PMEG 2023

33.4.1.3. Rilata kies

Kies = “de kiu”. De havas tamen multajn diversajn signifojn. Kies havas nur tri el tiuj signifoj: posedo/aparteno, senca objekto kaj senca subjekto. Se temas pri iu alia el la signifoj, kiujn havas de, oni devas uzi de kiu.

Poseda kies «

Rilata kies plej ofte montras posedon au apartenon:

  • Jen estas viro, kies nomo estas Markoto.Zhh.6Jen estas viro. + Lia nomo estas Markoto.

  • La chambro, kies pordon la pordisto malfermis, estis sufiche vasta.M.7La chambro estis sufiche vasta. + La pordisto malfermis la pordon de la chambro.

Objekta kies «

Rilata kies povas montri la sencan objekton de aga O-vorto:

  • Ghi estas ia ennovajho, pri kies akceptado au neakceptado oni devas konsilighi.OV.102Ghi estas ia ennovajho. + Oni devas konsilighi pri la akceptado au neakceptado de tiu ennovajho. La priskribo de tiu ennovajho montras la sencan objekton de (ne)akceptado: Oni devas konsilighi, chu oni akceptu au ne akceptu tiun ennovajhon.

Subjekta kies «

Rilata kies povas montri la sencan subjekton de aga O-vorto:

  • La serpento, de kies mordo mortis via patro, nun portas lian kronon.H.33La serpento nun portas lian kronon. + Via patro mortis de la mordo de la serpento. De la serpento montras la sencan subjekton de mordo: Via patro mortis, char la serpento mordis lin.

Eraraj uzoj de kies «

En iuj lingvoj ekzistas vorto, kiu similas al kies, sed kiu havas pli da signifoj. La Esperanta kies povas signifi nur de kiu, kaj nur kiam temas pri posedo/aparteno, senca objekto au senca subjekto. Kies ne povas signifi el kiu, al kiu, pri kiu au simile.

Por kontroli, chu rilata kies estas ghusta, oni memstarigu la subfrazon. Se oni tiam uzus de, kaj se de montras posedon/apartenon, objekton au subjekton, tiam oni povas uzi kies en la subfrazo:

  • La asocio, kies unu el la delegitoj li estas, nomighas UEA. Se oni memstarigas la subfrazon, ghi farighas: Li estas unu el la delegitoj de la asocio. De montras apartenon. Kies estas do ghusta. Sed la frazo estas tre malsimpla kaj malfacile komprenebla. Pli facila (sed ne tute samsignifa) estas la jeno: La asocio, kies delegito li estas, nomighas UEA.

Kies ne signifas el kiu «

El povas interalie montri elekton, apartigon au distingon de unu au pluraj individuo(j) el grupo de individuoj: El shiaj multaj infanoj unuj estas bonaj kaj aliaj estas malbonaj.FE.12 Tio iom similas al apartena de, sed ankau tiam ne estas eble uzi kies. Oni devas uzi el kiuj:

  • En la chambro estis tri personoj, el kiuj unu levighis renkonte al Marta.M.20 Ne estas ghuste diri: *...tri personoj, kies unu levighis...* Memstarigita frazo estas: Unu el la personoj levighis renkonte al Marta. Temas pri apartigo de individuo el grupo. Oni devas diri el la personoj/el ili, ne de la personoj/de ili. Tial kies ne estas ebla.

  • La regho de Egiptujo parolis al la Hebreaj akushistinoj, el kiuj unu estis nomata Shifra kaj la dua estis nomata Pua.Er.1 Ne estas eble diri: *...akushistinoj, kies unu estis nomata...*

Kies ne signifas al kiu «

Rilate al la verbo aparteni oni ne povas uzi kies, sed devas uzi al kiu:

  • Nia asocio, al kiu ne apartenas tiuj personoj, ne havas ian ajn respondecon pri iliaj agoj. Ne diru: *Nia asocio, kies ne apartenas...* La memstara frazo estas: Tiuj personoj ne apartenas al nia asocio. Oni neniam diras *aparteni de*.