PMEG 2023

8.2.4. Nombro – specialaj okazoj

La kunliga vorteto au normale montras ekskluzivan sencon (devas esti nur unu el la alternativoj), sed iafoje ghi estas inkluziva (povas validi pluraj alternativoj samtempe). Kiam pluraj aferoj estas ligitaj per au, la uzo de J-finajho dependas de la senco:

  • Karlo au Petro estas kulpa. Nur unu estas kulpa.

  • Au la angloj au la francoj estos unuaj sur la scenejo. Nur unu el la alternativoj povas validi, sed chiu el ili estas per si mem multe-nombra.

  • Au mi au miaj kontrauuloj estas prava(j). Chi tie nek gramatika logiko, nek la senco povas solvi la konflikton inter unu-nombro kaj multe-nombro. Oni elektu lauplache. Vershajne plej multaj elektus pravaj pro la proksimeco al la vorto kontrauuloj. Plej bone estas vershajne revortigi la frazon por eviti la problemon: Au mi estas prava, au miaj kontrauuloj (estas pravaj). En tiu chi okazo la plej simpla solvo estas: Au mi au miaj kontrauuloj pravas.

Iafoje oni povas au rigardi chiujn membrojn de grupo kune, au rigardi chiun individuon aparte:

  • Unu velo post la alia estis levataj.FA1.88 Zamenhof pensis pri chiuj veloj kune, sed se oni pensas pri chiu aparta levo de velo, oni povas forlasi la finajhon J, sed tiam oni ankau shanghu levataj al levita.

Iafoje du (au pluraj) unu-nombraj esprimoj montras la saman aferon. Malgrau shajna plureco, temas pri nur unu:

  • Gaston Waringhien, chefautoro de Plena Ilustrita Vortaro, kaj kunautoro de Plena Analiza Gramatiko, estas prave rigardata kiel unu el la majstroj de Esperanto. Suprajhe povas shajni kiel tri homoj, sed estas vere nur unu, kiun oni nomas en tri manieroj. Sekve estu rigardata (ne rigardataj).

  • Tiu chi strando, au plagho, estas perfekta por niaj bezonoj. La aldono au plagho ne priparolas alian lokon, sed la saman per preskau samsignifa vorto.

Iafoje apud unu chefa afero aperas alia en flanka komparo, necerteca aldono, au simile. Tiam oni konsideru normale nur la chefan esprimon. Pri tiaj frazoj tamen ne ekzistas firmaj reguloj, chio dependas de la senco:

  • La instruistino, same kiel shiaj lernantoj, estis post kvartaga intensa instruado tre laca. Laca estu normale unu-nombra, char ghi priskribas chefe la instruiston, sed ne estus eraro diri lacaj, se oni volas klare inkluzivigi ankau la lernantojn.

  • Elizabeto, kaj eble ankau shia edzo, estos vershajne invitita(j). Oni diru invitita au invititaj depende de la vershajneco, ke ankau la edzo estos invitita.

  • Sofio, sed ne shia fratino, estas bonvena al la festo. Chi tie bonvena lausence ne priskribas la fratinon, kaj estus do erare diri bonvenaj.

Speco «

Kiam oni parolas ghenerale pri ia speco, la distingo inter unu-nombro kaj multe-nombro ofte farighas malgrava:

  • Infano ne estas matura homo.FE.6Infanoj ne estas maturaj homoj.

  • En domo kaj milit’ la viro regas.IT.6En domoj kaj militoj la viroj regas.

Grupo kun po unu «

Kiam oni parolas pri du grupoj, kaj chiu el la unua grupo rilatas al po unu el la dua grupo, estas plej bone uzi multe-nombron por la unua grupo, kaj unu-nombron por la dua. Ofte tiaj frazoj estas teorie dusencaj, sed plej ofte tamen praktike unu-sencaj:

  • En tiu kvartalo trovighas domoj kun bela pordo. La domoj estas pluraj, tial oni diras domoj en multe-nombro. Ankau la belaj pordoj estas pluraj, sed chiu domo havas nur po unu (chefan) pordon, kaj tial oni diras bela pordo en unu-nombro. Teorie la frazo povas ankau signifi, ke chiuj domoj havas nur unu komunan pordon (malvershajne). Se oni dirus belaj pordoj, la frazo estus normale komprenata tiel, ke chiu domo havas plurajn belajn pordojn. Por ekstrema klareco oni povas diri ekz. ...domoj, el kiuj chiu havas belan pordon au ...domoj kun po unu bela pordo.

