PMEG 2024

38.2.1. ACH

ACH = “malbona kvalito, sentaugeco, senvaloreco”. ACH ne shanghas la bazan signifon de vorto, sed nur aldonas nuancon de malboneco. Komparu kun MIS, kaj kun prefikseca fi. (La sufikso ACH estis oficialigita en 1909 en la Unua Oficiala Aldono al Universala Vortaro.)

  • domo → domacho = malbona, kaduka, disfalanta domo

  • vesto → vestacho = eluzita, malpura vesto

  • chevalo → chevalacho = malbona, senvalora chevalo

  • babili → babilachi = stulte, malice babili

  • fari → farachi = malbone, senzorge fari

  • mola → molacha = sen dezirata malmoleco au strechiteco

Ordinara radiko «

  • acha = malbonkvalita, sentauga, senvalora

  • Ach! = ekkrio, kiu esprimas malkontentecon pri io malbona (legu pli pri tia chi uzo de nudaj radikoj)