PMEG 2023

9.1.5. La – specialaj uzoj

La anstatau poseda pronomo «

Ofte oni uzas la anstatau poseda pronomo, se la kunteksto klare montras, kiu la posedanto estas. Tio aparte ofte okazas, kiam oni parolas pri korpopartoj, vestajhoj au parencoj. Tiam oni tre ofte preferas la:

  • Li levis la kapon.Li levis sian kapon.

  • Mi montris per la fingro, kien li iru....per mia fingro...

  • Shi lavis al si la piedojn.Shi lavis siajn piedojn.

  • La vojkamarado balancis la kapon kaj estis tre malghoja.FA1.73...balancis sian kapon...

  • La randon de la chapelo li ofte ektushas per la mano.M.167...de sia chapelo ... per sia mano.

  • Kien vi volas iri, ke vi metis sur vin la festan surtuton?FA3.96...vian festan surtuton?

  • Diru al la patro, ke mi estas diligenta.FE.8 La patromia patro (la patro de la parolanto). Oni tamen ofte uzas la vortojn Patro kaj Patrino (kun komenca majusklo) kvazau proprajn nomojn sen la. Tiel oni ofte parolas ene de familio. Se la parolanto kaj la auskultanto estus samfamilianoj, la frazo do povus esti: Diru al Patro, ke mi estas diligenta. La karesformojn pachjo kaj panjo oni chiam uzas propranomece sen la, kiam oni parolas pri la propraj gepatroj: Diru al Pachjo/pachjo, ke...

La anstatau chiuj «

Kiam ne estas risko pri miskompreno, oni povas uzi la anstatau chiuj, sed la ne estas same insista kiel chiuj:

  • La gastoj eksidis che la tablo. ≈ Chiuj gastoj eksidis... Chiuj insistas pri tio, ke neniu gasto mankis. Kun la povus esti, ke eble mankis iu, sed tion oni opinias malgrava.

  • Chi-vespere la angloj prezentos teatrajhon en la kongresejo. La angloj ≈ chiuj angloj. La situacio (kongreso) tamen limigas la sencon de chiuj angloj. Temas pri (pli-malpli) chiuj angloj, kiuj partoprenas en la kongreso, kaj ne pri chiuj angloj de la mondo. Alia interpreto estas, ke temas pri grupo, kiu kvazau reprezentas chiujn anglojn en la kongreso.

Ofte, kiam oni parolas ghenerale pri speco, la egalas pli-malpli al chiu au chiuj.

La antau lingvonomoj «

La estas uzata antau lingvonomoj, kiuj konsistas el A-vorto plus la vorto lingvo (ofte subkomprenata). Oni uzas la, char oni rigardas la lingvojn kiel unikajhojn: la angla (lingvo), la china (lingvo), la nederlanda (lingvo) k.a. Ekzistas nur unu angla lingvo, nur unu china k.t.p. (Efektive ekzistas ofte pluraj variantoj de tiaj lingvoj, sed normale oni ignoras tion.)

Oni tamen ne uzu la che tiuj lingvoj, kiuj havas propran O-vortan nomon, ekz. Esperanto, Ido, Volapuko, latino, sanskrito k.a.

La antau plej kaj malplej «

Kiam plej au malplej cheestas, temas normale pri io unika, kaj sekve oni uzas la:

  • La malfelicha infano forkuris kaj kashis sin en la plej proksima arbaro.FE.21

  • Li estas tre kredema: ech la plej nekredeblajn aferojn, kiujn rakontas al li la plej nekredindaj homoj, li tuj kredas.FE.41

  • El chiuj miaj infanoj Ernesto estas la plej juna [infano].FE.10

  • Kelkaj homoj sentas sin la plej felichaj [homoj], kiam ili vidas la suferojn de siaj najbaroj.FE.32

Se temas pri komparo inter du individuajhoj au du grupoj, oni uzas kutime la (mal)pli anstatau la (mal)plej:

  • Unu vidvino havis du filinojn. La pli maljuna [filino] estis tiel simila al la patrino per sia karaktero kaj vizagho, ke chiu, kiu shin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon.FE.11

  • Chu tiam via plej agha filino ne havus la devon subtenadi la ekzistadon, zorgi pri la edukado kaj bona direktado de la malpli aghaj gefratoj?M.87 Oni faras komparon inter unuflanke la pli agha filino kaj aliflanke chiuj shiaj malpli aghaj gefratoj.

Kelkfoje plej ne montras ion unikan, sed plej altan gradon de eco au maniero. Tiam oni ne uzu la:

  • Ech vulpo plej ruza fine estas kaptata.PE.285 Ne temas pri certa konata vulpo, sed pri iu ajn vulpo maksimume ruza.

