PMEG 2023

31.7.3. Voli

Voli montras deziron au intencon de la subjekto. La dezirata afero aperas kiel objekto, kiu plej ofte estas I-verbo.

Kiam voli estas uzata kun I-verbo, voli kaj la I-verbo nepre havas la saman subjekton:

  • Prenu mem akvon, se vi volas trinki.FE.19

  • Mi volis lin bati, sed li forkuris de mi.FE.18

  • Shi volas danci.FE.20

  • Mi volas diri al vi la veron.FE.24

  • Shi edzinighis kun sia kuzo, kvankam shiaj gepatroj volis shin edzinigi kun alia persono.FE.39

Kiam la objekto de voli estas ke-frazo, la dezirata ago estas ago de la subjekto de la ke-frazo (normale malsama al la subjekto de voli):

  • “Mi volas ke vi tien iru,” diris la patrino, “kaj iru tuj!”FE.19

  • Mi volas, ke tio, kion mi diris, estu vera.FE.24

Kiam la objekto de voli estas O-vorto au O-vorteca vorteto, nur la kunteksto povas montri, chu temas pri ago de la subjekto de voli au pri ago de iu alia:

  • Mi volas ion, sed mi ne scias kion. Ion kaj kion reprezentas ian agon deziratan de la subjekto. Chu estas ago de la subjekto, au de iu alia, tion oni ne scias.

  • Mi volas la samon, kiel vi. La objekto povas chi tie montri ian deziratan agon, sed ghi ankau povas montri ion, kion la subjekto volas havi (vidu chi-poste).

  • Li tuj faris, kion mi volis, kaj mi dankis lin por la tuja plenumo de mia deziro.FE.31

Chi tia objekto de voli povas ankau esti afero, kiun la subjekto volas havi, akiri au ricevi. Oni povus diri, ke havi au alia verbo estas subkomprenata:

  • Mi ne volas tiun chi supon, donu al mi alian.Rz.27Mi ne volas havi (ricevi, manghi...) tiun chi supon...

  • Se vi volas filinon, flatu la patrinon.PE.771

  • Kion vi volas de mi, sinjoro?M.173 Chi tie kion montras agon au aferon.

Iafoje voli aperas kun direkta esprimo, kiu montras lokon, kien la subjekto volas iri. Oni povus diri, ke ia mova verbo estas subkomprenata:

  • Mi volas en militon!FA2.148Mi volas iri en militon.

  • Mi volas en la kaleshon!FA2.67

  • Vi volas malsupren, al via knabo!FA4.140

Senobjekta voli «

Voli estas ankau uzata memstare sen objekto. Tiam voli signifas, ke la subjekto ghenerale havas (fortan) volon, deziron au intencon. Povas ankau esti, ke la volata ago au afero estas subkomprenata:

  • Se “shi” volas, chu oni povas tiam ion kontraufari?Gm.52

  • Voli au ne voli neniu malpermesas.PE.297

Ghentila voli «

Oni ofte uzas voli en ghentilaj petoj k.s. Voli montras, ke ankau la volo de la alparolato estas grava. Precipe ofta estas la kunmetajho bonvoli:

  • Auskultu, chu vi volas alporti chi tion de mi al la maljuna homo tie?FA2.144 ≈ Alportu chi tion...

  • Chu vi ne volas esti tiel bona kaj venigi por mi droshkon [...]?FA1.119 ≈ Venigu por mi droshkon.

  • Permesu, ke virino, kiun vi bonvolis elekti kiel objekton de via amuzigho, ripetu al vi la vortojn de malnova fablo.M.173

  • Bonvolu fermi la pordon!

Legu pli pri bonvolu ...i kaj aliaj manieroj fari ghentilan peton.