PMEG
38.2.28. OP
OP = “grupo kun certa nombro da membroj”. Komparu kun OBL kaj ON. OP estas uzebla nur che nombrovortoj kaj similsignifaj vortoj. Tio, kio staras antau OP, chiam montras, kiom da membroj estas en la grupo:
- unu → unuopo = unu sola afero au persono
- unu → unuopa = sola, rigardata aparte
- unu → unuope = chiu por si mem
- du → duopo = grupo de du, paro
- du → duopa = konsistanta el du membroj
- du → duope = en grupo kun du membroj, en grupoj po du
- dek → dekopo = grupo de dek
- dek → dekopa = konsistanta el dek membroj
- dek → dekope = en grupo kun dek membroj, en grupoj po dek
- Tiuj chi du amikoj promenas chiam duope.[FE.14] Ili promenas chiam ambau kune.
- Kvinope [= kvin personoj kune] ili sin jhetis sur min, sed mi venkis chiujn kvin atakantojn.[FE.14]
- En la salono ludis kvaropo da muzikistoj.
- Ni demandis chiun unuopan personon aparte, sed chiu respondis tute same.
- La registaro devas protekti la rajtojn de unuopuloj. = ... de unuopaj personoj.
- Kiomope ni ludu? ≈ Po kiom da personoj estu en la grupoj, kiam ni ludos?
- Rigardu, kiel multope jam alighis al ni la britoj, kiuj tiel nevolonte lernas aliajn lingvojn krom sia nacia![OV.374] La grupo de alighintaj britoj konsistas el multaj personoj.
- duopa interparolo = interparolo inter du personoj
- triopa laborgrupo = laborgrupo konsistanta el tri personoj
Se temas pri objekto, kiu konsistas el du partoj, chiu el kiuj estas per si mem tia objekto, tiam oni ne uzas OP, sed OBL.
Por OP-vortoj oni uzas la samajn skriboregulojn kiel por OBL.
Antau O-finajho la sufikso OP estas forlasebla, char simpla O-formo havas che nombrovortoj interalie la signifon de opo:
- duo = duopo au la nombro du
- trio = triopo au la nombro tri
- deko = dekopo au la nombro dek
Ordinara radiko «
- opa = kolektiva
- ope = kolektive
- opo = kolektiva grupo
