PMEG
38.2.2. AD
AD = “daura ago”. Tio, kio staras antau AD, chiam ricevas agan kaj daurecan signifon. La aga signifo estas tiu, kiun la radiko havas kun verba finajho.
Agaj radikoj «
Se la radiko jam per si mem montras agon, la AD-formo montras, ke la ago dauras longe au okazas ofte:
- uzo → uzado = daura, regula uzo
- iro → irado = daura, longa iro
- viziti → vizitadi = ofte, regule viziti
- esti → estadi = daure, ripete esti
Klariga AD «
Se radiko havas plurajn signifojn, kaj unu el tiuj signifoj estas ago, la AD-formo montras nur (dauran) agon, kaj estas uzebla por eviti miskomprenon. Se oni uzas verban finajhon, miskompreno ne eblas, kaj AD servas nur por aldoni dauran signifon. Se oni uzas ne-verban finajhon, AD estas iafoje uzata ankau kiam ne temas pri longa dauro. AD tiam servas nur por atentigi pri la aga signifo:
- konstruo = la ago konstrui, konstrumaniero, io konstruita → konstruado = la ago (daure) konstrui
- danco = la ago danci, dancospeco → dancado = la ago (daure) danci
- skribo = la ago skribi, skribomaniero, io skribita, verko → skribado = la ago (daure) skribi
Komparu kun klariga AJH kaj klariga EC.
Ne-agaj radikoj «
Se la radiko ne montras agon, AD aldonas agan (dauran) signifon. La aga signifo estas ghuste tiu, kiun la radiko havas kun verba finajho:
- martelo (ilo) → marteli = bati per martelo → martelado = la ago (daure) marteli
- broso (ilo) → brosi = froti per broso → brosado = la ago (daure) brosi
- regho (persono) → reghi = regi kiel regho → reghado = la ago (daure) reghi
- krono (ajho) → kroni = surmeti kronon sur kapon → kronado = ceremonio por kroni reghon
- rapido (eco) → rapidi = agi au movighi rapide → rapidado = daura rapida ago au movigho
- malfruo (eco) → malfrui = fari ion malfrue → malfruado = la ago (ofte) fari ion malfrue
Se la verba formo de radiko havas statan signifon (se ghi signifas “esti tia”), oni malofte aldonas AD. Se oni tamen uzas AD, la AD-formo montras dauran staton:
- verdo (koloro) → verdi = esti verda → verdado (malofta formo) = daura stato esti verda
Se oni volas montri, ke temas pri ago, sed ne deziras la dauran signifon de AD, oni devas uzi alian agan radikon sen daura signifo, au esprimi sin tute alie:
- martelado (daura) → martelbato = unu bato per martelo
- brosado (daura) → brostiro = unu frota tiro per broso
- kronado (daura) → surmeto de krono (nedaura)
Malnova uzo «
En la komenca tempo oni tre multe uzis AD en verboj por montri dauran agon:
Li ne zorgadis pri siaj soldatoj, nek pri teatro kaj chaso, esceptinte nur se ili donadis al li okazon montri siajn novajn vestojn.[FA1.68] Nun oni skribus simple zorgis kaj donis. Oni uzas donadis, zorgadis k.s., nur kiam oni volas aparte emfazi, ke temas pri daureco.
Ordinara radiko «
- ade = daure, longe
- ad-vorto = vorto kun aga signifo
Praktike oni tre malofte uzas AD kiel ordinaran radikon.
