PMEG
38.2.5. AR
AR = “tuto au kolekto de multaj samspecaj aferoj”. Tio, kio staras antau AR, chiam montras, el kiaj aferoj konsistas la tuto.
AR povas montri chiujn en la mondo, au chiujn en unu regiono:
- homo → homaro = chiuj homoj en la mondo, la tuta homa gento
- birdo → birdaro = chiuj birdoj en la mondo au en unu regiono
- gazeto → gazetaro = chiuj gazetoj en unu regiono
AR povas montri tuton de pluraj kunapartenantaj aferoj:
- verko → verkaro = chiuj verkoj de unu autoro
- estro → estraro = elektita grupo de estroj de unu organizo
- arbo → arbaro = loko kun multaj kune kreskantaj arboj
- haro → hararo = chiuj haroj sur ies kapo
- tendo → tendaro = grupo de tendoj uzata kiel provizora loghejo
- shafo → shafaro = chiuj shafoj de unu posedanto au en unu loko
- manghilo → manghilaro = chiuj diversaj manghiloj de unu hejmo, tablo au posedanto
- meblo → meblaro = chiuj mebloj de unu unu chambro, apartamento au domo
- membro → membraro = chiuj membroj de ekz. klubo
- altaj montoj → altmontaro = masivo au cheno de altaj montoj
AR povas montri ion, kio konsistas chefe el pluraj samspecaj aferoj, sed ne nur el tio:
- vorto → vortaro = libro kun listo de vortoj kaj klarigoj pri ili
- kanto → kantaro = libro kun kolekto de kantoj
- horo → horaro = tabelo de horoj, en kiuj okazas io speciala
- demando → demandaro = listo de respondendaj demandoj
- shtupeto → shtupetaro = grimpilo el du stangoj kun multaj shtupetoj (= eskalo)
- vagono → vagonaro = vico de kunigitaj vagonoj tirata de lokomotivo (= trajno)
Ordinara radiko «
- aro = grupo, kolekto, grego k.s.
- arigi = meti en grupon, kolekti
- ara = grupa
- granda aro → grandare = en granda aro
