PMEG 2023

45. Pri la gramatikaj terminoj en PMEG

Kiam mi ekverkis tiun chi gramatikon, la precipa ideo estis, ke PMEG estu pli facile alirebla ol la Plena Analiza Gramatiko, kiun multaj trovas tre malfacila. Mi volis klarigi la gramatikon en kiom eble simpla maniero, tiel ke ne nur lingvistoj kaj gramatikistoj komprenu, sed ankau ordinaraj lernantoj. Sed mi tamen volis verki profundan kaj kiom eble kompletan gramatikon.

Mi konstatis, ke tradiciaj gramatikaj terminoj kiel prepozicio, propozicio, adjektivo, adjekto, adverbo k.t.p. ofte estas misuzataj de nespecialistoj. La kompreno de tiaj gramatikaj fakvortoj tre varias. En iuj landoj oni zorge instruas pri gramatiko uzante gramatikajn fakesprimojn, sed en aliaj landoj oni faras tion multe malpli. Nuntempe en iuj landoj oni preskau tute forlasis instruadon de gramatiko, kaj kiam temas pri la gepatra lingvo, kaj kiam temas pri fremdaj lingvoj. Lau miaj spertoj multaj imagas, ke ili scias, kion tiaj terminoj signifas, kaj ili ech mem volonte uzas ilin. Sed tre ofte ili uzas la terminojn erare. Mi vidis instruilojn Esperantajn, en kiuj oni parolis pri adjektivoj, sed nomis ilin adjektoj. Mi audis homojn paroli pri prepozicioj, kvankam ili vere celis subjunkciojn au ech adverbojn. Mi audis homojn babili pri adverboj, kiam ili celis komplementojn. Kaj tiel plu.

La klasika gramatika terminologio ne estas nur malbone komprenata, ghi estas ankau mankohava per si mem. Ghi bazighas esence sur la gramatika sistemo de latino, kaj tial ghi sufiche bone taugas por klarigi ghuste tiun lingvon. Sed aliaj lingvoj havas aliajn strukturojn kaj aliajn gramatikajn kategoriojn. La strukturo de Esperanto havas gravan bazan distingon inter vortetoj kaj radikoj. Vortetoj povas uzighi tiaj, kiaj ili estas en frazoj, dum radikoj bezonas vortklasajn finajhojn por farighi efektivaj vortoj. Tiu distingo ne estas facile priskribebla per klasikaj gramatikaj esprimoj. PAG parolas pri elementoj solstarivaj kaj elementoj kompletigendaj au finajhbezonaj (§277). Sed pro tio, ke tiu distingo estas nekonata au neesenca en klasika gramatiko, kaj eble ankau pro tio, ke la elektitaj terminoj estas plurvortaj bushplenajhoj, la distingon oni ne aparte emfazas en PAG. Ghi fakte aperas unue en la chapitro pri vortfarado fine de la libro. En la pli frua baza chapitro pri Vortospecoj kaj vortofunkcioj PAG ignoras tiun distingon, kvankam ghi estas tute baza en nia lingvo. Lau mi necesas prezenti tiun fundamentan distingon frue en klarigado de la Esperanta gramatiko. Sed por fari tion oni bezonas facile uzeblajn terminojn. La terminojn, kiujn mi elektis, vortetoj kaj radikoj, oni devas lerni, char iliaj signifoj estas konvenciaj. Sed la esprimoj mem estas bone uzeblaj kaj facile memoreblaj.

Unu ofta kritiko kontrau Esperanto estas, ke ni asertas, ke en Esperanto chiuj adverboj finighas per la finajho E. Lernantoj baldau konstatas, ke tio ne estas prava, char ekzistas primitivaj adverboj, kiuj tute ne havas vortklasan finajhon: pli, hodiau, tre k.a. Malpli multaj rimarkis, ke esence statas same pri adjektivoj. Ni havas adjektivojn kun A-finajho (rugha, granda, sagha...), kaj ni havas primitivajn adjektivojn kiel tiu, ambau, ties k.a. Sed kial oni do kritikas nur la primitivajn adverbojn? La klarigo estas, ke klasike oni ordinare ne nomas la nacilingvajn respondajhojn al niaj primitivaj adjektivoj per la termino adjektivo, dum oni ja nomas la nacilingvajn respondajhojn al niaj primitivaj adverboj per la vorto adverbo. Statas tute simile pri la substantivoj: Apud substantivoj kun O-finajho (tablo, homo, kuro...) ni havas substantivecajn vortojn sen O-finajho: mi, iu, ambau, chio k.a. Sed tiujn substantivecajn vortojn oni tute ne nomas substantivoj.

