PMEG
38.2.4. AN
AN = “membro de grupo, loghanto de loko, adepto de doktrino, persono kiu apartenas al loko” k.s. Komparu kun IST. Tio, kio staras antau AN, chiam montras, al kio la ano apartenas:
- klubo → klubano = membro de klubo
- familio → familiano = membro de familio
- Europo → Europano = loghanto de Europo
- Francujo → Francujano = loghanto de Francujo
- vilagho → vilaghano = loghanto de vilagho
- kamparo → kamparano = loghanto de kamparo
- kongreso → kongresano = partoprenanto en kongreso
- Kristo → Kristano = ano de Kristo, de la religio de Kristo.
- Budho → Budhano = ano de Budho, de la ideoj de Budho.
- Islamo → Islamano = kredanto je Islamo
- respubliko → respublikano = subtenanto de la ideo ke shtato estu respubliko, ano de partio kiu nomas sin respublika
- shipo → shipano = homo, kiu servas sur shipo
- civito → civitano = plenrajta membro de shtato
- estraro → estrarano = membro de estraro
- UEA → UEA-ano = membro de UEA (Universala Esperanto-Asocio)
- alia domo → alidomano = loghanto de alia domo
- sama lando → samlandano = loghanto de la sama lando
- sama religio → samreligiano = kredanto de la sama religio
Ordinara radiko «
- ano = membro de societo, partio, familio, eklezio k.s.
- anighi = farighi membro, alighi al grupo
