PMEG

Gramatiko / Demandoj kaj respondoj /

22.2. Chu-demandoj

Chu-demandoj estas farataj per la demandvorto chu. Chu-demando serchas konfirmon pri la ghusteco de la tuta frazo. La respondo estas normale jes au ne. Chu staras normale komence de la demanda frazo:

Chu-demando povas ankau esti alternativdemando. Tiam la respondo normale estas elekto inter la diversaj alternativoj:

Forlaso de chu «

En dialogoj chu povas iafoje esti forlasita. Nur la kunteksto tiam montras, ke temas pri demando. Tiaj sen-chu-aj chu-demandoj estas akcepteblaj, kiam la tuta frazo estas draste mallongigita:

  • Efektive? — shi demandis per tirata tono. — Efektive, — respondis Alechjo.[M.147] = — Chu efektive vi farus tion? — shi demandis...

  • — Morgau mi iros al Hindio! — Al Delhio? = ...Chu al Delhio vi iros?

Multaj parolantoj uzas specialan manieron elparoli demandajn frazojn. Ili uzas ekz. levighantan melodion en la fino de la frazo. Sed en Esperanto ne ekzistas reguloj pri la frazmelodio. Tial, se oni uzas chu-demandon sen chu, vere nur la kunteksto povas montri, ke la frazo estas demanda.

Iafoje oni uzas deklarajn frazojn, kies celo estas ankau demanda. Oni eldiras informon kun la celo, ke la auskultanto konfirmu au malkonfirmu ghin. En tiaj kvazau-demandoj oni ne uzas chu:

  • — Chion, kio estis sub la nomo de barono Brambeus [...] chion tion chi mi verkis. — Kion mi audas! Sekve barono Brambeus estas vi?[Rz.46] La dua parolanto ne demandas, chu la unua estas barono Brambeus, sed nur konstatas, ke tiu ja estas la barono, sed samtempe volas ricevi konfirmon pri tio.

  • Vi ne volas do indulgon kaj favoron?[Rt.72] = Vi ne volas do indulgon kaj favoron. Chu mi ghuste komprenis la aferon?

  • Vi min jam ne akceptos? — demandis Marta, — nenian esperon mi povas havi?[M.184]