PMEG 2023

37.2.4. Verbaj finajhoj

I = “fari certan agon (au esti en certa stato), kiu proksime rilatas al la signifo de la radiko”.

La finajho I reprezentas chi tie chiujn verbajn finajhojn: I, AS, IS, OS, US kaj U.

Verboj el agaj radikoj «

Aga radiko kun verba finajho havas chiam sian propran signifon:

  • KUR kuri = fari la agon “kuro”

  • KONSTRU konstrui = fari la agon “konstruo”

Se unu el la signifoj de plursignifa radiko estas ago, tiu ago estas kompreneble la ago de la verba formo. Ekz. KONSTRU havas plurajn signifojn. Unu el tiuj signifoj estas ago. La verbo konstrui havas tial ghuste tiun agan signifon.

Verboj el ne-agaj radikoj «

Verbo farita el ne-aga radiko montras agon, kiu iel estas proksima al la radikosignifo. Ofte estas tute evidente, kiu estas tiu ago, sed iafoje oni povas heziti. Che multaj ne-agaj radikoj la tradicio jam fiksis, kiun agan signifon ili ricevas kun verba finajho, sed iuj radikoj neniam estas uzataj en verba formo, kaj oni ankorau ne decidis, kiun agan signifon ili havu. Farante verbon el tia radiko oni devas do mem trovi taugan agon. Se estas eble, oni komparu kun aliaj similaj radikoj. Iafoje nenia ago vere proksime rilatas al la radiko. Tiam oni eble ne faru verbon el la radiko, char la verbo farighus tro malfacile komprenebla.

Se radiko per si mem montras econ au staton, la verba formo normale signifas “esti tia” au “agi kun tia eco”:

  • RAPID rapidi = agi rapide

  • AKTIV aktivi = agi aktive, esti aktiva

  • PRET preti = esti preta

  • KURAGH kuraghi = esti kuragha, agi kuraghe

Legu ankau pri verbigo de perverba priskribo.

Normale chi tia verbo ne signifas “ighi tia” au “igi tia”. Che ecaj kaj stataj radikoj oni uzas la sufiksojn IGH kaj IG por krei tiajn signifojn.

Se la radiko montras ilon, aparaton au simile, la verbo normale signifas “uzi tian ilon en ghia kutima maniero”:

  • BROS brosi = uzi broson (en normala maniero)

  • TAMBUR tamburi = ludi per tamburo, bati tamburon

  • FINGR fingri = tushi per fingro

  • AUT auti = iri per auto

Se la radiko montras substancon, la verbo normale signifas “provizi per tia substanco”:

  • AKV akvi = provizi per akvo, vershi akvon (sur ion)

  • OR ori = kovri per oro

  • AER aeri = plenigi per aero

En chi tiaj verboj oni iafoje uzas la sufikson UM, ofte senbezone, au la neoficialan sufikson IZ, plej ofte same senbezone.

Se la radiko montras personon, homon, la radiko normale signifas “agi kiel tia persono”, “roli kiel tia homo”:

  • TAJLOR tajlori = labori kiel tajloro, kudri kiel tajloro

  • GAST gasti = esti gasto (che iu), loghi kiel gasto

  • REGH reghi = regi kiel regho, esti regho (super io)

Bestaj radikoj kaj diversaj fenomenaj radikoj signifas en verba formo “agi kiel tia besto au fenomeno”:

  • HUND hundi = agi kiel hundo, vivi kiel hundo

  • SERPENT serpenti = iri kiel serpento

  • OND ondi = fari ondajn movojn

Multaj diversaj radikoj ricevas verban signifon, kiu ne estas klarigebla per alia regulo ol la tute ghenerala, ke ili ricevas verban signifon, kiu iel proksime rilatas al la signifo de la radiko:

  • FISH fishi = provi kapti fishojn, fishkapti

  • POSHT poshti = transdoni (ekz. leteron) al la poshto

  • FIN fini = meti finon, kauzi finon

  • ORIENT orienti = decidi au fiksi la pozicion (de io) rilate al oriento

  • REGUL reguli = gvidi la funkciadon de mashino k.s. lau iaj reguloj

Objektaj kaj senobjektaj verboj «

Se la radiko mem montras agon, tiu aga signifo estas jam per si mem lausence tia, ke ghi povas au ne povas esti direktita al rekta objekto: SID = sido (estado en certa pozicio, ago lausence senobjekta) sidi (senobjekta verbo), KUR = kuro (movigho, ago lausence senobjekta) kuri (senobjekta verbo), PAF = pafo (ago lausence objekta) pafi (objekta verbo), POSTUL = postulo (ago lausence objekta) postuli (objekta verbo).

Kiam oni elektas verban signifon por ne-aga radiko, tiam oni elektas ankau, chu ghi estu objekta au senobjekta. Nenia regulo decidas pri tio. Legu ankau pri verboj kun kaj sen IG, kaj pri objektaj kaj senobjektaj verboj.