PMEG 2023

22.1. KI-demandoj

KI-demandoj estas farataj per tabelvortoj je KI. Demanda KI-vorto reprezentas informon, kiun oni serchas. KI-vorto normale staras komence de la demanda frazo:

  • Kie estas la libro kaj la krajono? – La libro estas sur la tablo, kaj la krajono kushas sur la fenestro.FE.6

  • Kiun daton ni havas hodiau? – Hodiau estas la dudek sepa (tago) de Marto.FE.12

  • Kion vi volas?” demandis la forghisto. “Orajn hufumojn!” respondis la skarabo.FA4.219

  • Kian signifon havas la morto? La korpo dissolvighas, kaj la animo... kio ghi estas? Kio ghi farighas? Kien ghi iras? “Al eterna vivo,” diras la konsolo de la religio. Sed kia estas la transiro? Kie oni vivas kaj kiel? “En la chielo supre!” diras la piuloj; “supren ni iras!”FA3.115

  • Kiom da pomoj vi havas?Mi havas du kilogramojn da pomoj!

  • Kies filo vi estas, junulo? Kaj David respondis: Filo de via sklavo Jishaj, la Bet-Lehhemano.Sm1.17

  • Kaj Dio la Eternulo diris al la virino: Kial vi tion faris? Kaj la virino diris: La serpento tromplogis min, kaj mi manghis.Gn.3

Iuj KI-vortoj estas E-vortecaj, dum aliaj estas O-vortecaj kaj A-vortecaj.

Se oni iam metas demandan KI-vorton frazfine anstatau frazkomence, oni kreas tre fortan emfazon pro la malkutimeco. Tia demando estas ofte ehha demando por rekonfirmo de io jhus audita: Mi volas, ke vi donu al mi vian novan auton!Vi volas kion?! Demando miksita kun forta surprizo.

Se iafoje oni havas en la sama demanda frazo pli ol unu demandan KI-vorton, nur unu el ili bezonas stari frazkomence: Kiu diris kion al kiu?

Legu pli pri la frazpozicio de KI-vortoj.

Iafoje oni ellasas la demandan KI-vorton el demando.

Oni uzas KI-vortojn ankau en demandaj subfrazoj: Shi demandis, kion mi volas.