PMEG
38.3.3. DIS
DIS = “for en malsamaj au pluraj direktoj, malkunen”. DIS estas uzata nur antau agaj vortoj, kaj chiam montras manieron de la ago au rezulton de la ago.
Movaj vortoj «
Che mova vorto DIS montras, ke pluraj aferoj movighas for en malsamaj direktoj:
- iri → disiri = iri for en malsamaj direktoj
- kuri → diskuri = kuri for en malsamaj direktoj
- jheti → disjheti = jheti for en malsamaj direktoj
- sendado → dissendado = sendado for en pluraj direktoj
Jam dis-signifaj vortoj «
Che vorto, kiu jam en si mem havas ian disigan signifon, DIS plifortigas tiun signifon:
- shiri → disshiri = per shir(ad)o dividi en pecojn
- rompi → disrompi = per romp(ad)o dividi en pecojn
- pecigi → dispecigi = pecigi kaj dismeti
- haki → dishaki = haki en pecojn
- vastigo → disvastigo = vastigo en pluraj direktoj
- de → disde = “de” en formova au malsimileca signifo
La vorto disde povas iafoje esti utila anstatau de rilate al pasiva participo, au anstatau de rilate al verbo. En disde la prefikso DIS escepte aperas antau neaga vorto.
Kunig-signifaj vortoj «
Che vorto kun ia kuniga signifo DIS anstatauigas la kunigan signifon per disiga. DIS tiam egalas al MAL:
- volvi → disvolvi = malvolvi
- faldi → disfaldi = malfaldi
- sigeli → dissigeli = malsigeli, rompi sigelon
Ordinara radiko «
- disa = malkuna, dividita, maldensa
- dise = malkune, dividite, en malsamaj lokoj au malsamaj direktoj
- disen = malkunen, en malsamajn lokojn au malsamajn direktojn
- disa → disigi = igi disa(j), disdividi → disighi = ighi disa(j), disdividighi, dismovighi
- disa karno → diskarni au diskarnigi = forigi au disshiri ies karnon
- disaj membroj → dismembrigi = disdividi lau la membroj (membro estas chi tie au korpa membro, au difinita parto de tutajho)
Noto: Oni ankau provis uzi DIS memstare anstatau disen, precipe en poezio: La mon’ rulighis sur la planko dis. (Ekzemplo lau K. KALOCSAY.) Normale oni ne povas tiel uzi DIS.
