HTML5

Baza dokumento

Jen ekzemplo de dokumentoskeleto kun chiuj diversaj rekomendindaj formalajhoj por poliglota HTML5. Uzu ghin laubezone kiel bazon por viaj paghoj.

<!DOCTYPE html>
<html xmlns="http://www.w3.org/1999/xhtml" xml:lang="eo" lang="eo">
<head>
  <meta charset="UTF-8"/>
  <title>Ekzemplo</title>
</head>
<body>
...
</body>
</html>

Tiu skeleto konsistas el la jenaj partoj:

  • Deklaro pri dokumentotipo
  • html-elemento (la efektiva dokumento)
    • head-elemento: la dokumenta “kapo” kun (ordinare deviga) title-elemento (“titolo”)
    • body-elemento: la dokumenta “korpo”, t.e. la efektiva enhavo de la dokumento (tio, kion TTT-legilo prezentas al leganto)

Deklaro pri dokumentotipo

HTML5-dokumento komencighu per deklaro pri la dokumentotipo. Ghi aspektas jene:

<!DOCTYPE html>

Tiu deklaro estas multe pli simpla ol la dokumentotipaj deklaroj de antauaj versioj de HTML kaj XHTML. Krome ghi ech ne estas formale necesa. Estas tamen forte rekomendinde uzi ghin, char pro ghi praktike chiuj modernaj TTT-legiloj automate shaltas sian t.n. striktan modon, provante konduti kiom eble lau la reguloj kaj normoj. Alie estas risko, ke ili shaltas la t.n. kaprican modon, kiu ekzistas nur por kongruo kun tre malnovaj paghoj faritaj por malnovaj legiloj, kiuj ofte kondutis erare.

Noto: En HTML-sintaksa HTML5 oni povas skribi la vortojn ”DOCTYPE” kaj ”html ”en la dokokumentotipa deklaro lauplache kun majuskloj au minuskloj, sed en XHTML5 kaj en poliglota HTML5 oni devas uzi majusklojn en la vorto “DOCYTPE”, sed minusklojn en la vorto “html”.

Noto: Ekzistas iom pli komplika varianto de la HTML5-a dokumentotipa deklaro: <!DOCTYPE html SYSTEM "about:legacy-compat">. La aldonajho SYSTEM "about:legacy-compat" estas efektive sensenca. Ghi aperas nur char iuj XML-aj iloj, per kiuj eblas krei HTML-kodon, ne povas krei la bazan simplan dokumentotipan deklaron de HTML5. Ili volas nepre aldoni ion plian. Se oni uzas tian ilon por krei sian HTML-on, oni povas igi ghin krei la pli longan deklaron. Alie oni uzu la ordinaran simplan deklaron.

Noto: Se oni uzas XHTML5-on, oni povas aldoni komence ankau XML-deklaron. Tia deklaro tiam trovighu antau la dokumentotipa deklaro, do plej unue en la dokumento. Ghi povas aspekti ekz. jene: <?xml version="1.0" encoding="UTF-8"?>. Se oni uzas la kodprezenton UTF-8, kaj tio estas chiuokaze forte rekomendinda, oni ne bezonas uzi XML-deklaron. En HTML-sintaksa HTML5 tia deklaro chiuokaze ne povas aperi. Poliglota HTML5 estas ebla nur, se oni uzas la kodprezenton UTF-8, kaj forlasas la XML-deklaron.

Deklaro de nomspaco kaj homa lingvo

En XHTML5, kaj en poliglota HTML5, oni devas inkluzivi ankau deklaron pri t.n. nomspaco. Tiu deklaro aperu kiel atributo en la komenca html-marko. La nomspaca deklaro aspektu ekzakte jene:

xmlns="http://www.w3.org/1999/xhtml"

En poliglota HTML5 oni ankau devas en la komenca html-marko indiki la homan lingvon de la dokumento. Ekzemple:

xml:lang="eo" lang="eo"

La ekzemplo diras, ke la homa lingvo de la dokumento estas Esperanto. (En poliglota HTML5 necesas diri tion dufoje!)

Anonco de signokodo

Ene de la head-elemento estas rekomendinde meti deklaron pri la uzata signokodo (kodprezento). En (X)HTML5 eblas fari tion en pli simpla maniero ol en antauaj versioj de HTML kaj XHTML:

<meta charset="UTF-8"/>

Tio esprimas, ke oni uzas Unikodon lau ties kodprezento UTF-8. Tio estas la sola ebla elekto en poliglota HTML5. Krome estas tre rekomendinde anonci uzon de UTF-8 ankau en la HTTP-chapo sendata de la servilo antau la efektiva pagho.

Al la sekva parto, “XHTML-sintakso”