PMEG

Gramatiko / Rolmontriloj / Rolvortetoj / Lokaj rolvortetoj /

12.3.4.2. Apud

Apud montras proksiman pozicion flanke de io. Normale temas pri la dekstra au maldekstra flanko (ne la antaua au malantaua), sed iafoje temas pli ghenerale pri ia flanko. Tiam apud montras simple proksimecon. Komparu kun che, kiu montras ankorau pli proksiman pozicion:

Apud + direktaj rolmontriloj «

  • Ghian kropon kun ghiaj plumoj li forigu kaj jhetu ghin apud la altaron.[Lv.1] = ...al loko apud la altaro.

Che apud oni tamen ofte forlasas direktan N-finajhon:

  • Jen mi starigos ilin chi tie apud la pordo.[FA1.73] = ...al pozicio apud la pordo.

Elparolo «

Ial multaj fushas la elparolon de apud. La akcento devas esti sur la antaulasta vokalo: Apud. Ne: *apUd*.

Vortfarado «

Apuda = “trovighanta proksime apud io”: Shi montris per la mano la pordon de la apuda chambro.[M.95]

Apude = “en (flanka) proksimo”: Apude kushis kelke da salatfolioj kaj kelke da kashtanoj.[FA1.137]