HTML5
Novajhoj: Atributoshanghoj
En HTML5 okazis multaj diversaj shanghoj, kiuj rilatas al atributoj de elementoj.
- Shanghoj pri bazaj atributoj
- Novaj nebazaj atributoj
- Forigitaj atributoj
- Malrekomendataj atributoj
- Aliaj atributaj shanghoj
Bazaj atributoj
Pluraj atributoj, kiuj ekzistis jam en HTML 4, nun estas uzeblaj che chiaj elementoj. Tiaj atributoj estas nomataj bazaj atributoj. Ili estas accesskey, class, dir, id, lang, style, tabindex kaj title. Krome la atributo xml:space, kiu ekzistis jam en XHTML 1.0, kaj kiu havas sencon nur en XHTML5 (kaj nur en tre specialaj okazoj), estas nun principe uzebla che chiaj elementoj (ghi indikas, kiel spacosignojo estu traktataj).
En HTML5 aldonighis ankorau pliaj bazaj atributoj:
- La atributo
contenteditableindikas, ke la elemento estas redaktebla. La uzanto povas shanghi la elementon kaj manipuli ties HTML-markojn. - La atributo
contextmenupovas montri kuntekstan menuon provizitan de la paghokreinto. - Chia ajn atributo, kies nomo komencighas per
data-, estas libere uzebla lau la bontrovo de la paghokreanto por specialaj celoj. Tio estas aparte klarigita en la pagho “Novajhoj:data-atributoj“. - La atributoj
draggable(= “shovebla”) kajdropzone(= ”demetozono”) povas esti uzataj kune kun la nova HTML5-a aplikprograma interfaco por shovado kaj demetado de elementoj. Tiu interfaco jam estas sufiche bone regata de pluraj TTT-legiloj (sed ne de chiuj). Chi tie tamen provizore ne aperas pliaj klarigoj pri tiu temo. - La bulea atributo
hiddenindikas, ke elemento ne estas valida (ne plu valida au ankorau ne valida), kaj sekve ordinare kashita de la uzanto. Unu ekzemplo povas esti parto de pagho, kiu estu montrata nur post kiam la uzanto ensalutis (per uzantonomo kaj pasvorto). Por neensalutintaj uzantoj tiu parto ne estas sencohavo, kaj sekve ghi ne estu montrata. - La atributoj
rolekajaria-*povas esti uzataj por doni instrukciojn al asistaj tehhnikoj (ekzemple helpiloj por blindaj uzantoj). La uzo de tiuj atributoj estas grava, sed tre kompleksa temo, kiun mi provizore ne klarigas chi tie. - La atributo
spellcheckindikas, chu la enhavo de la elemento estas submetinda al literuma kaj gramatika kontrolado. La eblaj valoroj estastrue(= vera, t.e. kontrolado povas okazi),false(= falsa, t.e. kontrolado ne okazu) kaj malpleno (neniu valoro, kio signifas, ke uzighu la defaulto, kiu eventuale estas la valoro de la patra elemento). Tia kontrolado povas esti plenumata de funkcioj en la TTT-legilo mem, de kromprogramo, de Javaskripto, au alimaniere.
Krome en HTML5 chiuj eventaj atributoj de HTML4, kun la formo onEVENTO-NOMO (t.e. onclick, onmouseover, onchange k.a.), estas bazaj atributoj. Aldone HTML5 enkondukas plurajn novajn tiajn bazajn atributojn eventajn por nove difinitaj eventoj, ekzemple onplay por la evento play (= “ludigo”) uzata de la aplikprograma interfaco de elementoj kiel video kaj audio.
Novaj nebazaj atributoj
En HTML5 estis enkondukitaj pluraj novaj atributoj de jamaj elementoj. Multaj el tiuj novaj atributoj ankorau ne funkcias en la hodiauaj TTT-legiloj. (Tie, kie temos chi-poste pri atributoj de formularaj elementoj, pliaj detaloj ofte trovighas en la pagho pri formularoj.)
