PMEG 2023

8.2.3. Nombro che A-vortoj kaj A-vortecaj vortetoj

A-vorto havu J-finajhon, se ghi priskribas ion multe-nombran:

  • granda domo = unu domo, kiu estas granda

  • grandaj domoj = pluraj domoj, kiuj estas grandaj

  • krajona noto = unu noto farita per krajono au krajonoj

  • krajonaj notoj = pluraj notoj faritaj per krajono au krajonoj

Rimarku, ke la vortoj krajona kaj krajonaj neniel montras, kiom da krajonoj estas. La uzo de J en krajona noto kaj krajonaj notoj dependas nur de la noto-nombro.

Multe-nombra estas kompreneble chiu vorto, kiu havas J-finajhon, sed ankau personaj pronomoj povas esti multe-nombraj. La pronomoj ni kaj ili estas chiam multe-nombraj. Vi kaj si estas jen unu-nombraj, jen multe-nombraj. Oni estas normale unu-nombra, sed povas esti multe-nombra. Mi estas chiam unu-nombra (kaj ankau ci). La vorteto ambau estas chiam multe-nombra:

  • Mi estas felicha.

  • Shi sentas sin felicha.

  • Vi estas felicha(j).

  • Oni estas felicha(j).

  • Ni estas felichaj.

  • Ili estas felichaj.

  • Ili sentas sin felichaj.

  • Ambau estas felichaj.

A-vorto, kiu priskribas subkomprenatan O-vorton, havu J-finajhon, se tiu O-vorto havus J-finajhon:

  • Estis partoprenantoj el la tuta mondo. La aziaj estis plej multaj.La aziaj partoprenantoj estis plej multaj.

Kiam A-vorto priskribas nombran vorteton (sen posta O-vorto), oni uzu J-finajhon, se estas pli ol unu:

  • Alvenis tri knabinoj. Unu el ili estis konata al mi, sed du estis nekonataj. Oni povus diri, ke la vortoj knabino kaj knabinoj estas subkomprenataj post la nombraj vortetoj unu kaj du.

Nombraj vortetoj iafoje montras abstraktan nombron, kaj nenia O-vorto estas subkomprenata. Tiam oni normale uzas E-vorton kiel priskribon. E-vortoj neniam povas havi J-finajhon: Mil estas multe. Du multiplikite per du estas kvar. Se oni uzas A-vorton en tia frazo, oni komprenus, ke ia O-vorto estas subkomprenata: Dek estas difektitaj.Dek autoj/mashinoj/seghoj... estas difektitaj.

Kiam A-vorto priskribas plurajn O-vortojn, ghi havu J-finajhon, char la signifo estas multe-nombra:

  • La tablo kaj la segho estas eluzitaj. Unu tablo kaj unu segho estas du aferoj. Ambau estas eluzitaj.

  • En la chambro estis verdaj segho kaj tablo. Tie estis (unu) verda segho kaj (unu) verda tablo.

  • Li kaj lia amiko estas same kulpaj. Ambau estas kulpaj.

  • Nek li, nek lia amiko estas ghojaj pro la severa puno. Ambau malghojas.

  • Shia blanka kolo kaj shia brusto estis kovritaj per granda chenajho de malnovaj kaj novaj moneroj.FA1.234 Unu kolo kaj unu brusto estas du.

J nur se fakte temas pri pluraj aferoj «

Iafoje A-vorto rilatas al O-vorto kun J-finajho, sed priskribas lausence nur unu el la pluraj aferoj. Tiam la A-vorto ne havu J-finajhon:

  • Tie staris pluraj grandaj kaj unu malgranda tabloj. Kvankam malgranda rilatas al la vorto tabloj, ghi estu sen J, char ghi priskribas nur unu el la tabloj.

  • Mi volas verdan kaj rughan krajonojn....unu verdan krajonon kaj unu rughan krajonon.

  • Chiuj damoj, la karoa, kera, trefa kaj pika, sidis en la unua vico.FA2.106 Estis nur po unu damo el chiu speco. Efektive la A-vortoj priskribas la unu-nombran vorton damo, kiu estas subkomprenata post chiu el ili: ...la karoa damo, kera damo, trefa damo kaj pika damo...

