HTML5

Novajhoj: Forigitaj elementoj

En HTML5 oni klopodis kiom eble fruktuzi la jam ekzistantajn partojn de malnovaj versioj de HTML kaj XHTML, kaj ech akcepti kiel normajn multajn aferojn, kiujn TTT-legiloj jam vaste regas, sed kiuj antaue ne estis normaj. Sed por kelkaj elementoj, kiuj estis antaue normaj en iu versio de HTML, oni decidis, ke ili tamen ne estas uzindaj, kaj sekve oni ilin ne akceptis en HTML5.

Jen listo de chiuj forigitaj elementoj:

basefont
difinis defaultan tiparon kaj tiparkoloron (uzu anstataue stilfolion)
big
granda teksto (uzu anstataue stilfolion)
center
horizontale centrigita teksto (uzu anstataue stilfolion)
font
tiparo (uzu anstataue stilfolion)
strike
trastrekita teksto (uzu anstataue stilfolion au la s-elementon)
tt
teletajpila (egallargha) teksto (uzu anstataue stilfolion)
frame
kadro por enkorpigita HTML-pagho (ankorau eblas uzi la elementon iframe)
frameset
kadraro (por grupo de frame-elementoj)
noframes
por enhavo alternativa al enhavo en kadro-paghoj
acronym
akronimo (uzu anstataue la elementon abbr)
applet
Javoprogramo (uzu object au embed)
isindex
unulinia teksteniga regilo
dir
plurkolumna kataloglisto

Al la sekva parto, ”Novajhoj: Atributoshanghoj”