PMEG 2023

8.2.2. Nombro che O-vortoj

Plej multaj O-vortoj estas nomoj de individuecaj aferoj, kiuj povas esti nombrataj. Povas esti unu au pli multaj de la afero: tablo, domo, knabino, chevalo, vintro, metro, iro, preno.

Kiam estas pli ol unu, oni aldonas la finajhon J: tabloj, domoj, knabinoj, chevaloj, vintroj, metroj, iroj, prenoj.

Se alia vorto jam montras la multe-nombrecon, oni devas tamen uzi J: du domoj, tri domoj, multe da katoj, du kilogramoj da legomoj.

Se oni anstatauigas O-finajhon per apostrofo, la unu-nombreco restas: okul’okulo (neniam okuloj).

Nenombreblaj O-vortoj «

Multaj O-vortoj estas nomoj de neindividuecaj au substancecaj aferoj, kiuj ne povas esti nombrataj. Oni ne parolas pri unu au pluraj, sed pri pli au malpli multe: akvo, lakto, rizo, metalo, sablo, muziko, veturado, atendado.

Tiaj O-vortoj normale ne ricevas J-finajhon, char la distingo inter unu-nombro kaj multe-nombro estas fremda al ili. Sed iafoje oni parolas pri diversaj specoj de ia neindividueca afero. Tiam oni povas je bezono uzi J-finajhon:

  • metalo metaloj = pluraj specoj de metalo

  • muziko muzikoj = pluraj specoj de muziko

  • Hejme li regalas sin per dolchaj bonegaj vinoj.Rt.31 Temas pri pluraj specoj de dolcha vino.

  • Krom la euklida geometrio oni povas elpensi aliajn geometriojn kun aliaj reguloj. Oni parolas pri diversaj geometri-sistemoj.

Che nenombreblaj aferoj oni povas montri la kvanton per mezurunuoj. Tiaj unuoj estas nombreblaj: tri litroj da akvo, du hektogramoj da metalo, unu sitelo da sablo, tri horoj da muziko.

Iuj vortoj por mangheblaj aferoj, kiuj normale nomas individuajhon, povas tamen iafoje ricevi substancecan signifon, kiam temas pri kuirajho, ekz. fisho, kolbaso k.a. Normale oni parolas pri unu, du au pli da fishoj au kolbasoj, sed oni ankau povas diri ekz.: Tiu manghajho estas farita el fisho/kolbaso. (Ne gravas, chu estas unu au pluraj fishoj/kolbasoj.) Sed en tiaj okazoj, kiam preskau certe estas pli ol unu, oni ja uzu J-finajhon: Tofuo° estas manghajho farita el sojfaboj. (Apenau povus esti nur unu sojfabo.) Pli ofte oni tamen diras: Tio estas fishajho/kolbasajho. Tofuo° estas sojfabajho. Kiam oni mencias la nombron, oni chiuokaze devas uzi J-finajhon, se estas pli ol unu: Li manghis du fishojn. Shi povis manghi nur du fabojn.

Che O-vortoj kun AJH-sufikso la nombrebleco ofte ne estas fiksita.

Grupaj O-vortoj «

Iuj nombreblaj O-vortoj montras grupon. Tia O-vorto montras ion, kio konsistas el individuoj, ekz.: familio (pluraj personoj), arbaro (pluraj arboj), klaso (pluraj samspecaj aferoj), vico (pluraj aferoj en ia ordo), kaj multegaj aliaj. Kun J-finajho tia vorto montras plurajn apartajn grupojn: familioj (pluraj grupoj de personoj), arbaroj (pluraj grupoj de arboj) k.t.p.

Agoj «

O-vorto, kiu estas nomo de ago, montras sen J-finajho unu okazon de tia ago. Kun J-finajho ghi montras plurajn apartajn okazojn de la ago. Longan agadon au ripetadon de ago oni normale montras per la sufikso AD. AD + simpla O-finajho montras unufojan agadon au ripetadon. AD + OJ estas pluraj apartaj longaj agadoj, au pluraj ripetadoj:

  • krio = unu lauta voko

  • krioj = pluraj lautaj vokoj

  • kriado = longa krio, pluraj krioj farataj dum certa tempo

  • kriadoj = pluraj longaj krioj, plurfoja kriado

Atentu pri la signifo «

Oni atentu pri la signifo de la Esperantaj vortoj. Jen estas kelkaj ekzemploj de vortoj, kiuj povas esti problemaj por iuj:

  • Li vestis sin per blanka kalsono kaj nigra pantalono. Por tiaj vestajhoj oni uzas en multaj lingvoj multe-nombrajn vortojn, char origine temis pri po du vestajhoj, po unu por chiu kruro.

  • Mi elspezis mian tutan monon.Rz.60 En kelkaj lingvoj oni uzas multe-nombran vorton por mono, char ghi konsistas el pluraj moneroj kaj monbiletoj.

  • La asocio ricevis novan statuton. La vorto statuto estas kelklingve chiam multe-nombra, char ghi konsistas el pluraj paragrafoj.

  • Li malsanighis je variolo. Malsanoj kiel variolo, varicelo kaj morbilo havas en iuj lingvoj multe-nombrajn nomojn, char ili kauzas plurajn pustulojn k.s. sur la hauto.

  • Per tondilo ni tondas.FE.34 La vorto tondilo estas en iuj lingvoj multe-nombra, char ghi konsistas el du kunmetitaj partoj.

  • Tiu muzikisto ludas drumon. Por la kompleksa instrumento drumo oni uzas en multaj lingvoj multe-nombran vorton, char ghi konsistas el pluraj tamburoj kaj cimbaloj ludataj de unu sola muzikisto.

  • Usono estas grandega lando. La lando Usono havas en multaj lingvoj multe-nombran nomon, char ghi estas unuigho de pluraj shtatoj.

  • Ili loghas en Nederlando. La lando Nederlando havas en iuj lingvoj multe-nombran nomon, char la nomo origine priskribis grupon da regionoj (“la Malaltaj Landoj”), kiuj estis poste kunigitaj.

  • Tiun semajnon mi ne laboros, char mi havos feriojn. Ferio estas en Esperanto unu libera tago. Se estas pli ol unu tago, oni diru ferioj au uzu la vorton feriado.

  • Shi portas novajn okulvitrojn. Por tia ilo oni uzas en multaj lingvoj unu-nombran vorton, char temas pri unu ilo, kiu tamen konsistas el du vitroj.

Noto: Iafoje aperas la ideo, ke okulvitroj estu traktata kvazau ghi estus unu-nombra malgrau la J-finajho: *Mi havas unu okulvitrojn.* *Shi portas malnovan okulvitrojn.* Tio estas eraro. Chiu vorto kun J-finajho estas nepre multe-nombra. Oni diru: Mi havas unu paron da okulvitroj. Shi portas malnovajn okulvitrojn. Shi portas malnovan paron da okulvitroj. Iuj volas anstatauigi okulvitroj per nova unu-nombra vorto. Tio estus teorie farebla, sed vershajne praktike ne sukcesus.