PMEG 2023

12.3.4.9. Post

Post estas klarigita inter la lokaj rolvortetoj, char ghi havas unu signifon lokan, sed pli ofte ghi estas tempa.

Loko «

Loka post egalas al malantau:

  • Shi audis post si brueton.M.184...malantau si... ...che sia dorsflanko...

  • Tiam la virineto de maro fornaghis kaj kashis sin post kelkaj altaj shtonoj.FA1.90

Por loka signifo oni kutime uzas malantau. Che Zamenhof loka post estis sufiche ofta, sed tio aperas nuntempe tre malofte. Tamen, kiam post montras ne nur lokon, sed samtempe ankau pozicion en sinsekvo, ghi estas ankorau tute normala.

Loka post kun direktaj rolmontriloj «

  • El post la dometo iris vojo.M.68El loko che la malantaua flanko de...

Normale oni apenau uzas post kune kun direktaj rolmontriloj, sed je bezono malantau kun ekz. N-finajho au de.

Pozicio en sinsekvo «

Post ofte montras pozicion en sinsekvo, nome pozicion, kiu sekvas alian. Ofte cheestas tiam ankau pure loka signifo:

  • La maljuna Preben iris tuj post la cherko.FA3.23 Dum la irado Preben sekvis la cherkon malantau ghi.

  • La monto malfermighis, kaj la reghidino eniris. La vojkamarado sekvis tuj post shi.FA1.74

  • Pli ol cent salonoj trovighis vice unu post la alia.FA2.73

  • Kiam shi skribas datojn, shi chiam skribas la tagon post la monato.

Sinsekva post ne estas chiam distingebla disde tempa post.

Iafoje sinsekva post povas montri komparon, same kiel antau: Vi estas la plej bona post mi. Vere plej bona estas mi, sed post mi sekvas vi.

Tempo «

Plej ofte post montras tempon pli malfruan ol alia tempo. Tiam post staras antau esprimo de tempo, okazajho au ago. Tempa post estas la malo de tempa antau:

  • Miaj fratoj havis hodiau gastojn; post la vespermangho niaj fratoj eliris kun la gastoj el sia domo kaj akompanis ilin ghis ilia domo.FE.18...kiam la vespermangho estis pasinta...

  • Tuj post la hejto la forno estis varmega, post unu horo ghi estis jam nur varma, post du horoj ghi estis nur iom varmeta, kaj post tri horoj ghi estis jam tute malvarma.FE.38Tuj kiam la hejto estis okazinta... kiam unu horo estis pasinta...

  • Li fianchighis kun fraulino Berto; post tri monatoj estos la edzigho.FE.38...kiam tri monatoj estos pasintaj...

  • Post infekta malsano oni ofte bruligas la vestojn de la malsanulo.FE.39

Tempa post povas ankau stari antau vortoj, kiuj ne per si mem montras tempon, okazajhon au agon, sed kiuj tamen en la frazo reprezentas ion tian:

  • Kvaronon da horo post tiuj vortoj [...] droshko [...] haltis antau unu el la plej luksaj magazenoj de la strato Senatorska.M.78...post eldiro de tiuj vortoj...

  • Ekfluis larmoj, guto post guto, abundaj, pezaj.M.141...guto fluis post fluo de guto...

  • “Da” post ia vorto montras, ke tiu chi vorto havas signifon de mezuro.FE.32 Chi tie temas pri sinsekvo tempa (dum parolo au lego).

  • Ili chiam ripetadis post la regho: “Ho, ghi ja estas tre bela!”FA1.110...post eldirado de la regho... Post havas chi tie ankau iom de la signifo de lau. Ili chiam ripetadis lau la vortoj de la regho... Se oni uzas malantau anstatau post, la senco farighas loka: malantau la regho tiam montras, ke ili trovighis che la dorsa flanko de la regho, dum ili ripetadis.

Tempa post estas ofte uzata en esprimoj de horo: dek minutoj post la tria k.s.

Post kiam «

Se post rilatas al tuta subfrazo, oni uzas kiam por enkonduki la subfrazon:

  • Post lia alveno ni manghis. Post kiam li alvenis, ni manghis.

  • Kristino ploris kaj Ib ploris, kaj post kiam ili tiel estis plorintaj kelkan tempon, ili kushighis sur la verdajho kaj endormighis.FA3.88...post sia plorado...

Teorie oni ankau povus uzi post ol en tiaj frazoj, sed en la praktiko tio malofte okazas.

Vortfarado «

  • Posta = “pli malfrua; malantaua”: La historio de la regho David, la antaua kaj la posta, estas priskribita en la kroniko de la antauvidisto Samuel.Kr2.29 Ghi [= la glavo] trapenetris la postan parton de la korpo.Jgh.3

  • Poste = “post (iom da) tempo, post tio (tempe au sinsekve)”: Li palighis de timo kaj poste li rughighis de honto.FE.39 Subite granda hundo alsaltis el inter la arbetajhoj, kaj tuj poste alia kaj ankorau alia.FA1.171 Antaue iris kantistoj, poste kordinstrumentistoj.Ps.68 Unue ni manghis, poste ni trinkis, pli poste ni babilis kaj fine ni endormighis.

  • Postajho = “pugo, sidvangoj, gluteoj (sidmuskoloj)”: Lian postajhon kovris kalsoneto. La vorto postajho bazighas sur la malofta loka senco de post. Principe postajho egalas al malantauajho, sed postajho havas tute specialan anatomian signifon, dum malantauajho estas uzebla por chia ajn malantaua parto au flanko de io.