PMEG 2023

39.2.19. PRE

Eksprefikso en multaj vortoj kun la signifo “antau”: prefaco, prefikso, prelego, premiso, prepozicio = “rolvorteto”.

Vera prefikso «

“Antau, senpere antau”. Iafoje uzata eksperimente anstatau antau en tempa signifo: amplifi *preamplifilo* = “antauamplifilo”, scienco *prescienca* = “de la tempo antau la apero de scienco”, latina *prelatina* = “de la tempo antau latino”, kancero *prekancera* = “antaukancera, montranta aperontan kanceron”. Shajnas, ke iuj tiaj vortoj vere estas frazetvortoj kun kashita uzo de PRE kiel rolvorteto: *pre la scienco* = “antau la scienco” [pre scienco]-A *prescienca*, *pre latino* = “antau latino” [pre latino]-A *prelatina* (komparu kun simila uzo de ANTI). PRE estas evitenda, chu kiel prefikso, chu kiel (kashita) rolvorteto. Oni uzu antau. Komparu kun la oficiala prefikso PRA.