PMEG 2023

4.1. Bazaj reguloj por O-vortoj

Vorton kun la finajho O oni nomas O-vorto. O-vortoj rolas precipe kiel subjekto kaj objekto, sed ili povas roli en multaj aliaj manieroj.

O-vortoj estas nomoj de aferoj, konkretajhoj, abstraktajhoj, homoj, bestoj, fenomenoj, agoj, kvalitoj, specoj, individuoj k.t.p.:

  • tablo = nomo de konkretajho

  • hundo = nomo de bestospeco

  • sagho = nomo de kvalito

  • amo = nomo de sento

  • kuro = nomo de ago

  • martelado = nomo de agado

  • Petro = nomo de persono

  • Berlino = nomo de urbo

Post O-finajho povas sekvi J-finajho por multe-nombro, kaj N-finajho por frazrolo. Oni ankau povas meti ambau, sed chiam J antau N:

tablotablojtablontablojn
hundohundojhundonhundojn
kurokurojkuronkurojn

Oni povas anstatauigi la finajhon O per apostrofo, sed nur kiam ne sekvas J au N: hund’hundo, sagh’sagho, am’amo, kur’kuro, Berlin’Berlino.

Legu ankau pri O-vortaj frazpartoj, kaj pri propraj nomoj.