PMEG

Gramatiko / Subfrazoj /

33.4. Rilataj subfrazoj

Tabelvortoj je KI ankau enkondukas subfrazojn sen demanda signifo. Ofte tia KI-vorto iel reprezentas aferon, kiu trovighas ankau en la cheffrazo. Tiajn KI-vortojn oni nomas rilataj, char ili montras rilaton inter la subfrazo kaj la cheffrazo.

Multaj detaloj pri rilataj KI-vortoj estas klarigataj nur en che kiu, la plej grava KI-vorto, sed validas principe por chiuj KI-vortoj.

Rilata KI-vorto staras (normale) komence de la subfrazo kiel frazenkondukilo.