PMEG 2023

33.4.1.1. Rilata kiu

  • La fera bastono, kiu kushis en la forno, estas nun brule varmega.FE.31 La kiu-frazo estas rekta priskribo de la vorto bastono. La tuto estas kunigo de du frazoj: La fera bastono, estas nun brule varmega. + La fera bastono kushis en la forno. La sama bastono rolas en ambau frazoj. En la subfrazo oni uzas rilatan kiu por reprezenti la bastonon. Oni povas anstataue uzi participan priskribon: La fera bastono kushinta en la forno estas nun brule varmega.

  • En unu vilagho loghis du viroj, kiuj ambau havis la saman nomon.FA1.13En unu vilagho loghis du viroj. + La du viroj havis la saman nomon. Oni uzas kiuj, char ghi reprezentas multe-nombran vorton.

  • Ili prenis la monon, kiun Johano donis al ili.FA1.63Ili prenis la monon. + Johano donis al ili la monon. (= Ili prenis la monon donitan al ili de Johano.) Oni uzas kiun kun N-finajho, char ghi rolas kiel objekto en la subfrazo.

  • Shi estis ja la plej bela knabino, kiun li iam vidis.FA1.53 La frazparto la plej bela knabino rolas kiel perverba priskribo (sen N-finajho) en la cheffrazo. En la rilata subfrazo oni tamen uzas kiun kun N-finajho, char ghi tie rolas kiel objekto.

  • Ekzistas ankorau aliaj, pri kiuj ni ne parolos.FK.278 Ekzistas ankorau aliaj. Pri ili ni ne parolos. Oni uzas pri antau kiuj, char ghi rolas kiel pri-komplemento en la subfrazo.

  • Li estis rigardata kiel vigla maljuna sinjoro, che kiu servi estas afero nur honora kaj profita.FA4.177Li estas rigardata kiel vigla maljuna sinjoro. + Servi che la vigla maljuna sinjoro estas afero nur honora kaj profita. Kiu estas che-komplemento de servi.

  • De tie oni iris en chambron, la muroj de kiu estis kovritaj per porka ledo.De tie oni iris en chambron. + La muroj de la chambro estis kovritaj per porka ledo. De kiu estas poseda priskribo de la muroj kaj devas stari post la muroj. Chi tiaj subfrazoj estas tre maloportunaj, char de kiu staras tro longe for de la komenco de la subfrazo. La subfrazo do ne havas klaran frazenkondukilon. Por eviti tion oni plej ofte uzas kies anstatau de kiu(j): De tie oni iris en chambron, kies muroj estis kovritaj per porka ledo.FA2.145

Kiu rilate al alia tabelvorto «

Ofte la priskribata vorto en la cheffrazo estas tiu au alia tabelvortoj je U:

  • Richa estas tiu, kiu shuldas al neniu.PE.734

  • La de longe pasintaj tempoj chiam havas grandan charmon por tiuj, al kiuj la novaj tempoj alportis nenion krom larmoj kaj doloro.M.147

  • Mi nun havas tie chi preskau neniun, al kiu mi povus konfidi.BV.67

  • Chiun, kiu eniros en la domon, oni mortigu.Kr2.23

Ofte O-vorto, kiu estas priskribata de rilata kiu-frazo, havas tiu kiel difinilon antau si. Tiu emfazas la rilaton al la kiu-frazo:

  • Shi kisis tiun manon, kiu ankorau antau nelonge kruele batis shian infanon.M.198Shi kisis tiun manon. + Tiu mano ankorau antau nelonge kruele batis shian infanon.

  • Shi [...] kantadis tiujn kantojn, kiujn shi en aliaj cirkonstancoj neniam kantis.FA1.226Shi kantadis tiujn kantojn. + Tiujn kantojn shi en aliaj cirkonstancoj neniam kantis.

  • Post duonhoro [...] shi ankau malsupreniros per tiu shtuparo, per kiu nun shi supreniras.M.19

Kiu-frazo povas ankau priskribi tabelvorton je A, kiu rolas O-vortece:

  • Unuj servas por ornamo, kaj aliaj por mangho, ekzistas ankau tiaj, kiuj estas tute superfluaj.FA3.19 Oni povus diri, ke O-vorto estas subkomprenata: ...ekzistas ankau tiaj kreskajhoj, kiuj estas... (en la kunteksto estas evidente, ke temas pri diversaj kreskajhoj).

Oni povas ankau uzi rilatan kia por priskribi tia, se temas klare pri eco.

