PMEG 2023

29.2.2. Elekto de pasiva participo – specialaj okazoj

La bazaj principoj por participelekto sufichas por plene ghuste esprimi sin, sed tamen estas eble aldoni ankorau kelkajn specialajn nuancajn principojn.

Dusignifaj verboj «

Iuj verboj havas du malsamajn signifojn, kaj la elekto de participo dependas de tio, kiu el la du signifoj estas celata.

Klasika ekzemplo estas la verbo okupi, kiu povas signifi au “preni okupe” au “teni okupe”. Prenado estas ago normale momenta, kaj tial precipe la plenumigho estas interesa. Tenado tamen estas pli longdaura afero, kaj tial normale la daurado estas pli interesa. Post prenado tamen sekvas tenado, kaj antau tenado normale okazas prenado. Tial che okupi oni ofte povas uzi AT-formon au IT-formon lauplache sen praktika diferenco:

  • Mi estas tre okupata de mia laboro.Mia laboro nun “tenas min” (plu kaj plu), char ghi antaue “prenis min”.

  • Mi estas tre okupita de mia laboro.Mia laboro (definitive) “prenis min”, kaj tial ghi nun “tenas min”.

Alia ekzemplo estas kovri, kiu havas du signifojn depende de tio, chu la aktiva subjekto estas la kauzanto de la kovrado, au la afero, kiu trovighas en kovra pozicio:

  • Li kovris la plankon per tapisho. La planko estis kovrita (de li) per tapisho. Chi tie temas pri la definitiva rezulto de la ago “meti sur plankon”.

  • Tapisho kovris la plankon. La planko estis kovrata de tapisho. Chi tie temas pri iom-post-ioma daurado de la ago “kushi sur planko”.

Plej ofte oni uzas IT-formon che verboj kiel okupi kaj kovri, sed oni havas liberan elekton depende de la ideo, kiun oni volas esprimi.

Teoria eblo de plenumigho «

Zamenhof ofte preferis AT-formon en frazoj, kie la ago estas nur teoria eblo, kiu ne certe efektivighos. Li ankau preferis AT en frazoj, kie la ago estas neata, kaj en aliaj frazoj, kie la kunteksto iel forvishas la ideon de plenumigho:

  • Kiam farighis mallume kaj la ghardeno devis esti shlosfermata, la pordisto lin forpelis.FA1.212 Vershajne poste la ghardeno estis efektive shlosfermita, sed la frazo ne celas rakonti pri tio. Kiam la forpelado okazis, la shlosfermado estis ankorau nur dezirata.

  • Chi tiu verko devas esti eldonata nun au neniam.M.133 Temas pri devo de eldonado, chefe pri la komencado de la eldonlaboroj. Chu la eldonado plenumighos, oni ne scias.

  • Ili volas, ke tia au alia shangho estu farata jam nun.OV.59 Chu la shanghoj estos plenumitaj, oni ne scias.

  • La unueco de Esperanto neniam estos rompata.FAnt.48 La rompo neniam plenumighos.

  • Ech vulpo plej ruza fine estas kaptata.PE.285 Temas pri principo chiam valida. La ideo de daureco farighas do pli grava ol la ideo de plenumigho.

Sed oni ankau povas uzi IT-formon en chi tiaj frazoj. Oni havas liberan elekton lau tiu nuanco, kiun oni volas esprimi. Efektive oni trovas che Zamenhof ankau IT-participojn en tiaspecaj frazoj:

  • La artikoloj devas chiam esti subskribitaj per plena nomo kaj adreso.OV.98

  • Tiu chi traduko, pro manko de mono, bedaurinde ghis nun ne povis esti eldonita.OV.220

Ripetoj «

Che ripetaj agoj oni normale uzas AT, char oni interesighas pri la ripetado, sed iafoje oni povas koncentrighi je la plenumigho de chiu unuopa ripeto, kaj uzi IT. Se oni montras la precizan nombron de ripetoj, la ideo de plenumigho farighas pli grava, kaj oni tiam ordinare uzas IT-formon:

  • Dum la milito tiu vilagho estis ofte prirabata kaj bruligata.

  • Dum la milito tiu vilagho estis kvarfoje prirabita kaj bruligita.

  • Unu velo post la alia estis levataj.FA1.88 Zamenhof pensis pri la tuto: pluraj veloj estis iom post iom levataj.

  • Unu velo post la alia estis levita. Chi tie oni parolas pri chiu unuopa definitiva levo de velo.