PMEG 2023

34.1. Ordo de frazpartoj

La baza ordo de frazpartoj sekvas la chi-postan modelon:

subjektochefverboobjektoaliaj frazpartoj

  • La knabo – sidas.
    subjekto – chefverbo
  • Ili – sidas – sur la sofo.
    subjekto – chefverbo – loka komplemento
  • La hundo – chasas – katon.
    subjekto – chefverbo – objekto
  • Karlo – manghas – rizon – per manghbastonetoj.
    subjekto – chefverbo – objekto – ila komplemento
  • La virino – estas – arkitekto.
    subjekto – chefverbo – perverba priskribo de la subjekto
  • La chielo – farighis – malhela.
    subjekto – chefverbo – perverba priskribo de la subjekto
  • Chiuj – opinias – lin – stranga.
    subjekto – chefverbo – objekto – perverba priskribo de la objekto

Tiu modelo tamen ne validas por KI-vortoj, char KI-vorton oni normale chiam metas unue en la frazo sendepende de ghia frazrolo.

Se oni uzas alian vortordon, oni ne shanghas la bazan signifon, sed nur kreas diversajn emfazojn:

  • Sur la sofo sidas ili. Atentigo, ke ghuste ili sidas tie, ne iuj aliaj.

  • Sur la sofo ili sidas. Atentigo, ke ili sidas ghuste sur la sofo, ne aliloke.

  • Chasas katon la hundo. Atentigo, ke ghuste la hundo, ne iu alia, chasas katon.

  • Chasas la hundo katon. Atentigo, ke ghi chasas katon, ne ekz. rigardas.

  • Katon la hundo chasas. Atentigo, ke ghi chasas ghuste katon, ne ekz. raton.

  • Rizon Karlo manghas per manghbastonetoj. Atentigo, kiamaniere Karlo manghas ghuste rizon.

  • Arkitekto la virino estas. Atentigo, ke shi estas ghuste arkitekto.

  • Stranga chiuj opinias lin. Atentigo, ke ili opinias lin ghuste stranga.

Che perverba priskribo oni tamen ne povas chiam tute libere shanghi la vortordon, char perverba priskribo plej ofte ne havas rolmontrilon. Tial iafoje oni povus konfuzi perverban priskribon kun subjekto. Estas diferenco inter leono estas besto (vero) kaj besto estas leono (malvero, char ekzistas ankau aliaj bestoj). En frazo kiel lernanto farighis instruisto la ordo estas tre grava, char instruisto farighis lernanto estas tute alia afero. En plej multaj realaj frazoj kun perverba priskribo la kunteksto tamen forigas la eblojn de miskomprenoj, ech se oni uzas nekutiman vortordon. Sed frazo kiel *instruisto lernanto farighas* estas apenau komprenebla, kaj tial evitenda.

Oni povas emfazi kaj nuanci ankau alimaniere. Ekz. per la vorto ja, kiu aldonas emfazon. Iafoje oni povas uzi prezentan cheffrazon plus rilatan subfrazon. Parole oni povas aldoni elparolan emfazon al gravaj vortoj.