PMEG 2023

35.1. Nomspecoj

Normalaj propraj nomoj «

Normala propra nomo estas O-vorto, kiu per si mem estas propra nomo: Karlo, Petro, Berlino, Atlantiko, Japanujo, Nilo, Olimpo. Kelkfoje tia nomo havas A-vorton au alispecan priskribon, kiu estas parto de la nomo: Nova Zelando, Norda Ameriko, Sankta Petro, la Sankta Biblio, la Nobla Korano, Nilo Blanka, Bulonjo-che-Maro (au Bulonjo che maro). Che tiaj nomoj oni plej ofte ne uzas la.

Ordinaraj O-vortoj kiel propraj nomoj «

Propra nomo ankau povas esti ordinara O-vorto (kun au sen priskriboj), kiu farighis propra nomo de io: la Rugha Maro, la Sankta Virgulino, la Eternulo, la Fortuno. Tia nomo povas ankau esti O-vortece uzata A-vorto: la Chiopova (= Dio). Che tiaj nomoj oni normale ja uzas la.

Citajhaj propraj nomoj «

Iafoje propra nomo ne estas O-vorto, sed alispeca vorto au ech tuta frazo: Amplifiki (muzikensemblo), Ajn (poemaro), Chu vi kuiras chine? (romano). Oni povas nomi ilin citajhaj propraj nomoj, char ili estas normale traktataj kiel citajhoj. Al tiu chi grupo oni ankau povas kalkuli ne-esperantigitajn nomojn sen O-finajho: Beijing, Shakespeare, Waringhien.

Multe-nombraj nomoj «

Propraj nomoj normale estas unu-nombraj. Kelkaj nomoj, kiuj montras grupon de pluraj aferoj, estas tamen multe-nombraj: Filipinoj (insularo), Andoj (montaro), Karolidoj (familio). Legu ankau pri la che multe-nombraj propraj nomoj.

Chu esperantigi? «

Propraj nomoj povas reteni sian originan, ne-Esperantan formon, eventuale transskribitan per Esperantaj literoj, au ili povas esti tute esperantigitaj kun Esperantaj finajhoj. Chiu metodo havas siajn uzokampojn. Neniu el ili povas esti universale uzata.