PMEG 2023

29.3. Pasivigeblaj frazoj

Nur objektaj verboj povas pasivighi. Chu verbo estas objekta au ne, estas chefe afero de signifo. Kelkaj verboj havas tian signifon, ke povas aperi objekto, dum aliaj verboj ne havas tian signifon:

  • La knabo batas shtonon. La shtono estas batata de la knabo. Bati estas objekta verbo. Tial oni povas ghin pasivigi.

  • La knabo staras sur la korto. Stari ne povas havi objekton. Pasivigo de la frazo do ne estas ebla.

Iafoje pro nacilingva influo povas aperi pasivigo de tute senobjekta verbo. Tiaj frazoj estas evitendaj, char ili kontrauas al la plej baza principo de pasivo:

  • “Mi krakas por chiuj!” asertis la krakpizo. “Chu por junuloj, chu por maljunuloj, chiam do *estas krakate*!” diris la krachujo.FA3.85 Kraki neniam povas havi objekton. La frazo estas do malbona, kvankam Zamenhofa. Oni diru ...chiam oni do krakas... ...chiam vi do krakas... au simile.

Pasivigo tamen iafoje estas ebla che verboj, kiuj estas objektaj, sed kies objekto ne cheestas en la frazo.

Pasivigo de I-verboj «

I-verbo povas havi objekton, ekz. ami virinon, kaj I-verbo povas havi pasivan formon, ekz. esti amata. Sed I-verbo ne povas havi propran subjekton. La senca subjekto de tia pasivigita I-verbo devas esti subkomprenata:

  • “Deshiru la floron!” diris la alia knabo, kaj la lekanto forte ektremis pro timo, char esti deshirita signifis ja perdi la vivon.FA1.150 La subkomprenata senca subjekto de esti deshirita, estas chio ajn, kion oni deshiras.

Se I-verbo aperas kune kun chefverbo, ekz. volas deshiri, povas bati, devas manghi, planas viziti, oni iafoje tamen povas pasivigi la I-verbon sen tute forigi ghian objekton. Tio estas ebla, se la objekto povas lausence farighi subjekto de la chefverbo:

  • La knabo devas bati la shtonon. La shtono devas esti batata de la knabo. Chi tiu pasivigo estas ebla, char la shtono povas esti subjekto de devas. La signifo iomete shanghighas: la devo transiras de la knabo al la shtono, sed tio praktike ne faras diferencon.

  • La knabo povas bati la shtonon. La shtono povas esti batata de la knabo. La shtono farighas subjekto de povas. Tio iom shanghas la signifon: la povo transiras de la knabo al la shtono. En la aktiva frazo povas temi pri kapablo de la knabo. En la pasiva frazo temas pri eblo.

Sed en la sekvaj ekzemploj tia pasivigo ne estas ebla, char la rezultanta pasiva frazo ricevas tute malghustan signifon:

  • La knabo volas bati la shtonon. *La shtono volas esti batata de la knabo.* La shtono ja ne volas ion ajn.

  • Mi planis inviti ilin al la festo. *Ili planis esti invititaj al la festo.* Ili nenion planis.

I-verboj kiel objektoj «

I-verbo povas roli kiel objekto de chefverbo, kaj tiajn frazon oni povas pasivigi. Tiam la I-verbo (kune kun chiuj frazpartoj, kiuj apartenas al ghi) farighas subjekto de la pasiva frazo, kaj la pasiva participo ricevas E-finajhon:

  • Oni proponis al la knabo bati la shtonon. Al la knabo estis proponite bati la shtonon. Bati la shtonon rolas kiel objekto de proponis, kaj poste kiel subjekto de estis proponite.

Rimarku en la chi-antaua ekzemplo, ke la senca subjekto de la I-verbo bati (la knabo), kaj la subjekto de la chefverbo proponis (oni) ne estas samaj. Se la senca subjekto de tia I-verbo estas la subjekto de la chefverbo, oni ghenerale tute malemas pasivigi:

  • Mi povas kuri. *Kuri estas povate de mi.* Kuri kaj povas havas la saman subjekton.

  • Li finis paroli. *Paroli estis finite de li.* Paroli kaj finis havas la saman subjekton.

Iuj verboj chiam havas samsubjektan I-verbon kiel objekton, ekz. povi, devi kaj kuraghi. Tiajn verbojn oni do praktike neniam pasivigas, kaj pasivaj participoj de tiaj verboj estas do praktike tute neuzataj. Oni ankau ne uzas la sufiksojn EBL, IND kaj END che tiaj verboj, char tiuj sufiksoj chiam donas pasivan signifon. Oni do neniam uzas *povata*, *devote*, *kuraghita*, *poveble*, *kuraghenda* k.s.

Che povi kaj devi oni uzas anstataue esprimojn kun esti eble, ebli kaj esti necese, necesi: Alie agi estis absolute ne eble.OV.182 Por la lernado de ambau estas necese pagi.M.101 Chu estas eble ricevi ion por manghi chi tie? Necesas atendi dum kelkaj minutoj.

Pasivigo de aliaj frazroloj «

Aliaj frazpartoj ol objekto (ekz. al-komplemento) ne povas farighi subjekto de pasiva frazo:

  • Oni donis al mi trinkajhon. *Mi estis donita trinkajhon.* Tia pasiva frazo estas klara eraro, char la pasiva verbo havas objekton: trinkajhon. Pasiva verbo ne povas havi objekton.

  • Mi sendos venigi kuracistojn.Rt.124 *Venigi kuracistojn estos sendite (de mi).* Venigi estas chi tie ne objekto, sed por-komplemento: Mi sendos (iun) por venigi kuracistojn. La vera objekto de sendi estas subkomprenata iu. Ghusta pasivigho do estas: Iu estos (de mi) sendita venigi kuracistojn.

Kiam iafoje neobjekta komplemento aperas kiel subjekto de pasiva frazo, la klarigo estas, ke ghi povus esti vera objekto:

  • Dolcha estos nia rekompenco, kiam la celo estos alvenita.OV.591 Normale oni dirus aktive: ...kiam ni alvenos al la celo. Shajnas do, ke Zamenhof erare pasivigis al-komplementon. Sed fakte oni ankau povus diri: ...kiam ni alvenos la celon. Tio estas pli malofta dirmaniero, sed regula. Tial la pasiva frazo estas bona.

  • Tiu chi urbo estas dense loghata. Normale oni dirus aktive: Oni loghas dense en tiu chi urbo. Sed oni ankau povas diri: Oni loghas dense tiun chi urbon.