Kiel fari TTT-paghojn

Kio vere estas XHTML?

Kiam oni faras TTT-paghojn, oni uzas la lingvon (X)HTML. Ekzistas multaj miskomprenoj pri tiu lingvo. Antau ol ni enprofundighos en la teknikajn detalojn pri verkado de TTT-paghoj, indas lerni, kio ghi vere estas, kaj por kio oni entute uzu ghin.

Marklingvo

XHTML ne estas programada lingvo kiel “C++”, “Java” kaj “Basic”. Ghi estas marklingvo. Oni uzas ghin por montri la strukturon de dokumento. Ekz. la markoj <p> kaj </p> montras, ke la afero estas tekstoalineo. La markoj <h1> kaj </h1> montras, ke la afero estas cheftitolo. K.t.p. La markoj ne estas komandoj. Ili nur informas.

HTML au XHTML?

HTML signifas “HyperText Markup Language” = “Hiper-Teksta Mark-Lingvo”. La unua formo de HTML aperis jam en 1989. Poste oni faris diversajn versiojn: HTML 2.0, HTML 3.2, HTML 4.0 kaj HTML 4.01.

Tiam oni decidis, ke la sekva versio de HTML estu konformigita al la principoj de XML, kiu estas nova ghenerala regularo por marklingvoj. La novan version oni tial decidis nomi XHTML = “Extensible HyperText Markup Language” (“Etendebla Hiper-Teksta Mark-Lingvo”). La X simple montras, ke ekde nun la bazaj reguloj de la lingvo sekvas la principojn de XML, kaj ke estonte la repertuaro de markoj povos esti facile etendebla kaj variebla.

Praktike ne estas tre grandaj diferencoj inter la antauaj versioj kun la nomo HTML, kaj la nova versio kun la nomo XHTML 1.0. Sed XHTML estas pli facile lernebla ol la antauaj versioj, char la reguloj estas pli simplaj kaj pli klaraj.

Noto: La antauaj versioj de HTML principe sekvis alian bazan regularon: SGML = “Standard Generalized Markup Language” (“Norma Gheneraligita Mark-Lingvo”). Sed HTML neniam vere bone kongruis kun SGML, kiu estas ekstreme komplika regularo komprenata de nur malmultaj homoj. XML = “Extended MarkUp Language” (“Etendebla Mark-Lingvo”) esence estas simpligita formo de SGML. Nek SGML, nek XML, estas veraj marklingvoj mem. Ili estas nur gheneralaj regularoj por tiaj lingvoj. Oni povas lau tiuj reguloj elfari diversajn marklingvojn por diversaj celoj. (X)HTML estas nur la plej populara kaj plej vaste konata tia lingvo.

Chi tie ni lernos pri XHTML 1.0, kiu aperis en Januaro 2000. Ghi estas aparte farita por esti kongrua kun la antaua formo, HTML 4.01, por ke ankau malnovaj legiloj ghin komprenu. Ekzistas pli nova versio, XHTML 1.1, sed ghi estas pli revolucia. Ne chiuj legiloj komprenas version 1.1 (en Majo 2011), kaj tial en la praktiko XHTML 1.0 estas pli bona elekto. Oni povas plu senprobleme uzi ankau la pli malnovajn versiojn. Ekz. HTML 4.01 estas ankorau tute bona elekto. Sed tie chi ni lernos la regulojn de XHTML 1.0.

Ne por aspekto

XHTML principe ne estas ilo por indiki, kiel io aspektu. Tekstoalineojn kaj cheftitolojn oni povas prezenti en diversaj manieroj. Iuj preferas disigi alineojn per malplenaj linioj. Aliaj preferas enshovi la unuan linion de alineo. Cheftitolojn oni povas prezenti per grandaj literoj, au per grasaj literoj, au per majuskloj, au alimaniere. La markoj de p-elementoj kaj h1-elementoj ne diras ion pri tio. La prezentado povas varii, kaj tio estas bona.

Noto: Ni vidos, ke estas kelkaj esceptoj al tiu principo. Ekzistas iuj markoj, kiuj ja traktas prezenton kaj aspekton. Prefere oni ne uzu tiujn markojn.