Noto: Tamen en kelkaj landoj oni kutimas uzi la terminon adjektivo por iuj primitivaj adjektivoj. Tiel estas en anglalingva gramatika tradicio, kie oni nomas ekz. la vorton that per la termino demonstrative adjective (montra adjektivo).

Lau mia opinio la supozata neregulajho de la Esperantaj adverboj estas iluzio kauzita de tio, ke oni insistas uzi klasikajn terminojn pri Esperanto ankau kiam ili ne vere trafas. Se oni uzas klarigojn, kiuj bazighas sur la distingo inter vortetoj kaj radikvortoj, la supozata neregulajho forvaporighas. La sistemo de vortklasaj finajhoj koncernas nur la radikvortojn, kaj sekve la manko de E-finajho che iuj adverboj ne vere estas neregulajho (au simila “neregulajho” ekzistas ankau che niaj substantivoj kaj niaj adjektivoj).

Kiam mi ekverkis PMEG-on, estis al mi dekomence klare, ke mi volas instrui kaj klarigi la lingvon Esperanto kaj ties strukturon. Mi ne volis instrui gheneralan lingvosciencon, nek la gramatikon de latino. Mi ankau ne volis instrui gramatikajn terminojn. Tiajn mi tamen bezonis uzi, sed la terminaro estu rimedo en la instruado, ne instrucelo. Tial mi elektis uzi tiajn evidentajn terminojn kiel O-vorto (= substantivo), A-vorto (= adjektivo) kaj E-vorto (= adverbo). Oni atentu, ke la egaleco-signoj estas iom simpligaj. Al miaj A-vortoj ne apartenas la primitivaj adjektivoj, kaj al miaj E-vortoj ne apartenas la primitivaj adverboj. Tiujn vortetojn mi anstataue decidis nomi A-vortecaj vortetoj kaj E-vortecaj vortetoj respektive. Eble tiuj terminoj estas iom longaj, sed ili almenau klare esprimas tion, kion mi celis. Ili fakte montrighas nelernendaj, char ili estas pli-malpli memklarigaj. Kaj tio estas grava avantagho: Nur parto de mia novspeca terminaro estas vere lernenda. Multaj el miaj esprimoj komprenighas per si mem.

Aliflanke estas malavantagho de miaj pure Esperantaj terminoj, ke ili ne bone taugas, se oni volas priskribi aliajn lingvojn. Ne estas tre sencohave paroli pri O-vortoj, kiam temas ekz. pri anglaj au japanaj substantivoj, char tiuj tute ne havas O-finajhon. Oni do ghuste komprenu mian celon: Mi ne volis forigi la klasikajn terminojn. Mi nur volis uzi pli facilajn kaj pli laucelajn esprimojn en klarigado de Esperanto. Parolante pri aliaj lingvoj oni uzu aliajn terminojn, taugajn por la respektivaj lingvoj.

Post la gravaj vortospecoj O-vortoj, A-vortoj kaj E-vortoj sekvas la ech pli grava vortospeco verboj. Sed kiel do nomi tiun vortospecon en facila terminologio? Dum la O-vortoj, A-vortoj kaj E-vortoj havas po unu karakterizan finajhon, per kiu eblas ilin nomi, verboj havas jen I, jen AS, jen IS k.t.p. Tradicie oni rigardas la I-formojn de verboj kiel bazajn, sed la termino I-vorto ne estus oportuna kiel anstatauajho de verbo. Unue ghi estus miskomprenebla tiel, ke ghi celas nur verbojn kun I-finajho, kaj due la I-formo de verbo estas la malplej verbeca el chiuj verbaj formoj. Ghi estas multrilate pli substantiveca ol verbeca. Krome I-vorto estas pli longa ol verbo, ech se nur je unu silabo.

Oni konsciu, ke anstatauigado de la klasikaj terminoj ne estis celo por mi. Ghi estis rimedo por faciligi la instruadon de la gramatiko. La klasika termino verbo estas ne nur plache mallonga. Ghi estas ankau unu el tiuj klasikaj gramatikvortoj, kiujn homoj ghenerale sufiche ghuste komprenas. Dum multaj apenau au nur nebule scias, kio estas ekz. adjekto au suplemento, ili ofte sufiche bone scias, kio estas verbo. Do, la vorton verbo mi simple povis reteni. Per tio malfermighis la eblo uzi I-verbo anstatau infinitivo kaj AS-verbo anstatau prezenco k.t.p.

Mi renkontis pli ol unu fojon la miskomprenon, ke mi aparte celis anstatauigi chiujn klasikajn terminojn. Iuj vere miris, ke kelkajn terminojn klasikajn mi lasis en PMEG. Kelkaj ech rigardis tion kiel iaspecan malsukceson de mia flanko. Sed kompleta anstatauigado neniam estis mia celo.