  • La nokto estis tiel malluma, ke ni nenion povis vidi ech antau nia nazo.FE.33 Kvankam estis pluraj nazoj, oni uzas nia nazo en unu-nombro, char chiu el ni havis po unu nazon. Teorie la frazo povas ankau signifi, ke ni havis nur unu komunan nazon (absurde). Se oni dirus niaj nazoj, la frazo estus normale komprenata tiel, ke chiu el ni havis plurajn nazojn, kvankam tio estas absurda. Por ekstrema klareco oni povus diri ekz. ...ke neniu el ni ion povis vidi ech antau sia nazo.

  • Tiuj, kiuj vochdonas por la propono, levu la dekstran manon. Kvankam temas (vershajne) pri pluraj dekstraj manoj, oni uzas unu-nombron, char chiu levu nur po unu dekstran manon, la propran.

Pli ol unu, malpli ol du «

Post la esprimo pli ol unu oni povus teorie uzi multe-nombron, sed oni uzas chiam unu-nombron pro la cheesto de unu. Ankau post malpli ol unu oni uzas unu-nombron:

  • Mi perlaboras nur iom pli ol unu dolaron en tago.FK.104

  • Mi povas nutri pli ol unu familion!FA2.137

  • Malpli ol unu tagon Antono uzis, por veni returne al Eisenach.FA3.144

Noto: Zamenhof uzis ankau pli-ol-unu (kun dividostrekoj) = pluraj. Tiam li uzis multe-nombron poste. Nuntempe oni neniam uzas pli-ol-unu tiumaniere, sed nur la vorton pluraj, kiu ne estas Zamenhofa (ghi aperis nur en 1904). Zamenhof uzis ankau kelkaj kaj kelke + da-esprimo por “pluraj”, sed tian signifon kelkaj kaj kelke ne plu havas (kvankam kompreneble en la praktiko la diferenco inter “kelkaj” kaj “pluraj” estas tre subjektiva afero).

Post malpli ol du oni povus teorie uzi unu-nombron, sed pro la cheesto de du oni uzas chiam multe-nombron: En malpli ol du horoj mi revenos.

Nul kaj malpli «

Kiam nul estas uzata kiel nombra priskribo, oni povas heziti, chu uzi unu-nombron au multe-nombron, char nul estas nek unu, nek pluraj. Oficiala regulo ne ekzistas. Oni povas rezoni en du manieroj:

  • Au oni uzas J nur por nombroj super unu, do ne por ekz. nul au 0,5.

  • Au oni uzas J por chiuj (pozitivaj) nombroj krom ekzakte unu, do ankau por nul kaj por nombroj inter nul kaj unu, ekz. 0,5.

Ambau aliroj estas egale logikaj:

  • Post tio restos nul homo(j). Chi tia uzado de nul aperas preskau nur en poezio k.s. Normale oni dirus neniu homo (au neniuj homoj).

  • Mi achetis nul komo kvin kilogramo(j)n da rizo.

Negativajn nombrojn oni traktas same kiel la respondajn pozitivajn nombrojn:

  • En Laponujo -40 (minus kvardek) celsiaj gradoj ne estas nekutima temperaturo.

  • La akvo estas malvarma je minus nul komo du grado(j).

  • Restas al li minus unu euro. Tio signifas, ke li shuldas unu euron.

Neniu, neniuj, chiu, chiuj «

Kaj neniu kaj neniuj principe egalas al nul, sed neniu estas gramatike unu-nombra, dum neniuj estas multe-nombra:

  • Neniu homo estas perfekta.

  • Neniuj homoj estas perfektaj.

Kaj chiu kaj chiuj principe estas lausence iel multe-nombraj, sed chiu estas gramatike unu-nombra, dum chiuj estas multe-nombra:

  • Chiu homo estas mortema.

  • Chiuj homoj estas mortemaj.

Onoj «

Che ON-vortoj oni uzas unu-nombron, kiam temas pri unu ono, kaj multe-nombron, kiam estas pli ol unu ono:

  • Nu, kio estos, se almenau unu duono de tio, kion li parolis, estas vero?Rz.50

  • Du duonoj faras unu tuton!FA3.73

  • Li trinkis duonan litron da lakto....unu duonan litron..., ...unu duonon de litro...

  • Ni disighas kiel duonaj parencoj.BV.29 La A-vorto duonaj havas J-finajhon, char ghia chefvorto, parencoj, havas J-finajhon.