PMEG

Gramatiko / Pasivo / Participelekto /

29.2.3. Atismo

Iuj Esperantistoj ne akceptas tiujn principojn pri elektado de AT kaj IT, kiuj estas klarigitaj chi-antaue. Lau tiuj Esperantistoj AT signifu anstataue “ghuste tiam”, kaj IT signifu lau ili nur “antau tiam”. Ili uzas frazojn kiel: *Mi estis naskata en Januaro.* *La shlosilo estis perdata hierau.* *Subite li estis trafata de kuglo.* Tian lingvajhon oni kutime nomas “atismo” (ankau “tempismo”). En normala Esperanto oni uzas IT en tiaj frazoj, kaj tial oni ofte uzas la esprimon “itismo” (ankau “aspektismo”).

Pri la ghusta maniero uzi AT kaj IT en pasivaj frazoj okazis multege da diskutoj. En 1967 la Akademio de Esperanto faris oficialan decidon (Aktoj de la Akademio, p. 74) por itisma uzado. En 1989 la Akademio faris rezolucion por la itismo kaj kontrau la atismo (Aktoj de la Akademio III, p. 75). La reguloj pri pasivo prezentataj en PMEG, estas konformaj al tiuj Akademiaj decidoj, al la uzado en la Fundamento, kaj al la maniero, en kiu Zamenhof uzis pasivajn participojn en sia tuta verkaro.

La demandon pri itismo kaj atismo definitive decidas tri modelaj frazoj en la Fundamento:

La Fundamento estas la baza legho de Esperanto. Ghiajn ekzemplojn oni rigardu kiel modelojn de korekta Esperanto, kaj ne kiel forklarigendajn problemojn.

Atistoj kritikas la Zamenhofan uzadon, char la IT-formoj ne chiam montras la saman nuancon kiel la INT-formoj. Ili pravas, aktivo kaj pasivo efektive estas malsimetriaj. Sed la atismo estas same malsimetria pri AT kaj ANT.