PMEG

Vortfarado / Neoficialaj afiksoj / Neoficialaj sufiksoj /

39.1.32. TET

“Grupo kun certa nombro de muzikistoj, muzikajho por tia grupo”. Proponita por uzo che nombraj vortetoj: du duteto = “muzika duopo, muzikajho por duopo”, tri triteto, kvar kvarteto, kvin kvinteto k.t.p. Jam ekzistas la nekunmetitaj (internaciaj) vortoj dueto, terceto, kvarteto, kvinteto, sesteto, kaj septeto. Estas preferinde uzi la sufikson OP: duopo, triopo, kvaropo k.t.p. Por muzikajho oni aldonu AJH: duopajho, triopajho, kvaropajho k.t.p. Komparu kun OL kaj T.