PMEG
38.2.11. EM
EM = “inklino al io”. La radiko antau EM normale ricevas agan signifon. La aga signifo estas tiu, kiun la radiko havas kun verba finajho. EM-vortoj do normale devenas de verboj.
Natura tendenco «
EM-vorto plej ofte montras, ke io pro sia naturo ofte au daure tendencas al la ago:
- mensogi → mensogema = inklina al mensogado, ofte mensoganta
- timi → timema = inklina al timado, ofte timanta
- manghi → manghema = inklina al ofta au multa manghado
- kompreni → komprenema = tia, ke oni chiam volas kompreni
- servi → servema = tia, ke oni ofte volas servi al aliaj
- venghi → venghema = tia, ke oni volas venghi, nepardonema
- pura → puri = esti pura → purema = tia, ke oni volas esti pura
- dogmo → dogmi = prezenti siajn opiniojn kiel dogmojn → dogmema = inklina al dogmado
Momenta emo «
Iafoje oni uzas EM por momenta au okaza deziro, au por pasanta bezono:
- Shi sentis fortan manghemon. (= ... fortan malsaton.)
- Chu vi estas trinkema? (= ... soifa?)
- Subite li farighis terure dormema. (= ... terure dorme laca.)
- Ili deziris satigi sian venghemon. (= Ili volis venghi iun ofendajhon.)
Oni povas alternative uzi kunmetajhojn kun vola: manghivola, venghovola. Sed normale EM sufichas.
Kapablo «
En kelkaj vortoj EM montras kapablon:
- produkti → produktema = tia, ke oni povas multe produkti
- krei → kreema = tia, ke oni povas multe krei
- decidi → decidema = kapabla fari decidojn
- inventi → inventema = kapabla fari inventojn
- eksplodi → eksplodema = kapabla facile eksplodi (ekz. eksplodema kemiajho)
- floro → flori → florema = kapabla multe flori
Oni ankau povas uzi kunmetajhojn kun pova au kapabla: decidpova, inventokapabla. Vidu ankau IV. Normale tamen EM estas sufiche klara.
Natura minaco, kontrauvola risko «
En iuj vortoj EM signifas, ke oni pro sia naturo estas minacata de io, ke oni riskas ion, kion oni ne volas:
- erari → erarema = tia, ke oni ofte au facile faras erarojn
- rompighi → rompighema = tia, ke ghi facile rompighas
- vomi → vomema = tiel malsana, ke oni eble vomos
- morti → mortema = tia, ke oni povas, ech devas, morti
Ne-agaj radikoj «
Iafoje oni faras EM-vorton, kiu ne devenas de verbo:
- gasto → gastema = tia, ke oni shatas gastojn
- muziko → muzikema = tia, ke oni shatas muzikon
- vero → verema = tia, ke oni shatas veron
- la sama sekso → samseksema = tia, ke oni preferas la propran sekson
EM-vortoj normale estas faritaj el verboj, kaj gastema tial povas komprenighi kiel “ema mem gasti”, muzikema kiel “ema mem muziki” k.t.p. Se ne temas pri tia signifo, povas esti preferinde uzi kunmetajhojn kun ama: gastama = “tia, ke oni amas gastojn”, muzikama = “tia, ke oni amas muzikon”, samseksama = “tia, ke oni amas la propran sekson”. Aliflanke, kiam AM shajnas tro forta au sence maltrafa, eble tamen EM estas preferinda.
O-finajho «
EM-vortoj havas plej ofte A-finajhon, sed povas havi chian ajn finajhon. Che O-finajho oni antaue kutimis chiam aldoni la sufikson EC: manghemeco, timemeco k.s. Sed EC normale ne estas bezonata. Sufichas manghemo, timemo k.t.p.
Forlaso de EM «
Antau la sufikso UL oni povas ofte forlasi EM, se la signifo restas klara:
- timemulo → timulo
- drinkemulo → drinkulo
Ordinara radiko «
Kiel ordinara radiko EM normale montras nedauran, momentan inklinon:
- ema = momente inklina
- emo = momenta inklino
- emi = havi momentan inklinon
- malemo = malinklino momenta
- emigi = krei momentan inklinon che iu