Hiperteksto

XHTML estas hiperteksta lingvo. Hiperteksto signifas, ke diversaj dokumentoj estas ligitaj inter si, kaj ke oni, per TTT-legilo, povas salti de unu dokumento al alia, au de unu loko en dokumento al alia loko en la sama dokumento, au al certa loko en alia dokumento. Por tio oni uzas ligilojn. Ligilojn oni indikas per a-elementoj en XHTML.

Diversaj uzoj

XHTML-dokumenton oni povas uzi en diversaj manieroj. Plej ofte oni ilin legas per TTT-legilo, kiu la dokumenton prezentas vide sur ekrano. Sed oni ankau povas presi tian dokumenton surpapere. Au oni povas uzi programon, kiu lautlegas la dokumenton, au kiu prezentas ghin per brajlo por blinduloj. Au serchrobotoj en la reto povas la dokumenton legi kaj indeksi. La ebloj estas multaj.

Stilfolioj por prezentado

Kiam oni uzas XHTML-on por marki tekston, oni do ne zorgu pri la prezentomaniero, pri la aspekto. Oni zorgu nur pri la karaktero de la enhavo, pri la strukturo de la datumoj. Sed tio ne signifas, ke oni tute ne povas ion diri pri aspekto. Oni ja povas, sed tion oni diru ne per XHTML, sed per stilfolio. Stilfolio estas aparta dosiero, en kiu estas proponoj pri prezenta stilo. Tiajn proponojn oni skribas per tute alia lingvo. Plej ofte oni uzas la lingvon CSS (“Cascading Style Sheets” = “Kaskadaj Stilfolioj”). XHTML kunlaboras tre bone kun CSS. Pri stilfolioj ni lernos pli poste. Nun temos unuavice pri enhavo kaj strukturo. Por tio oni uzas XHTML-on. Ne eblas fari bonan proponon pri prezentado, se la dokumento mem ne estas bone farita.

Enhavo - Strukturo - Prezento

Por bone labori pri TTT-paghoj oni devas distingi inter tri aferoj:

  • Enhavo
  • Strukturo
  • Prezentostilo

Unue oni pensu pri la efektiva enhavo. Oni havu ion gravan, interesan, bonan, amuzan au utilan por diri. Se oni ne havas ion por diri, ian informon, kiun iu volos legi, oni entute ne bezonas fari TTT-paghon. Do, verku unuavice bonan tekston.

Due oni pensu pri la strukturo. Oni diru la aferojn en strukturita maniero. Alie la homoj ne bone komprenos. Por tio oni helpu sin per XHTML. Plata teksto povas foje sufichi, sed aldonaj markoj, kiuj montras, kio estas kio en la teksto, povas multe helpi al TTT-legilo prezenti la dokumenton en klara maniero.

Trie oni eventuale pensu pri la prezentostilo. TTT-legilo povas tute bone mem prezenti ghuste faritan XHTML-dokumenton, sed oni povas ghin helpi per proponoj pri aparte tauga au aparte bela prezento. Por tio oni povas uzi ekzemple CSS-on. Oni tamen sciu, ke la proponoj en la CSS-kodo ne nepre realighos. La legiloj rajtas ilin ignori, kaj ankau povas esti, ke la leganto havas propran stilfolion, kiu estos uzata anstataue, au kiu ech miksighos kun la stilfolio de la dokumento. Tio estas nur bona. Gravas la enhavo kaj la strukturo.

Fleksebleco

XHTML-dokumentoj povu esti legataj kaj prezentataj en diversaj manieroj kaj en diversaj kuntekstoj. Ili estu flekseblaj. Fleksebleco estas bona afero. Oni ne provu strikte stiri la manieron, en kiuj homoj legos XHTML-dokumenton. Ghi adaptighu al diversaj programoj, al diversaj ekranoj, al diversaj fenestrograndecoj, al diversaj uzantoj. Por tio ghi estas bona rimedo. Se oni volas fari ion alian, oni uzu alian rimedon.

Noto: Se oni ial ja volas precize regi la prezenton kaj aspekton de dokumento, oni povas uzi ekzemple la dokumentoformaton PDF, kiu ebligas precize kaj perfekte stiri la tipografion de dokumento. PDF tre malsimilas al XHTML, kaj taugas por aliaj celoj.

Al la sekva leciono