PMEG 2024
4.2. Uzo de O-vortoj
Frazparto, kies chefa vorto estas O-vorto, estas nomata O-vorta frazparto. O-vortaj frazpartoj rolas en frazoj precipe kiel subjekto, objekto, alvoko au komplemento, sed ili ankau povas roli kiel priskribo de alia vorto.
O-vortaj frazpartoj kiel subjekto «
La bona virino trankviligis sian soifon.FE.15
Sur la korto staras koko kun tri kokinoj.FE.33
Legu pli pri subjekto.
O-vortaj frazpartoj kiel objekto «
Mi prenis broson kaj purigis la veston.FE.39
Mi vidas leonon.FE.7
Legu pli pri objekto.
O-vortaj frazpartoj kiel alvoko «
Ludoviko, donu al mi panon.FE.8
Vi parolas sensencajhon, mia amiko.FE.35
Legu pli pri alvoko.
O-vortaj frazpartoj kiel komplemento «
Sur la fenestro kushas krajono kaj plumo.FE.6
Li staris tutan horon apud la fenestro.FE.26
Mi veturas al Londono.LR.129
Li amas tiun chi knabinon pro shia beleco kaj boneco.FE.35
Legu pli che la diversaj rolmontriloj.
O-vortaj frazpartoj kiel priskribo «
La dentoj de leono estas akraj.FE.7
Glaso da vino estas glaso plena je vino.FE.32
Pli proksime al la fenestroj [...] prenis al si lokon laboristinoj pli junaj.M.112
Augusto estas mia plej amata filo.FE.22
Legu pli che la diversaj rolmontriloj. Legu ankau pri perverba priskribo.