  • Venis franca kaj germanaj gastoj.Venis unu franca kaj pluraj germanaj gastoj.

  • Du partoprenantoj estis respektive japana kaj korea. Estis unu japana partoprenanto kaj unu korea partoprenanto.

Por tiaj chi komplikitaj signifoj oni elektu facile kompreneblan esprimomanieron. La chi-antauaj frazoj estas chiuj gramatike ghustaj, sed iuj el ili povus esti pli klaraj. Ekz. anstatau franca kaj germanaj gastoj estas pli klare diri unu franca kaj pluraj germanaj gastoj.

Evito de miksitaj formoj «

Multe-nombra A-vorto kune kun pluraj unu-nombraj O-vortoj povas iafoje shajni kiel stranga miksajho, kvankam tio estas tute logika. Zamenhof ofte evitis tian mikson, uzante unu-nombran A-vorton, precipe kiam la A-vorto estis poseda pronomo, au kiam temis pri pluraj abstraktaj O-vortoj:

  • mia frato kaj fratinoFE.36miaj frato kaj fratino. Oni povus diri, ke mia estas subkomprenata antau fratino: mia frato kaj mia fratino.

  • La pli maljuna estis tiel simila al la patrino per sia karaktero kaj vizagho.FE.11 Sia estas priskribo kaj de karaktero, kaj de vizagho. Oni povus diri, ke sia estas subkomprenata antau vizagho.

  • la simpla lernado kaj uzado de EsperantoOV.378 Simpla estas subkomprenata antau uzado. Alternative oni povas diri, ke lernado kaj uzado kune estas unu ideo.

  • Oni povas proponi [...] ekzemple internacian monsistemon, horsistemon, kalendaron k.t.p.OV.379 Internacian estas subkomprenata antau horsistemon kaj kalendaron.

Same Zamenhof ofte evitis uzi plurajn unu-nombrajn A-vortojn kune kun unu multe-nombra O-vorto:

  • Estis inter la sepa kaj oka horo vespere.M.200...la sepa kaj (la) oka horoj...

Atentu al kio rilatas A-vorto «

Iafoje oni riskas erare rilatigi A-vorton al ia vorto, kiu staras pli proksime ol tiu, kiun la A-vorto vere priskribas:

  • Iu el tiuj malshatindaj friponoj certe estas kulpa. Ne *kulpaj*, char kulpa estas priskribo de iu, ne de friponoj.

  • Unu el miaj plej bonaj amikoj estis elektita en la Akademion. Elektita priskribas la vorton unu, ne la vorton amikoj.

  • Iuj en tiu granda nedistingebla homamaso estis alvenontaj al la sama celo kiel ni. Alvenontaj priskribas la subjekton iuj, ne la vorton homamaso.

Speco de «

Che esprimoj kun speco de povas iafoje ekesti hezito inter unu-nombro kaj multe-nombro:

  • Tiaj specoj de vino estas tre multekostaj. Multekostaj gramatike priskribas la vorton specoj, kvankam ghi sence rilatas ankau al vino.

A-vortecaj vortetoj «

Vortetoj, kiuj povas roli A-vortece, kaj kiuj povas ricevi J-finajhon, sekvas la samajn regulojn pri J-finajho kiel A-vortoj.

  • tiu domo tiuj domoj

  • tia domo tiaj domoj

  • tiuj kato kaj hundotiu kato kaj tiu hundo

  • tiuj kato kaj hundojtiu kato kaj tiuj hundoj

  • Jen la kato kaj la hundo, kiu apartenas al mi. Nur la hundo apartenas al mi.

  • Jen la kato kaj la hundo, kiuj apartenas al mi. Kaj la kato, kaj la hundo apartenas al mi.

  • Jen la kato kaj la hundoj, kiuj apartenas al mi. La frazo estas dusenca. Vershajne nur la hundoj apartenas al mi, sed povas esti, ke ankau la kato estas mia.

  • Jen la hundoj kaj la kato, kiuj apartenas al mi. Kaj la hundoj kaj la kato apartenas al mi.