- La elementoj
akajareanun povas havi la atributonmedia. - La elemento
areanun havas la novajn atributojnhreflang,typekajrel. - La elemento
basepovas havi la atributontarget. - La elemento
metapovas havi la atributoncharset. - La nova atributo
autofocuspovas esti uzata che la elementojinput(krom kiam tiestype-atributo havas la valoronhidden),select,textareakajbutton. Ghi indikas ke la koncerna elemento automate ricevu fokuson che la unua shargo de la pagho. La nova atributo
placeholderpovas esti uzata che la elementojinputkajtextarea; Ghi indikas helpan sugeston pri enmetado de datumoj. Ekzemple:<input type="email" placeholder="iu@example.com"/>La nova atributo
formpovas esti uzata che la elementojinput,output,select,textarea,button,label,objectkajfieldset. Per ghi eblas ligi tian elementon al formularo (en HTML5 formularaj elementoj rajtas esti metitaj ien ajn, ne nur ene deform-elemento). Ekzemple:<label>Retposhto: <input type="email" form="miaformularo" name="retposhto"/> </label> [...] <form id="miaformularo">[...]</form>La nova atributo
requiredpovas esti uzata che la elementojinput(krom kiam ties atributotypehavas la valoronhidden,image,submitau alian butonecan valoron),selectkajtextarea. Ghi indikas, ke la uzanto devas enmeti ian valoron en tiun formularan kampon por povi forsendi la formularon; en la okazo deselect-elemento ties unuaoption-elemento tiam devas havi malplenan valoron. Ekzemple:<label>Koloro: <select name="koloro" required="required"> <option value="">Bv. elekti koloron</option> <option>Rugho</option> <option>Verd</option> <option>Bluo</option> </select></label>- La nova bulea atributo
disabledpovas esti uzata che la elementofieldset. Ghi malaktivigas chiujn formularajn ilojn ene de tiufieldset; kromefieldset-elemento povas nun havi la atributonname, kiu povas utili che manipulado per Javaskripto. - La elemento
inputhavas plurajn novajn atributojn, kiuj diversmaniere limigas la eblajn valorojn kaj uzojn:autocomplete,min,max,multiple,patternkajstep. Kromeinputhavas la novan atributonlist, kiu povas uzighi kunlabore kun la nova elementodatalist.input-elementoj nun havas ankau la atributojnwidthkajheight, kiuj povas indiki (en bilderoj) respektive la larghon kaj la alton de la koncerna bildo, kiam latype-atributo de lainput-elemento havas la valoronimage. - La elementoj
inputkajtextareahavas novan atributondirname, kiu specifas nomon de plia kampo automate aldonota al tiuj kampoj, kiuj estos senditaj kun la formularo. La valoro de tiu plia kampo estos la tekstodirekto (ltr, = “demaldestre-dekstren” aurlt= “dedekstre-maldekstren”) de tiuj datumoj, kiujn enhavas la bazainput-elemento autextarea-elemento (tiuj valoroj povas esti shanghataj de la uzanto, kiam tiu enskribas la datumojn). - La elemento
textareahavas la du novajn atributojnmaxlengthkajwrap, kiuj indikas respektive la maksimuman datumlongon kaj la linifaldan konduton de latextarea-elemento. - La elemento
formhavas novan bulean atributonnovalidate, kiu povas esti uzata por malshalti automatan kontroladon de la formularo antau la forsendo. - La elementoj
inputkajbuttonhavas la novajn atributojnformaction,formenctype,formmethod,formnovalidatekajformtarget. Se tia atributo cheestas, ties valoro superregas la respondan valoron de la atributojaction,enctype,method,novalidatekajtargetche la respondaform-elemento. - La elemento
menuhavas la du novajn atributojntypekajlabel.typeindikas la tipon de la menuo:list(la defaulta valoro) = lista menuo,context= kunteksta menuo,toolbar= ilobreta menuo.labelindikas etikedon uzotan, kiam la koncerna menuo aperas kiel submenuo en plurnivela menuo. - La elemento
stylehavas la novan bulean atributonscoped, kiu povas esti uzata por limigi la validecon de la koncernaj stilreguloj al tiu elemento, kiu estas patro de la koncernastyle-elemento, kaj al chiuj ties idaj elementoj. - La elemento
scripthavas la novan atributonasync, kiu povas (kunlabore kun la malnova bulea atributodefer) influi la shargadon de kaj plenumadon de la Javaskripta kodo de lascript-elemento: Ghenerale, se cheestasasync, la programkodo estos plenumita, kiam ghi estos havebla; se mankasasync, sed cheestasdefer, tiam la programkodo estos plenumita nur post plena shargo de la pagho; se mankas kajasynckajdefer, tiam la programkodo estos shargita kaj plenumita antau ol la paghoshargado estos daurigata.asyncpovas esti uzata nur, se la Javaskripta kodo estas indikita pere desrc-atributo. - La elemento
htmlhavas la novan atributonmanifest, kiu indikas manifesto-dosieron uzotan, kiam la pagho estas programeca kaj sekvas la nova HTML5-a aplikprograma interfaco por senkonektaj TTT-aplikajhoj (TTT-paghaj programoj uzeblaj ankau sen Interreta konekto). La elemento