Alia tereno, kie la klasika terminologio malhelpas prezenti klare la strukturon de Esperanto, estas la tereno de frazroloj kaj ties markado. Klasika terminologio konas kazojn, prepoziciojn kaj postpoziciojn. Tute strange ghi uzas du malsamajn terminojn por prepozicioj kaj postpozicioj, kvankam temas esence pri unu sama vortklaso. Oni ne nomas adjektivojn antau-starajn kaj post-starajn per malsamaj terminoj, ekz. *prejektivoj* kaj *postjektivoj*. Iuj lingvoj havas nur “prejektivojn” (ekz. la sveda) dum aliaj havas nur “postjektivojn” (ekz. la persa), kaj ankorau aliaj lingvoj havas ambau (ekz. la franca). Sed la pozicio de adjektivo ne estas esencajho. Chu adjektivo estas antau-stara, chu post-stara, temas pri la sama vortklaso, kaj tial oni logike uzas unu saman terminon. En moderna lingvoscienco ekzistas la termino adpozicio, kiu kovras kaj prepoziciojn kaj postpoziciojn. Ghin oni tamen tre malmulte uzas. Sed ankau tiu termino estas misgvida. Chiuj tri terminoj prepozicio, postpozicio kaj adpozicio nomas la koncernatan vortkategorion surbaze de la ideo “pozicio”. En Esperanto tio estas nur etimologie vera, sed tamen efikas misgvide. Ghene ofte mi spertis, ke oni erare imagas, ke ekz. ankau estas prepozicio, char ghi kutime staras en pozicio antau tio, al kio ghi rilatas.

Bona terminologio nomu tiun vortklason, kiu inkluzivas prepoziciojn kaj postpoziciojn, per termino, kiu bazighas sur esenca trajto de tiaj vortoj. La lingva tasko de tiaj vortoj estas montrado de frazroloj. Tiun funkcion ili tamen dividas kun la kazoj. Prepozicioj, postpozicioj kaj kazoj esence plenumas la saman taskon. Indas do nomi ilin en simila maniero. La klasika terminologio tamen donas nenian rimedon por tio.

En PMEG mi elektis paroli ghenerale pri rolmontriloj. Tiu kategorio enhavas la rolfinajhon N (la solan kazan finajhon en Esperanto) kaj chiujn rolvortetojn (prepoziciojn). Rolfinajho estas finajho, kiu montras frazrolojn, kaj rolvortetoj estas vortetoj, kiuj montras frazrolojn. La parenceco inter la finajho N kaj la rolvortetoj estas en Esperanto aparte frapa: Oni povas uzi jen N, jen al por la sama rolo: Mi helpis linMi helpis al li; Ni vojaghis al ParizoNi vojaghis Parizon. Eblas uzi jen N, jen je por la sama signifo: Ghi estas alta je cent metrojGhi estas alta cent metrojn. Tial estas tre inde prezenti tiujn lingvoelementojn kiel parencajn en la terminologio. Sed por fari tion novaj gramatikaj esprimoj estas bezonataj.

Mi neniel imagas, ke mi perfekte sukcesis en mia novspeca terminologio. Kelkaj esprimoj, kiujn mi uzas en PMEG, estas sufiche longaj. Eble mi povus elpensi pli mallongajn. Kaj certe eblas elpensi pli trafajn au pli klarajn au alimaniere pli bonajn terminojn. Sed mi almenau provis.

Chu miaj faciligiloj eble estas malfaciligiloj por tiuj, kiuj jam scias la klasikan terminologion? Ili ja bezonas lerni novajn esprimojn por kompreni PMEG-on. Mi tamen pritaksas, ke ilia peno estas relative malgranda, kaj ke ghin vaste kompensas la malpeno, kiun spertas tiuj, kiuj neniam bone lernis la klasikajn terminojn. Kaj eble tiuj, kiuj kapablas kompreni la klasikajn fakvortojn, tamen pro la nova prezentomaniero en PMEG iafoje povas vidi iajn aferojn en nova lumo dank’ al miaj terminoj.

Detala prezento de la PMEG-aj gramatikaj terminoj trovighas en la chi-antaua gramatika vortareto.

Al tiuj, kiuj preferas tradiciajn gramatikajn terminojn, mi povas rekomendi la verkon Detala Gramatiko de Esperanto, kiu esence estas mallongigita PMEG kun tradiciaj terminoj. La Detala Gramatiko estas legebla ankau en la Interreto.

Bertilo Wennergren