PMEG
12.3.6.5. Lau
Lau montras vojon, irejon au longforman aferon, kiun io sekvas en movo:
Nun mi kuros supren lau la shtuparo.[FA1.137] = ...sekvante la vojon de la shtuparo.
Li veturigos nin lau Rejno supren.[Rn.15] La veturo sekvos Rejnon (rivero), chu en la akvo, chu sur la bordo.
Ni turnis nin kaj ekiris lau la vojo al Bashan.[Re.3]
Ghi [formiko] rampis supren lau la trunko.[FA3.132]
Shi deflankighis de la rekta linio, lau kiu shi kuris ghis nun.[M.212]
Senchesa bruo de radoj simile al senfina tondro kuris lau la mezo de la largha strato.[M.200]
La boato kuris lau la fluo.[FA2.56] La boato sekvis la direkton de la fluanta akvo. La fluanta akvo estis kiel vojo.
Iru lau la vojo de la prudento.[SS.9] Figura esprimo.
Nevoja direkto «
Lau povas montri ion nevojan, kies direkton io sekvas:
Katon oni devas karesi lau la haroj. = ...lau la direkto de la haroj.
Li kushighis lau sia tuta longo malantau flartabakujo.[FA1.98] Li devis sekvi sian propran longon, kiam li kushighis.
Konformeco «
Plej ofte lau montras ion, al kio io konformas. Povas esti volo, sento, opinio, signo, informo, klarigo, modelo, normo, plano, regulo k.t.p. (ofte la mala signifo estas esprimebla per kontrau):
Mi restas tie chi lau la ordono de mia estro.[FE.26] Mi sekvas lian ordonon.
Se montrighos, ke estas necese ion aldoni au shanghi, mi tion chi volonte faros lau viaj konsiloj.[L2.149]
Tio chi estas lau lia gusto.[PE.2434] = ...konforma al lia gusto.
Neniu el ili scias flugi lau signo kaj komando, au danci lau muziko de pafilegoj.[Rt.70]
Je la oka horo shi devis lau la kutimo iri al la kudrejo.[M.133]
Mi rakontos chion lau ordo.[Rz.13]
Mi mem, lau via ekzemplo, volas okupi min per literaturo.[Rz.95]
Lerni la lingvon chiu povas lau chiuj libroj, kiujn li deziros.[OV.42]
Lau la rugha mantelo kaj la ora kolcheno oni povis rekoni la larghan magistratanon.[Rn.21]
Mi preferis ne tushi tiujn duoblajn formojn, sed rigardi ambau formojn kiel egale bonajn kaj uzeblajn lau la libera elekto de la uzantoj.[OV.48]
Bazo de eldiro «
Iom subtila nuanco estas la uzo de lau por montri bazon por tio, kion prezentas la tuta frazo, = “se oni konsideras”:
Lau la projekto de la inghenieroj tiu chi fervojo estas konstruota en la dauro de du jaroj.[FE.25] = Se oni konsideras la projekton de la inghenieroj... Se pravas la projekto...
La pli juna filino [...] estis la plena portreto de sia patro lau sia boneco kaj honesteco.[FE.11] = ...se oni konsideras shian bonecon kaj honestecon.
En la sama momento venis iom pli maljuna virino, ankau malricha lau siaj vestoj kaj aspekto.[FA3.74] = ...tion oni povis kompreni pro shiaj vestoj kaj aspekto.
Tiu chi vido lau shia opinio estis la plej bela.[FA1.53] = Shia opinio estis, ke tiu chi vido estas la plej bela.
Lau mi tiu chi demando estas por la publiko sen signifo.[OV.25] = Se mia opinio estas ghusta... Miaopinie...
La maljuna avo lau sia profesio estis skulptisto.[FA2.109] = Se oni nomas lin lau la profesio...
Vortfarado «
Laue = “lau tio, konforme al tio”: Ne forgesu agi laue.
Laulonge = “lau la longo de io”: Li iris returne al la Orienta strato kaj laulonge trairis ghin jam preskau tutan, kiam eklumis la luno.[FA1.74] (Li trairis la straton ne lau ghia largho, sed lau ghia longo.) Reirante al la gastejo [...] li dancis laulonge de la tuta vojo.[FA1.44]