linkhavas la novan atributonsizes, kiu povas esti uzata, kiam larel-atributo de lalink-elemento havas la valoronicon. Tiam lahref-atributo indikas piktogramon, kiu povas esti uzata por reprezenti au simboli la paghon, kaj lasizes-atributo indikas la haveblajn grandojn de tiu piktogramo. Ekzemple:<head> <title>Ekzemplo</title> <link rel="icon" href="favicon.png" sizes="16x16" type="image/png"/> <link rel="icon" href="windows.ico" sizes="32x32 48x48" type="image/vnd.microsoft.icon"/> <link rel="icon" href="mac.icns" sizes="128x128 512x512 8192x8192 32768x32768"/> <link rel="icon" href="iphone.png" sizes="57x57" type="image/png"/> <link rel="icon" href="gnome.svg" sizes="any" type="image/svg+xml"/> </head>sizes="any"signifas, ke la koncerna piktogramo estas skalebla (t.e. ghi povas esti transformita al ajna grando sen kvalitoperdo).- La elemento
olhavas la novan bulean atributonreversed, kiu indikas, ke la listordo estas malkreska (alie ghi estas kreska). La komencan numeron tiam indikas la atributostart. - La elemento
iframehavas la novan bulean atributonseamless, kiu indikas, ke la enhavo de laiframeestu prezentata kvazau ghi estus parto de la patra pagho (t.e. sen videblaj limoj). - La elemento
iframehavas la novan atributonsrcdoc, kiu enhavas HTML-kodon, kiu estu la enhavo de la koncernaiframe. Normale oni indikas tiun enhavon per url-o (adreso) de HTML-pagho ensrc-atributo. Oni povas uzisrcdockajsrcsamtempe. Tiam tiaj TTT-legiloj, kiuj komprenasscrdoc, uzas tiun HTML-kodon, dum aliaj TTT-legiloj uzas la dokumenton indikitan persrc. Apenau iu TTT-legilo nun (en Junio 2011) komprenassrcdoc-on, sed jen tamen testopagho, kiu provas uzi la atributonsrcdoc. - La elemento
iframehavas la novan atributonsandbox, kiu povas indiki diversajn limigojn pri la uzo de la enhavo de laiframe(kiu povas enteni dangherajhojn, precipe se ghi venas de alia servilo). Char tiu sekureco-temo estas tre kompleksa kaj malfacila, kaj char ankorau (en Junio 2011) apenau iu TTT-legilo komprenas tiun atributon (la sola escepto estas la legilo Chrome), mi provizore ne donas chi tie pliajn klarigojn de tiu temo.
Forigitaj atributoj
Multaj malnovaj atributoj estis tute forigitaj en HTML5:
revkajcharsetche la elementojlinkkaja.shapekajcoordsche la elementoa.longdescche la elementojimgkajiframe.targetche la elementolink.nohrefche la elementoarea.profileche la elementohead.versionche la elementohtml.nameche la elementoimg(uzu anstataue la atributonid).schemeche la elementometa.archive,classid,codebase,codetype,declarekajstandbyche la elementoobject.valuetypekajtypeche la elementoparam.axiskajabbrche la elementojtdkajth.scopeche la elementotd.summaryche la elementotable.alignche la elementojcaption,iframe,img,input,object,legend,table,hr,div,h1,h2,h3,h4,h5,h6,p,col,colgroup,tbody,td,tfoot,th,theadkajtr.alink,link,textkajvlinkche la elementobody.backgroundche la elementobody.bgcolorche la elementojtable,tr,td,thkajbody.borderche la elementoobject.cellpaddingkajcellspacingche la elementotable.charkajcharoffche la elementojcol,colgroup,tbody,td,tfoot,th,theadkajtr.clearche la elementobr.compactche la elementojdl,menu,olkajul.frameche la elementotable.frameborderche la elementoiframe.heightche la elementojtdkajth.hspacekajvspaceche la elementojimgkajobject.marginheightkajmarginwidthche la elementoiframe.noshadeche la elementohr.nowrapche la elementojtdkajth.rulesche la elementotable.scrollingche la elementoiframe.sizeche la elementohr.typeche la elementojli,olkajul.valignche la elementojcol,colgroup,tbody,td,tfoot,th,theadkajtr.widthche la elementojhr,table,td,th,col,colgroupkajpre.
Malrekomendataj atributoj
Kelkaj atributoj plu restas en HTML5, sed oni tamen malrekomendas ilian uzon:
borderche la elementoimg: se oni uzas tiun atributon ghi devas havi la valoron0(sed prefere oni uzu stilfolion).languageche la elementoscript: se oni uzas tiun atributon, chi devas havi la valoronJavaScript(kun ajna uskleco), kaj ghi ne rajtas konflikti kun la atributotype.nameche la elementoa: uzu antataue la atributonid.summaryche la elementotable.
Aliaj atributaj shanghoj
- La atributo
forcheli-elementoj ne plu estas malrekomendata. - La atributo
startcheol-elementoj ne plu estas malrekomendata. - La atributo
targetche la elementojakajareane plu estas malrekomendata. - La atributo
typeche la elementoscriptne plu estas bezonata, se la uzata programolingvo estas ECMAScript (t.e. Javaskripto). - La atributo
typeche la elementostylene plu estas bezonata, se la uzata stilfolia lingvo estas CSS. - La atributo
borderche la elementotablerajtas havi nur la valoron1au malplenan valoron. - La atributoj
widthkajheightcheimgkaj aliaj elementoj ne plu rajtas havi procentajhon kiel valoron, sed nur nombron (de bilderoj).