  • Li ekaudis bruan tonon, kiu povis ektimigi la koron ech de plej kuragha viro.FA1.156 Temas ne pri certa difinita kuragha viro, sed pri la kategorio de plej kuraghaj viroj.

  • Chiuj floroj brilis en plej belegaj koloroj.FA2.135 Temas pri speco de koloroj. Se oni aldonus la, temus pri ghuste tiuj koloroj, kiuj estas plej belaj, kaj la parolanto supozus, ke la auskultanto scias precize, kiuj estas tiuj koloroj.

  • Li estas plej laca en la mateno. Ne temas pri komparo inter diversaj personoj, sed pri komparo inter diversaj lacecoj de unu sama persono en diversaj tempoj.

  • Kiu venas plej frue, sidas plej ghue.PE.535 Plej ne staras antau O-vorta frazparto, sed antau E-vorta frazparto.

  • Shi hontis siajn larmojn kaj deziris kashi ilin kiel eble plej rapide.M.25

La ech estas tiel ofta antau plej, ke oni ofte uzas ghin pro nura kutimo, ech kiam ne temas vere pri io konata au unika:

  • Por vi mi en la plej malluma nokto irus al la fino de la mondo.M.8 Ne temas pri difinita unika nokto, sed pri iu ajn nokto maksimume malluma. Pli bone estus sen la.

Zamenhof ech uzis la plej che E-vortaj frazpartoj:

  • Malsupre en la domo estas la plej bele kaj tie oni sin sentas la plej oportune.FA1.86 Zamenhof uzis plej, char temas pri komparo inter pluraj belecoj kaj oportunecoj. En la domo trovighas do la plej bela el chiuj belecoj, kaj la plej oportuna el chiuj oportunecoj. Nuntempe oni tamen preferas ne uzi la che E-vortaj frazpartoj. Zamenhof en la komenca tempo uzis la tiamaniere ech ene de O-vorta frazparto, kiu jam havis la: *la sonojn la plej multe komunajn al chiuj plej gravaj lingvoj*LR.62. Tia uzo estas evitinda.

Imagata difiniteco «

Kiam oni parolas pri imagata okazo, oni ofte uzas la, kiam temas pri certa individua afero, kiu apartenas nur al tiu imagata okazo, kaj kiu estas kvazau konata ene de tiu imagata situacio:

  • Propran nomon oni povas nun skribi tiel, kiel ghi estas skribata en la gepatra lingvo de ghia posedanto.LR.63 En chiu unuopa okazo estas nur unu certa lingvo. En chiu aparta okazo, la lingvo estas do konata. Se oni ne uzus la, oni komprenus, ke iuj posedantoj havas plurajn gepatrajn lingvojn.

  • Chiun fojon, kiam mortas bona infano, anghelo de Dio mallevighas sur la teron, prenas la mortintan infanon sur siajn brakojn [...]FA2.21 Oni parolas pri ghenerala principo, sed oni devas uzi la por montri, ke la anghelo chiufoje prenas ghuste tiun bonan infanon, kiu estas mortinta tiufoje. Se oni ne uzus la, oni supozus, ke la anghelo chiufoje prenas iun ajn mortintan infanon.

La komence de rakonto «

En literaturo oni ofte uzas la tuj en la komenco de rakonto, kvankam la leganto tute ne scias pri la aferoj:

  • La matena simfonio de la kazernoj vekadis la svene dormantan urbon. Komenco de Sur Sanga Tero de Julio Baghy. La leganto ne povas scii, pri kiu urbo temas, kaj ne scias ion pri la matena simfonio, kaj tute ne pri la kazerno, char la rakonto apenau komencighis.

  • La urbestro staris che la malfermita fenestro.FA3.73 Komenco de fabelo.

Tia chi nenormala uzo de la donas al la leganto la impreson, kvazau li mem cheestas, kaj povas vidi la okazajhojn per propraj okuloj.

Oni ofte uzas ankau personajn pronomojn chi tiel komence de rakonto: Post jarmiloj ili alflugos sur la flugiloj de la vaporo tra la aero trans la monda oceano! La junaj loghantoj de Ameriko vizitos la maljunan Europon.FA3.54 Komenco de fabelo. Nur en la dua frazo oni ekscias, kiuj “ili” estas.

Konciza lingvajho «

En poezio kaj proverboj, kie oni deziras tre mallongajn frazojn, oni iafoje forlasas la: Al chevalo donacita oni bushon ne esploras.PE.590 Bushonla bushon, ghian bushon.

Citajhoj «

Iafoje oni uzas la antau vortetoj, kiuj ne havas sian normalan frazrolon, sed estas iel cititaj. La tiam vere rilatas al subkomprenata O-vorto antau la citajho. La “tuj” de sinjoroj estas multe da horoj.PE.879La vorto “tuj” signifas por sinjoroj “multe da horoj”. Legu pli pri citajhoj.