Kiu rilate al persona pronomo «

Rilataj kiu-frazoj ankau povas priskribi personan pronomon:

  • Shi hontis, ke shi, kiu estas tiel elegante vestita, havas kiel patrinon tian almozulan virinon, kiu kolektas lignon.FA4.92

  • Sed vin, kiuj forlasis la Eternulon, forgesis Mian sanktan monton, aranghas tablon por la Felicho, kaj faras vershon por la Destino – vin Mi destinos por la glavo.Jr.21

  • Al Vi, kiu kreas, al Vi, kiu reghas, hodiau ni preghas.OV.589

Malfacile disigeblaj frazoj «

Ofte estas malfacile disigi rilatan kiu-frazon de la cheffrazo, char la signifo dependas de ambau frazoj kune:

  • Shi prenis la plej belan arghentan vazon, kiu estis en la loghejo.FE.19Shi prenis la plej belan arghentan vazon. + La arghenta vazo estis en la loghejo. La du apartigitaj frazoj tre malbone esprimas la celitan sencon. La kiu-frazo estas bezonata por limigi la signifon de la frazparto la plej belan arghentan vazon.

  • Chiu, kiu shin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon.FE.11 Se oni disigas, la senco perdighas: Chiu povis pensi, ke li vidas la patrinon. + Chiu shin vidis. Ne chiu tiel pensis. Ne chiu shin vidis.

Iuj ne metas komojn antau (kaj post) kiu-frazo necesa por la signifo de la tuta frazo. Pri tio tamen ne ekzistas reguloj. Oni povas chiam meti komojn.

Malproksimaj kiu-frazoj «

Rilata kiu-frazo normale staras tuj post la priskribata vorto, sed iafoje en alia pozicio, ekz. en la komenco de la tuta frazo. Tiam la priskribata vorto ordinare estas tiu au havas tiu antau si:

  • Kiun malghojo ne turmentis, tiu ghojon ne sentas.PE.497Tiu, kiun malghojo ne turmentis, ne sentas ghojon.

  • Kiu mem sin laudas, tiun neniu aplaudas.PE.1216Neniu aplaudas tiun, kiu mem sin laudas.

  • Kiu volas perfektighi en Esperanto, al tiu mi rekomendas la diversajn lernolibrojn kaj vortarojn.FAnt.46Al tiu, kiu volas perfektighi en Esperanto, mi rekomendas...

  • Nur tiujn vi povas manghi el chiuj movighantoj, kiuj havas flugilojn kaj iras kvarpiede.Lv.11El chiuj movighantoj vi povas manghi nur tiujn, kiuj havas flugilojn...

  • La franca lingvo videble estis tiu [scio] el shiaj scioj, de kiu shi esperis plej multe.M.24

Sola tiu estas tamen iafoje subkomprenata en chi tiaj frazoj.

Tiu antau O-vorto povas helpi montri, al kiu vorto la kiu-frazo rilatas, se la kiu-frazo ial ne trovighas tuj post la priskribata vorto:

  • Tiu bela domo che la maro, kiun ni vizitis pasintsomere, bedaurinde estis bruligita. Tiu helpas montri, ke la kiu-frazo priskribas la vorton domo, ne maro.

Se tiu ial ne konvenas, oni povas anstataue ripeti post kiu O-vorton, kiu montras klare pri kio temas. Kiu tiam rolas kiel difinilo de tiu O-vorto:

  • La sola infano de mia amiko, kiun infanon vi vidis che mi antau nelonge, mortis hierau. Se oni ne aldonus la vorton infanon post kiun, oni pensus, ke vi vidis la amikon, char la kiu-frazo staras tuj post amiko. Oni malemas diri tiu sola infano, char tiam sonus kvazau ekzistus pli ol unu sola infano. Eble pli bona elturnigho estas ekz.: La sola infano de mia amiko, tiu infano, kiun vi vidis che mi antau nelonge, mortis hierau.

Kiam rilata kiu-frazo trovighas frazkomence, oni iafoje metas la priskribatan O-vorton post kiu en la subfrazo. En la cheffrazo restas nur tiu. Tio estas tre speciala frazturno uzata preskau nur en skriba lingvo, kaj ech tie nur tre malofte: Kiu hundo bojas, tiu ne mordas.Tiu hundo, kiu bojas, ne mordas.

Iafoje frazkomenca kiu-frazo povas rilati al ties en la cheffrazo:

  • Kiu ech nur gratetos al li la hauton au difektos al li ech unu haron, ties karnon mi disshiros je pecoj kaj donos ghin kiel manghon al malsataj vulturoj!Rt.121

Sed oni ne uzas kiu-frazon post ties. Oni ne diras ekz.: *Ties hejmo, kiu helpis nin, estis detruita de la soldatoj.* Sed: La hejmo de tiu, kiu helpis nin, estis detruita de la soldatoj. Oni ankau ne diras: *Chi tiu domo estas ties, kiu helpis nin.* Sed: Chi tiu domo apartenas al tiu, kiu helpis nin.

