoj kaj la kato, kiuj apartenas al mi. Kaj la hundoj kaj la kato apartenas al mi.