PMEG
29.2.1. Elekto de pasiva participo — bazaj principoj
La elekto de participo en pasivo dependas simple de tio, kion oni volas esprimi. Oni elektu AT-participon, se oni interesighas pri la iom-post-ioma daurado de la ago, au se temas pri ripetado de la ago. Oni elektu IT-participon, se plenumigho au rezulto estas pli grava. Oni elektu OT-participon, se temas pri stato antau la ago.
| AT | daurado au ripetado |
|---|---|
| IT | plenumigho au rezulto |
| OT | stato antau ago |
Kontrolesprimoj «
Kiam oni hezitas inter AT kaj IT, oni povas uzi kontrolesprimojn por trovi, kiu nuanco pli taugas.
Se oni povas aldoni iom post iom, plu kaj plu au ree kaj ree sen tute shanghi la sencon, tiam taugas AT, char iom post iom kaj plu kaj plu emfazas dauradon, kaj ree kaj ree emfazas ripetadon:
Shi amis kaj estis [plu kaj plu] amata.[M.14]
Dum la teatrajho estis [iom post iom] montrata, okazis strangaj aferoj en la salono.
Tiu chi komercajho estas chiam volonte [ree kaj ree] achetata de mi.[FE.25]
Mi sciigas, ke de nun la shuldoj de mia filo ne estos [ree kaj ree] pagataj de mi.[FE.25]
Se oni povas aldoni definitive sen detrui la sencon, tiam taugas IT, char definitive akcentas plenumighon au atingon de rezulto:
Estu trankvila, mia tuta shuldo estos [definitive] pagita al vi baldau.[FE.25]
Georgo Vashington estis [definitive] naskita la dudek duan de Februaro de la jaro mil sepcent tridek dua.[FE.12]
La shtelisto estis [definitive] arestita de juna policisto.