Pli ol unu rilata kiu-frazo «

Iafoje unu chefvorto estas priskribata de pli ol unu rilata kiu-frazo. Normale oni por klareco almetas kunligan vorteton, ekz. kaj au sed:

  • Hierau mi vidis viron, kiu promenis sur la strato, kaj kiu portis grandan valizon. Ambau kiu-frazoj priskribas la vorton viron.

  • Dum la trarigardado mi trovis diversajn esprimojn, kiuj siatempe shajnis al mi bonaj, sed kiuj nun al mi ne plachas kaj kiujn mi volonte shanghus.LR.146A Tri kiu-frazoj priskribas la frazparton diversajn esprimojn.

  • Glaso de vino estas glaso, en kiu antaue sin trovis vino, au kiun oni uzas por vino.FE.32

Se estas pli ol du rilataj kiu-frazoj, sufichas meti kunligilon antau la lasta kiu-frazo:

  • Jen estas afero, kiu estas tre utila, kiu helpos vin en multaj okazoj, kaj kiun vi tre zorge gardu. Chiuj tri kiu-frazoj priskribas la vorton afero.

Ne forlasu rilatan kiu «

Ne forlasu rilatan kiu. En iuj lingvoj tio estas ebla, sed en Esperanto ne.

Plurakontaj kiu-frazoj «

Rilata kiu-frazo rolas kiel rekta priskribo. Ordinare ghi iel helpas identigi la priskribatan aferon, au montras ian karakterizon de ghi. Sed iuj rilataj kiu-frazoj estas pli malforte ligitaj al la priskribata vorto. Tia kiu-frazo simple daurigas la rakontadon. Oni same bone povas uzi apartan cheffrazon:

  • Shi kun ghentila rideto transdonis la leteron al la anglino, kiu levighis, faris saluton kaj eliris el la chambro.M.22Shi kun ghentila rideto transdonis la leteron al la anglino, kaj tiu (poste) levighis...

  • La patro shovis sin sub la felon, per kiu li sin kovris.FA4.83La patro shovis sin sub la felon, kaj li kovris sin per ghi.

  • Venis al shi malricha virino, kiu petis shin, ke shi donu al shi trinki.FE.15Venis al shi malricha virino. Shi petis shin, ke...

  • Kelkaj estimataj scienculoj per sugestio falis en kaptilon, el kiu ili tamen baldau retirighis.L2.218...falis en kaptilon, sed ili tamen baldau retirighis el ghi.

En plurakontaj kiu-frazoj oni iafoje aldonas O-vorton post kiu, por iel klarigi la priskribatan aferon. Kiu tiam rolas kiel difinilo de la aldonita O-vorto. Tian aldonan O-vorton oni uzas nur malofte, sed se la priskribata vorto estas propra nomo, tio okazas iom malpli malofte. Alternative oni povas meti la klarigan O-vorton kiel apudmeton post la priskribata vorto:

  • Li shuldas al mi mil eurojn, kiun sumon li ne repagis malgrau plurfoja rememorigo.Li shuldas al mi mil eurojn. Tiun sumon li ne repagis... Sen la klariga vorto sumon la frazo farighus: ...mil eurojn, kiujn li ne repagis... (kun J-finajho). Alia alternativo estas: ...mil eurojn, sumon, kiun li ne... Tiam sumon rolas kiel apudmeto de mil eurojn.

  • Mi iris ankau al Kioto, kiu urbo tre plachis al mi.Mi iris ankau al Kioto. Tiu urbo tre plachis al mi. Oni povas ankau diri: ...al Kioto, kiu tre plachis al mi. Au: ...al Kioto, urbo, kiu tre plachis al mi. La aldono de urbo povas esti utila, se la auskultanto eble ne scias, kio estas Kioto.

  • Mi tre shatas Chadon kaj Kenjon, kiujn landojn mi vizitis plurfoje. Au: Mi tre shatas Chadon kaj Kenjon, landojn, kiujn mi vizitis plurfoje.

Emfazaj frazturnoj «

Ekzistas speciala emfaza frazturno, en kiu oni uzas prezenton per la verbo esti plus rilatan subfrazon kun kiu:

  • Li decidas pri chi tiaj aferoj. Estas li, kiu decidas pri chi tiaj aferoj. La cheffrazo estas li prezentas la subjekton emfaze. La kiu-frazo rakontas ion pri li.

  • Ne, Pjotr Ivanovich, estis mi, kiu diris “he!”Rz.14

Tiajn frazturnojn oni ne trouzu. Ofte oni povas emfazi pli facile per la vortordo: Pri chi tiaj aferoj decidas li. Legu pli pri vortordo kaj emfazado.

Oni simile uzas ankau rilatan kio en emfazaj frazturnoj.